Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Lasta vojaĝo de Cezaro kaj aliaj noktaj aventuroj
Titolo Lasta vojaĝo de Cezaro kaj aliaj noktaj aventuroj
 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 13.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroDobřichovice, 2023 
EldonintoKAVA-PECH 
KlarigojFinalistaj noveloj de la dua eldono de la Interkultura Novelo-Konkurso. Kontribuis 37 aŭtoroj el 14 landoj.
ISBN/ISSN9788088326434 
Formato 363 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Paulo S. Viana

La lasta vojaĝo de Cezaro kaj aliaj aventuroj

Fonto: La Lampiro, n-ro 183
Reta ligilo al la originalo: https://easp.org.br/lampiro/lampiro_183.pdf
Aldonita de Jaes Estrada (2024-03-22)

Ĉi tiu bela libro enhavas kolekton da noveloj, kiuj elektiĝis kiel finalistoj en la konkurso organizita de Akademio Literatura de Esperanto, en kunlaboro kun la retejo Bobelarto, en la jaro 2022 (Interkultura Novelo-Konkurso). Entute dekoj da tekstoj, plej ofte originale verkitaj en Esperanto. Tamen, troviĝas ankaŭ noveloj verkitaj en aliaj lingvoj (franca, itala, rusa kaj ukraina) kaj tradukitaj al Esperanto. La itala verkisto Paola Cereda estis la honora prezidanto de la tiujara konkurso.

Kurioza trajto de tiu bela kultura iniciato estas la fakto, ke oni proponas “temon” al la konkursantoj. Ĉi-jare, “noktaj aventuroj” estis la sugesto. Por 2023, la propono estas “La sekreta vivo de miaj najbaroj”. Sekve, tio kaŭzas, ke inter ĉiuj rakontoj troviĝas io komuna, malgraŭ la granda varieco de inspiro kaj enhavoj en la noveloj. En ĉi tiu volumo, la noktaj scenejoj ja aperas preskaŭ ĉiam.

La lingva nivelo de la finalistoj estas eminenta, kaj pri la originaleco de la rakontoj oni same povas admiri. Kelkaj estas majstroverkoj de la novela arto, kiel la venkinto de la konkurso : “La babaŝa preĝkolĉeno”, de Rafael Nogueras. Cetere, ĉi tiu aŭtoro nuntempe elstaras kiel nova talento, ĉar premiita ankaŭ en aliaj konkursoj, interalie en la Belartaj Konkursoj de UEA, en 2023.

La noveloj estas ĉiam ne tro longaj, ĉar la regularo de la konkurso limigas la tekstojn al maksimume 2000 vortoj. Tio faciligas la legadon kaj montras, kiel varie kaj interese oni povas verki atentokaptajn rakontojn en relative mallonga teksto. La legado de ĉi tiu libro estas do tre agrabla. Ankaŭ la eldono estas bela kaj bonkvalita. Tre rekomendinda libro!

 

Via opinio pri Lasta vojaĝo de Cezaro kaj aliaj noktaj aventuroj