Titolo | Onklo Vanja Scenoj el vilaĝa vivo en kvar aktoj | |
Aŭtoro |
Anton P. Ĉeĥov |
Kategorio | Teatraĵoj |
Prezo | 3.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Moskvo, 2005 |
Klarigoj | Mondkonata teatraĵo pri eventoj okazantaj en la bieno Serebrjakov. |
Tradukisto, lingvo | M. Povorin / El la rusa |
Formato | 44 paĝoj, 21 cm |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Atenton, "Onklo Vanja" ne estas havebla!
Recenzo de Jorge Camacho
Leginda kaj ludinda
Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)
Onklo Vanja. Anton P. Ĉeĥov. Trad. M. Povorin. Moskvo, 2005. 44 p. 21cm. Prezo: € 3,00
La subtitolo („Scenoj el vilaĝa vivo en kvar aktoj“) pensigus pri drameto; ankaŭ la modesta kajero (literatura suplemento al la gazeto REGo) kaj la absoluta manko de informoj pri ĝia aŭtoro. Temas pri la mondfama rusa verkisto Ĉeĥov (1860-1904), de kiu jam aperis en Esperanto i.a. la kolektoj Sveda alumeto kaj Ĉeriza ĝardeno. Jen fakte unu el liaj plej konataj kaj ludataj teatraĵoj, kun diverslandaj filmaj versioj. En malpli ol 50 paĝoj, krom priskriboj de la dekadenca vivo de burĝoj en la neurba Rusujo kaj la degenero de ties familiaj kunligoj, oni trovos ankaŭ mediton pri la tempopaso kaj la neevitebla kadukiĝo de homoj... tamen ne el la buŝo de Ĉeĥov mem, sed el tiu de la pluraj protagonistoj.
La tradukinto evitis doni informojn pri la nomsistemo de la rusa lingvo, konkrete pri karesnomoj (unu tia estas ĝuste Onklo Vanja). Ĝenetas ankaŭ lia, probable zorge pripensita, decido uzi disfoje la pronomon „ci“; kiel aliaj recenzintoj (Gubbins, Johansson) ankaŭ mi ŝatas la ĝeneralan stilon de la traduko, escepte de tiu kulo en la okulo, kies piednota pravigo ne sonas konvinke. Ĉiel ajn, malgraŭ tio kaj la tro simplaj aspekto kaj redakto, jen sendube majstroverko leginda... kaj ludinda.
Via opinio pri Onklo Vanja