Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Ebono
Titolo Ebono
Raportoj el Afriko
 
Aŭtoro Ryszard Kapuściński 
KategorioProzo tradukita, Geografio, vojaĝoj
Prezo 22.50 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBielsko-Biała, 2001 
EldonintoKLEKS 
KlarigojAfriko en sia tuta komplekseco, spertita kaj rakontita de unu el la tutmonde plej bonaj ĵurnalistoj.
Tradukisto, lingvoT. Chmielik / El la pola
ISBN/ISSN837194392X 
Formato 329 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Bind 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Tuomo Grundström

Perlo de raporta literaturo

Fonto: La Ondo de Esperanto. 2003. №5 (103)
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.org/Ondo/R-ebono.htm
Aldonita de A. G. (2004-10-17)

Inter eksterafrikanoj estas kutime vidi la grandegan kontinenton kiel ion unuecan, kapteblan kaj kompreneblan. Ja nature, ĉar ni homoj emas simpligi aferojn per enpaketigo en unu nocion. Estas praktike vidi blokojn kiel oriento, okcidento, subevoluo, demokratio, religiismo; obskuroj de diversaj koloroj, laŭ vid-punkto aŭ -celo difineblaj negativaj. Eĉ tiom, ke ni pretas riski, aŭ aprobi, detru(iĝ)on por ordigi la mondon. — “Kontinento nigra” difinas la tuton sen difini ion. Ĉu Afriko estas difinebla?

Kapuściński respondas nee al la demando. Lia raportaro kolektita el la kvardek jaroj de ĵurnalista vivo estas “verko… pri kelkaj homoj el tie, pri renkontiĝoj kun ili, pri la tempo pasigita kune. Ĉi tiu kontinento estas tro vastega, por ĝin priskribi. (…) Fakte, krom la geografia nomo, Afriko ne ekzistas”.

Prave. Ne eblas difini kontinentojn, ankaŭ ne eblas difini landojn aŭ regionojn. En Afriko tio aparte validas, ĉar la nuna divido de la kontinento estas altgrade artefarita. Etna, lingva kaj kultura diverseco apenaŭ obeas la landlimojn, kiujn la nunaj afrikaj ŝtatoj heredis de la koloniismo disfalinta post la dua moderna milito inter eŭropanoj — post militoj, kies kaŭzo almenaŭ parte estis la konkurenco pri kolonioj. Avideco de la homoj laŭ tiama eŭropa ekonomia ordo.

La koloniismo postlasis grandparte regionojn, kies ekonomiaj strukturoj ne respondas al la bezonoj de iliaj loĝantoj, sed estis kreitaj por utiligo fare de koloniistoj. Daŭre estas pli facile vojaĝi de afrikaj ĉefurboj en eŭropajn landojn ol inter ili; komercaj vojoj kondukas nur de produktejoj al la maro; varinterŝanĝo nur eksporta, ne naciekonomia.

La granda milito finiĝis en Eŭropo antaŭ preskaŭ sesdek jaroj. La mondmilito tamen ne finiĝis, ĝi ne lasis la mondon. Afrikanoj batalis por liberiĝo de koloniismo kaj poste inter si dum la tutaj jardekoj.

Pri ĉio ĉi kaj multo alia, homoj, naturo, vivo, Kapuściński rakontas en la tridek raportaĵoj en sia libro. Li estis longe la sola ĵurnalisto en Afriko de malriĉa agentejo. Bonŝance al la legantoj, por kiuj li sin instalis inter la popolon kaj popolanojn mem, meze de okazoj.

KLEKS meritas dankon por esperantigo kaj aperigo de tiu ĉi verko. Ĝiaj aperoj en nacilingvaj tradukoj vekis grandan intereson kaj aprezon, multaj el ili post la Esperanta. Ni ricevis perlon de raporta literaturo.

La traduko ĝenerale fluas, esperantas. Tomasz Chmielik plenumis laboregon. Eventuale kun iom tro da “la”.

 

Opinioj pri Ebono

Francisko Lorrain (Montrealo, Kanado) (2005-02-11):
Jen priskribo de Afriko el ene — ne el la fenestroj de grandurbaj hoteloj! Lingvaĵo: kiel diras s-ro Grundström, la traduko fluas, sed kun iom tro (aŭ eĉ foje maltro) da “la”; ankaŭ tro da tajperaroj, sed ne pli ol kutime en Esperantaj libro

Stanislavo Belov, Rusio (2011-10-29):
Bela eldonaĵo kaj impresa enhavo! Vera malstroverko de ĵurnalisto, kies fameco superis limojn de Pollando. Legina sendube kaj ne nur pri interesiĝantoj pri Afriko. Fakte ĝi estas libro pri ni mem, rigardataj deesktere kaj kompare.


Via opinio pri Ebono