Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Abunda fonto
Titolo Abunda fonto
Memorlibro omaĝe al Prof. István Szerdahelyi
 
KategorioEseoj
Prezo 24.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroPoznań, 2009 
EldonintoProDruk & Steleto 
KlarigojKvindek kontribuaĵoj de pli ol 40 aŭtoroj.
KontribuantojRed. Ilona Koutny 
ISBN/ISSN9788361607328 
Formato 407 paĝoj, 24 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de anonima

Koutny, Ilona (Red.). Abunda fonto. Memorlibro omaĝe al Prof. István Szerdahelyi.

Fonto: Spegulo 3/2010
Aldonita de Andreas Künzli (2011-01-20)

La nomo de István Szerdahelyi (1924-1987) estis bone konata en la Esperanto- kaj interlingvistika movado, sed ankaǔ ekster ĝi en Hungario kaj en aliaj landoj. Malpli konate estis, ke Szerdahelyi naskiĝis en Transilvanio, Rumanio, kaj ke li partoprenis la ribelan agadon en Hungario de la tragika jaro 1956, tiel ke pro tio li havis seriozajn problemojn: li estis malliberigita kaj pasigis punareston, kiu daǔris 1,5 jarojn. Pro tiu biografia makulo li ne povis ricevi pedagogian aǔ similan postenon kaj estis kondamnita fari laǔokazajn helplaborojn. Nur kiam en 1963 li povis ĝui la amnestion, li ricevis kvazaǔ hazarde laborlokon en la budapeŝta ekonomika mezlernejo ‚Kossuth Lajos’, kie li instruis la rusan lingvon, kiun li lernis kiam li estis militkaptito dum la dua mondmilito. En 1991, post la politikaj ŝanĝoj en Hungario, Szerdahelyi ricevis postmorte memorordenon.
Esperanton Szerdahelyi lernis en 1949, komencis gvidi kurson kaj instruis Esperanton dum pli ol unu jardeko. Post kiam en 1963 en Hungario Esperanto fariĝis unu el la elekteblaj lingvoj en la lernejoj, Szerdahelyi pli kaj pli avancis en la sfero de la universitata kaj altlerneja instruado. Ekde septembro 1966 li estis gvidanto, ekde 1971 adjunkto kaj ekde 1983 docento kaj dum jaroj la sola lekcianto de la de li fondita Esperanto-fako de la universitato Eötvös Loránd (ELTE). Apud la instruado li progresigis la metodologian laboron. En 1979 li suferis korinfarkton kaj la 21an de aǔgusto 1987 Szerdahelyi forpasis, meze en la jubilea jaro de Esperanto.
Dumvive István Szerdahelyi ne ricevis festlibron, pro tio maturiĝis kun la tempo la ideo pri ia memorlibro. En 2009, okaze de la 85-jara datreveno de la naskiĝo de Szerdahelyi, ĉi tiu ideo efektiviĝis. En la antaǔparolo oni legas, ke tiu libro „estas dediĉita senpere al li far tiuj, kiuj ankoraǔ kunlaboris kun li en iu formo, kiuj estis instigitaj far li rekte aǔ de liaj ideoj. Kontribuis liaj disĉiploj, kolegoj en vasta senco, el Hungario kaj el aliaj landoj.“
En la antaǔparolo Szerdahelyi estas honorita kiel „ĉarma kaj amuza interparolanto, kiu altiris homojn, kaj ĝisosta pedagogo, kiu ekŝatigis la studmaterialon kaj zorgis pri siaj gestudentoj, trovis taskojn laǔ ilia emo kaj helpis ilin en la realigo“, citante la frazojn de Zsuzsa Varga-Haszonits: „Vera pedagogo, kiu kapablis transdoni vivosperton, sian optimismon, laboremon, estimon de la scienco“.
Kvindeko da aǔtoroj kaj aǔtorinoj, ĉefe hungaraj, kelkaj el ili ne nur unufoje, kontribuis al tiu memorlibro, kiu estis redaktita de Ilona Koutny kaj kiu dividas la enhavon en ses ĉefaj partoj. Komence staras la personaj memoroj, kaj iuj kiuj konsideras sin disĉiploj de Szerdahelyi kaptas la parolon. Ekzemple Blazio Vaha (Wacha), kiu dank’ al la diplomo akirita „ĉe István Szerdahelyi“ povis lanĉi kaj gvidi specialajn porinstruistajn diplom-kursojn en Szombathely kaj do inde portis la idearon de la majstro al la provinco. La sufiĉe vastan intereso-spektron de Szerdahelyi Vaha resumas jene: „Szerdahelyi instruadis ĉion Esperantan. Li estis filologo, interesata pri etimologio, morfemiko, metodologio, iam ankaǔ pri literaturaj formoj en Esperanto. Ankaǔ la historion de planlingvoj li trovis studinda: li verkis – krom redakti krestomatiojn, metodologion, lernolibrojn, monografion pri lingvoplanado, enkondukon en interlingvistikon.“
