Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Monda federacio?
Titolo Monda federacio?
Ampleksa analizo de federacia mondregistaro
 
Aŭtoro Ronald J. Glossop 
KategorioPolitiko
Prezo 30.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroJennings, 2001 
EldonintoRonald J. Glossop 
KlarigojEsploro pri la bazaj ideoj de registaro, demokratio, federacio kaj juro; prezento de la argumentoj por federacia mondregistaro.
Tradukisto, lingvoJ. Rapley / El la angla
ISBN/ISSN0899508545 
Formato 356+12 paĝoj, 24 cm 
Karakterizoj Bind 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Monda federacio?" ne estas havebla!


Recenzo de Prof. M. Rafaela Urueña

Por evoluanta monda komunumo

Fonto: Revuo Esperanto, dec. 2003
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-03-17)

Jen antaŭ ni ege interesa libro kiu altiras la atenton de la leganto pli kaj pli laŭlonge de la legado, de la komenco ĝis la fina ĉapitro, en tiu nova eldono aperinta post la originala anglalingva versio en 1993.

La libro enhavas naŭ ĉapitrojn, sep bazajn kaj du aliajn pri resumo kaj ĝisdatigo. Sciante ekde la komenco ke la aŭtoro opinias ke la politika sistemo de la nuna mondo devas esti plibonigata kaj ke li pledas por federacia mondsistemo, la leganto estas altirata de la diversaj opinioj favoraj kaj nefavoraj al tiu mondfederacio.

Komprenante la aŭtoron ĉar li devas uzi jurajn konceptojn, la dua kaj tria ĉapitroj enhavas la necesajn klarigojn pri bazaj konceptoj kiel registaro, demokratio, naturleĝo ktp tiel kiel la rilato inter juro kaj registaro. Tiuj ĉi ĉapitroj estas esencaj por ke nefakuloj komprenu la tuton, kaj bonege fundamentiĝas sur klasikaj kaj modernaj aŭtoroj. Tiel s-ro Glossop klarigas bone la rilaton inter leĝaro kaj registaro, kaj skribas pri la du bazaj specoj de leĝoj (natura, bazita sur la homa racio kaj civila aŭ pozitiva).

Poste la aŭtoro kondukas la leganton al la koncepto pri monda juro kiu bezonos mondregistaron, kaj li demandas sin ĉu estus dezirinde ke la mondo transiru de dependeco de internacia juro al dependeco de monda juro (p. 62), komplika demando kun malfacila respondo.

Tiun respondon la aŭtoro deziras doni en la tria ĉapitro, dediĉita al argumentaro por federacia mondregistaro, pensante ne en la natura leĝo, nek en la internacia, sed en monda leĝaro enjurigota kaj obeota laŭ la kondiĉoj de monda konstitucio. Temus pri tio anstataŭigi la nunan internacian socion de suverenaj ŝtatoj, lanĉante la ideon pri forgeso de tiu dependeco kaj aliro al tute alia monda regsistemo. Tiel la aŭtoro argumentas pri la federacia mondsistemo en la kvara ĉapitro kaj mi opinias ke temas pri transkapiĝo malfacila, reva, sed tamen ne sencmanka. Tiel kiel en la deknaŭa jarcento la nacioj pensis havi ĝian plenumon ene de ŝtato, en la dudekunua jarcento, kiam ekzistas novaj defioj, la internacia komunumo sentas la konfuzan bezonon realiĝi, kaj kiel asertas Prof. René Dupuy en la verko La clôture du système international* (1989), ni devas iri de la mondo de la urboj al la urbo de la mondo.

S-ro Glossop ne evitas la polemikon kontraŭ sia tezo, kiel aperas en la kvina ĉapitro, sekvata de respondo al la kontraŭaj argumentoj en la sesa kaj sepa ĉapitroj. Vere la aŭtoro ne volas la malaperon de la ŝtatoj, sed li pledas pri komuna konstitucio kaj obeo al monda leĝaro, afero kiun nuntempe mi konsideras ne realisma, ĉar tio signifos abolicii la diversajn jurajn kaj jurisdikciajn sistemojn.

