Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Poezia bukedo por geknaboj de la mondo
Titolo Poezia bukedo por geknaboj de la mondo
 
Aŭtoro Bertram Potts 
KategorioSimplaj legaĵoj kaj infanlibroj, Poezio originala
Prezo 17.40 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroChapecó, 2016 (2a eld) 
EldonintoFonto 
KlarigojKvardek naŭ versaĵoj, ilustritaj nigre-blanke kaj kolore, taŭgaj por junaj esperantistoj. Enkondukaj vortoj de M. Boulton.
Formato 100 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Osmo Buller

Ĉarmaj versoj por fabelŝatantoj

Fonto: Esperanto Finnlando 1979:4
Aldonita de Osmo Buller (2010-04-23)

Ĉiu el ni memoras la rimfabelojn de la infanaĝo, kiujn ni ade gurdis, ĉar pro la simplaj rimo kaj ritmo ili sin facile fiksis en la infana memoro. La plej karajn ni memortenas tra jaroj. La jena verko proponas al ni similajn poemojn en la internacia lingvo. La aŭtoro Bertram Potts, novzelandano, kredeble estas konata de multaj. Li publikigis i.a. la originalajn novelarojn "Nokto da timo" en 1971 kaj "La nova butikisto de Nukugaia kaj aliaj rakontoj" en 1978. Li krome tradukis "La infanoj de la malriĉuloj" de J.A. Lee. Kaj nun li do verkis por infanoj.

La kvardek naŭ poemoj-fabeloj de Potts tute ne rakontiĝas per malvasta vortaro. La aŭtoro fruktuzas riĉan vorttrezoron, kiu devigis ankaŭ min foje-refoje konsulti Po-Von. Skrupula studento de la Pottsa verko abunde riĉigos ekz. sian scion de bestonomoj, kiel ja decas ĉe porinfana libro de ĉi tiu ĝenro. Eĉ se mi unue iom hezitis pri la abunda vortaro, mi tamen baldaŭ forpuŝis la hezitemon, ĉar ja la infanoj tute ne timas novajn vortojn. Ĝuste pro tio la facilfluaj ritmo kaj rimado donas utilon. Ili helpas, ke la leganto parkeru la plej ŝatindajn erojn. Tiel novaj vortoj engravuriĝas mense. Pri tio skribas ankaŭ nia konata poetino-novelistino Marjorie Boulton en sia preskaŭ-esea antaŭparolo al la libro.

"Poezia bukedo" estas tre rekomendinda al ĉiu. Do, ne nur al la progresintaj etaj samideanoj, sed ankaŭ al la "plenkreskuloj", ĉar ja pri fabloj kaj fabeloj ni ĉiuj raviĝas. Krome, la japana eldonisto donis al la libro plaĉan veston. Multaj belegaj ilustraĵoj akompanas la rakontetojn. Tial tiu ci ĉukedo estas ne nur leginda, sed eĉ montrinda.

 

Via opinio pri Poezia bukedo por geknaboj de la mondo