Kiom agrabla profesoro Szerdaheli povis esti, rakontas Jozefo Horváth, kiu pasigis sian „ekzamenon“ dum la kristnaskaj tagoj en la privata loĝejo de Szerdahelyi en Újpalota. Al István Ertl, kiu naskiĝis unu jaron antaǔ la fondo de la Esperanto-fako, Szerdahelyi malfermis ne nur la pordojn de la Esperanta beletro, sed ankaǔ inicis lin al la artoj de recenzado kaj revu-redaktado. Sep jarojn en Hungario pasigis la japana esperantisto Sitosi Hukaya, kiu konsideras sin „adoptita“ filo de Szerdahelyi. Dum li mem fariĝis hungarologo, la vera filo de Szerdahelyi fariĝis japanologo - ĉio pere de Esperanto kaj dank’ al la konatiĝo kun Szerdahelyi. Alia esperantologo kaj hungara diplomato, Georgo Nanovfszky, aĉetis kaj legis la librojn de Szerdahelyi, kiuj multe utilis al li, kiam poste li estis ĉefredaktoro de la esperantologia revuo ‚Planlingvistiko’. Jardekojn poste kiam Nanovfszky laboris kiel hungara ambasadoro en Singapuro, li gastigis la ambasadoron de Hungario en Japanio, István Szerdahelyi, la samnoman filon de la fama esperantologo-interlingvisto. La unikan ŝancon registri gravan verkaĵon de Szerdahelyi havis Ryszard Rokicki kelkajn tagojn antaǔ la morto de la profesoro. La plej lasta dumviva honorsigno nome de la bulgaraj esperantistoj estis transdonita al la mortonta hungaro de Till Dahlenburg el iama GDR. Pri la „bonega simbiozo“ inter Szerdahelyi kaj la revuo ‚Literatura Foiro’ raportas per kelkaj ekzemploj Giorgo Silfer.
La ceteraj kontribuaĵoj estas senescepte fakartikoloj respegulantaj plej diversajn temgrupojn. Multaj el tiuj artikoloj daǔrigas samtempe la memoradon pri István Szerdahelyi aǔ iumaniere referencas al la verko kaj agado de la budapeŝta ĉefinterlingvisto.
La sekcio pri lingvoplanado kaj lingvopolitiko kunigas artikolojn de Věra Barandovská-Frank pri la planlingvo Ossian, de Alicja Sakaguchi pri la nekonata pola planlingvo paraglot, de Judit Schiller pri la akcepto de Esperanto en la hungara gazetaro, de Blazio Vaha pri vortkategorioj, de Detlev Blanke pri la sorto de la germana lingvo en la Eǔropa Unio kaj de László Gados pri la ŝancoj de Esperanto en la mondo. Dum Blanke kredas, ke la lingva kaoso en la Eǔropa Unio kreskas, ke prolingvaj konfliktoj povus minaci eĉ la pluekziston de EU kaj ke ne tre baldaǔ aperos senkonflikte akceptota solvo, Gados bedaǔras la fakton, ke la reagoj de la EU-institucioj al Esperanto ĉiam estis „rigide rifuzaj“ pro la apliko de la koncepto pri mult- kaj plurlingveco. Kompreneble kiel kutime por esperantistoj ĉefe kulpas la angla lingvo, ĉar „la kunplekto de la grandfirmaaj kaj registaraj interesoj tute ne favoras al Esperanto“. Aliflanke la aǔtoro pensas, ke „interne de la Esperanto-mondo la esperantistaro estas agema kaj sufiĉe sukcesa“, sed ke „ĝi ankoraǔ ne trovis taǔgan metodon“ por montri tiun sukceson al la ‚ekstera mondo’.
La sekcion pri esperanta gramatiko kaj ĝenerala lingvistiko inaǔguras Probal Dasgupta per iom enigma medito pri vortera solvo kaj vortila kromvojo. Michel Duc Goninaz honoras „unu el la grandaj kaj gravaj meritoj“ de Szerdahelyi, nome „lian intervenon en unu el la klasikaj polemikigaj problemoj de esperantologio: la teorio pri la t.n. ‚gramatika karaktero de la radikoj’“. Pri radikoj skribas ankaǔ Ryszard Rokicki, dum Iván Bujdosó okupiĝas pri morfemkombinaĵoj en Esperanto, kaj Francisko Simonnet traktas skriberojn de Esperanto, kiujn li difinas kiel „literojn kaj la aliajn skribsignojn simile funkciantajn kaj en simila maniero pligrandigantajn la longon de vortoj aǔ tekstoj, ne la partojn en la desegnaĵo de iu litero aǔ alia skribero.“ Katalin Horváth esploras la polisemion kaj sinonimion en Esperanto, kaj la kontribuo de Fabrizio Pennachhietti portas la titolon „La ‚cerbo’ de la ostoj kaj la ‚medolo’ de la kapo“; temas pri semantika analizeto de la vortoj ‚cerboj’ kaj ‚medolo’ en Esperanto kaj aliaj lingvoj.