Certe jam ekzistas spacoj deklaritaj kiel havaĵo de la homaro aŭ je ties intereso (marfundoj, la ekstera spaco, Antarkto) kaj por atingi la daŭran deklaron de aliaj spacoj, ni devus atendi la veran agnoskon de la homaro kiel subjekto de internacia juro. Nur tiam oni kreos fortan registaron agantan je la nomo de la homaro kaj povos alveni la momento por mondregistaro kaj komuna lingvo. La internacia juro historie evoluis kaj daŭre evoluas al estonta koncepto pri la homaro, ĝi evoluas al pli granda nombro da devigaj normoj por la tuta komunumo, estas starigita Internacia Krima Kortumo por juĝi krimojn kontraŭ la homaro, inter aliaj, sed mi pensas ke estas tro frue, kaj eble s-ro Glossop tiel akceptos ĝin, konsideri kiel facilan la transiron de la ŝtata suvereneco al tutmonda sistemo, pensante ke la homaro anstataŭos la ŝtatojn. Tamen, pli malfacile, laŭ mia opinio, statas la afero se la ŝtatoj ne malaperas, kaj fakte por havi federacion ili ne povas malaperi, ĉar la aŭtoro pensas pri la federacia sistemo de Usono. Por tio la kreado de monda federacio estus longa proceduro kaj ĝi ne povus okazi baldaŭ. Monda federacio ne povos ekzisti ĝis kiam la grandaj potencoj de la mondo decidos cedi sian suverenecon al tutmonda registaro kaj evidentas ke tio nun tute ne okazos. Pruvon pri tio ni havas en la rifuzo de Usono agnoski la jam funkciantan Internacian Kriman Kortumon, aŭ en la fakto ke eĉ la grandaj potencoj ne bone pagas la kotizon al Unuiĝintaj Nacioj, ili ofte ne obeas la Rezoluciojn, ili ignoras aŭ flankenlasas ilin kaj uzas la vetoorajton en la Sekureca Konsilio kiam iu ajn temo kontraŭas iliajn interesojn. Pro rio sro Glossop prave opinias ke multaj aferoj devas ŝanĝiĝi, kaj ke jam estas tempo por revizii la Ĉarton de Unuiĝintaj Nacioj.

La belaj dediĉaj vortoj de la verko Por evoluanta monda komunumo montras la strebojn de la aŭtoro, ĉar li estas utopia persono, sed ni ne devas forgesi ke utopio estas necesa por krei ion novan. Nek la malkovro de novaj mondopartoj kaj spacoj, nek la gravaj sciencaj atingoj, nek la alveno de la homo al la luno, nek la kreo de Esperanto estus nun realaĵo sen iama utopio.

La utopio de monda federacio, kiu akceptas la malnovan sopiron de la homaro, kaj kiun genia hispana teologo kaj juristo de la dekkvina jarcento Francisco de Vitoria en sia verko De Potestate Civile esprimis per la latina formulo totus orbis qui alicubi mundi est una res publica. Temas pri la ideo de la tuta mondo, kiel publika afero por ĉiuj, kiuj havas la rajton juste leĝdoni konvene por ĉiuj.

Fine necesas diri ke speciale klariga estas la ĝisdatigo, tre interesa, ankaŭ la bibliografio aperanta en ĉiu ĉapitro, kvankam eble tro briteca, certe pro la fakto ke la unua eldono estis anglalingva.

La libro aperas tre bone bindita kaj vere meritas esti legata de ĉiuj kiuj sopiras al pli paca kaj esperiga mondo.

Prof. M. Rafaela Urueña

*) La barilo de la sistemo internacia.

**) La tuta mondo kie ajn sur la tero estas unu (unueca) ŝtato.

 

Via opinio pri Monda federacio?