Titolo | Mi ne estas Mona Lisa Rakontoj | |
Aŭtoro |
Júlia 'Sigmond |
Kategorio | Prozo originala /
rakontoj |
Prezo | 6.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Berkeley, 2001 |
Eldoninto | Bero |
Klarigoj | Dek kvin facile legeblaj kaj ĝuindaj rakontoj, ofte pri mem spertitaj okazaĵoj kaj renkontiĝoj. |
Kontribuantoj | Postparolo de Ignat-Florian Bociort |
ISBN/ISSN | 1882251377 |
Formato | 64 paĝoj, 22 cm |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Atenton, "Mi ne estas Mona Lisa" ne estas havebla!
Recenzo de Anna Löwenstein
Ideala por ŝatantoj de mallongaj pecoj
Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-06)
’Sigmond Júlia scias lerte kunmeti bonan frazon. Tion oni atendus; ŝi ja estas redaktoro de „Bazaro“, malgranda revuo eldonata de loka Esperanto-asocio en Rumanujo, sed kun neatendite vasta kaj internacia
mondrigardo.
Ŝia libreto „Mi ne estas Mona Lisa“ enhavas dek kvin tre zorge verkitajn artikolojn kaj noveletojn. Temas pri etaj scenoj, tre delikataj observoj de homoj kaj situacioj kun perfekta elekto de vortoj kaj frazoj.
Por legantoj, kiuj ĝuas mallongajn pecojn, ĉi tiu libro estas ideala. Mi devas konfesi, tamen, ke mi mem preferus iom malpli da delikateco kaj iom pli da solida substanco. Estas kvazaŭ oni proponus pladon post plado da ame preparitaj antaŭmanĝetoj, sed iel neniam venus al la vera manĝo. La rezulto estus tre admirinda en si mem, sed finfine ne tute satiga. Multaj el la noveletoj en ĉi tiu kolekto estus tre bonaj scenetoj interne de pli longa verko, sed en si mem ne tute sufiĉas.
La kovrilo de Joel Brozovsky estas aparte menciinda; neniam antaŭe okazis, ke mi rigardis kovrilon de libro kaj tuj ridis.
Opinioj pri Mi ne estas Mona Lisa
senrodin.eo@neomedia.it (2010-11-20):
belegaj rakontoj nepre legindaj ĉar ili estas verkitaj en simpla ĉiutaga lingvo, tamen ili estas tre rimarkindaj pro etosa priskribo, karekterizo de la protagonistoj, sentemo kaj
detalemo.
Via opinio pri Mi ne estas Mona Lisa