Plue Attila Salga prezentas skizon de kontrasta Esperanta-Hungara gramatiko kaj Mika Waseda esploras la esprimon de moviĝo en Esperanto, la hungara kaj japana lingvoj, dum Ferenc Havas traktas metaproblemojn de lingvotipologio. Fine, Sergej Kuznecov rakontas kaj komentas la legendon de la konstruado de la babela turo kaj ligas ĉi tiun lingvofilozofian temon kun la moderna kompara lingvoscienco kaj la problemo de multlingveco, kvankam la babela turo laǔ li neniel rilatas al interlingvistiko. La konkludoj venigis lin al la drasta rekonsidero de sia difino de homa lingvo, kiun li kutimis klarigadi al siaj universitataj studentoj, nome ke lingvo estas rimedo por interhoma komunikiĝo. Li pretas agnoski sian eraron, ĉar laǔ li nur en la plej simplaj okazoj la lingvo garantias reciprokan interkomprenon. Pro tio lia nova difino pri homa lingvo estas jena: „Lingvo estas rimedo por peni efektivigi interhoman komunikiĝon spite al principa neeblo atingi identecon de sencoj inter komunikantoj.“
La sekcion lingvopedagogio plenigas ĉefe hungaraj aǔtoroj kiel Zsusza Barcsay pri la kultura fono de Esperanto en diversaj lernolibroj, Márta Kovács pri la lingvaj ekzamenoj pri Esperanto kadre de la Komuna Eǔropa Referenckadro, Zsófia Kóródy pri vojoj al oficialigo de la Esperanto-instruado, Katalin Kováts pri moderna aliro al malnovaj ideoj kaj rezultoj, Jozefo Horváth pri la „Pirata Metodo“ kaj Palma Salomon Csiszár pri duboj kaj demandoj pri familia lingvouzo. La italo Renato Corsetti kontribuas pri la lernofaciliga valoro de Esperanto kaj la sviso Claude Gacond entreprenas provon metodike klarigi la sistemon de la personaj pronomoj, ĉar laǔ la opinio de la memfiera aǔtoro de la „Gaconda metodo“ „multaj Esperanto-instruantoj bedaǔrinde ne kapablas priskribi tiun ĉi sistemon“.
Kvar kontribuoj estas dediĉitaj al literaturo: Éva Tófalvi aperigas ĉapitron el ankoraǔ ne publikigita romano, kies titolo estas ‚Aersoifo’, Imre Szabó komentas la poemon ‚Purakore’ de Attila József, István Ertl meditas pri tradukado en Esperanto kaj Árpád Rátkai prezentas la personecon de Frigyes Karinthy (1887-1938), kiu estis ne nur la plej ofte legata, citata kaj menciata hungara humuristo, sed pro kies e nplektiĝo kun la Esperanto-movado indas preni lian agadon sub la lupeon.
Diversajn temojn, ĉefe leksikografiajn kaj movadajn (medicinistajn), fine traktas Reinhard Haupenthal, Jozefo Horváth, Sándor Révész, Endre Dudich, Imre Ferenczy, Lajos Molnár & Julianna Farkas, István Hegyi kaj Ilona Koutny.
Do, en la libro oni trovas kelkajn tre legindajn kaj tute ne enuajn tekstojn. Temas pri havinda publikaĵo, al kiu la aǔtoroj de la ‚Szerdhelyi-skolo’ kontribuis kun fervoro memore, dediĉe kaj omaĝe pri sia iama majstro, kiu jes en la aĝo de 63 jaroj vere mortis tro frue. Samtipa anstataǔanto de tiu supera kaj unika interlingvistika fakulo reale neniam povis esti trovita, kvankam liaj disĉiploj ja kiel eble plej bone kaj sub nefacilaj ekzisto-cirkonstancoj kaj kun fragila financado daǔrigis la fakon (ĝis ĝia likvido en Budapeŝto en 2009). Ilona Koutny, la plej konata nomo krom Szerdahelyi, daǔrigas la tradicion de la budapeŝta interlingvistiko en la Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano, Pollando, bedaǔrinde kun ŝrumpanta studenta nombro. La bibliografio de Szerdahelyi estas prezentita sur 26 paĝoj en la libro. Ĉar ĉiuj kontribuaĵoj de la hungara profesoro estis publikigitaj dum la socialisma periodo, estus grave kaj necese recenzi la verkaron de Szerdahelyi el la vidpunktoj de la postkomunisma kritiko por ekzameni ĉu ĝi konservis sian validecon.
Oni ne preteratentu la diferencon inter la UEA-prezo kaj la pola tarifo, kiu eĉ dudek jarojn post la ekonomiaj ŝanĝoj en orienta Eǔropo restas paradoksa.

 

Via opinio pri Abunda fonto