Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Filozofio de libereco, La
Titolo Filozofio de libereco, La
 
Aŭtoro Rudolf Steiner 
KategorioFilozofio, Religio
Prezo 21.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBerno, 2002 
EldonintoW. Nüesch 
KlarigojPravigo ekkoni la spiritoregionon antaŭ la eniro en spiritan sperton.
Tradukisto, lingvoW. Nüesch / El la germana
Formato 205 paĝoj, 21 cm 
RecenzojVerkoj de Rudolf Steiner en Esperanto de Richard Schneller
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Reinaldo Marcelo Ferreira

De la libereco ĝis la homa sorto

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-06)

Ĉu la homo en sia pensado kaj agado estas spirite libera estaĵo aŭ ĉu li staras sub la devigo de pure naturscienca fera neceseco?”
Per la ĉi-supra demando komenciĝas la verko "La Filozofio de libereco" de la aŭstra filozofo Rudolf Steiner (1861-1925), fondinto de la antropozofio (el la greka “kono pri la homo”). Malnova kaj profunda demando, kiun, en malsamaj formuladoj, la analoj de la historio de filozofio multfoje registris.
Steiner, pasia studinto i.a. de Kant kaj Goethe, pritraktas la temon “libereco” per aludoj al diversaj filozofoj. Tiel, jen
li forpuŝas jen li akceptas (hipo)tezojn formulitajn en aliaj pensosistemoj. Samtempe li kondukas la leganton tra la padoj de sia propra filozofio de libereco. Neeviteble aperas konsideroj
pri libera volo, memdeterminado kaj individua rajto de la homo, kiu havu konscian pensadon. Tio, la konscio pri sia memdeterminado, estas la ilo per kiu la homo fariĝas mastro de sia sorto.
Pli radikalaj aspektus en nia materiismapozitivisma mondo liaj konsideroj el Teozofio, kie li prezentas, surbaze de siaj esploroj, la tiel nomatan “spiritosciencon”: vojon por i.a. ekkoni la naturon de la homo, lian rilaton kun la sferoj anima, fizika kaj spirita, kaj la postmortan spiritan vivon. La verko
evidentigas la firman kredon de Steiner, eksplicite vortumitan en Filozofio de libereco, ke materiismo neniam povas liveri kontentigan mondklarigon. Ĉilasta penso, kerna en la filozofio de Steiner, ne estas io nova en la nuntempo. Ĝi figuras en pluraj pensosistemoj aŭ mondkonceptoj, precipe en kelkaj fluoj de filozofio de la scienco, kiuj pridubas metodojn kaj efikecon de la reganta scienca paradigmo.
Willy Nüesch, la tradukinto kaj eldoninto de la verkaro de Steiner, faras heraklan laboron, liverante al ni simplaspektajn sed tipografie klarajn librojn en bona Esperanto.

 

Via opinio pri Filozofio de libereco, La