Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Josef Ŝemer (1950-2012)
Titolo Josef Ŝemer (1950-2012)
Koro de la israela Esperanto-movado amata tra la mondo
 
KategorioBiografiaj, Movado, Ŝemer
Prezo 18.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroTel-Aviv, 2016 
EldonintoELI 
KlarigojAbunde ilustrita memorlibro pri unu el la plej konataj kaj ŝatataj esperantistoj en Israelo. Kun kolekto de judaj ŝercoj.
KontribuantojRed. Amri Wandel 
ISBN/ISSN9789655720488 
Formato 411 paĝoj, 25 cm 
Karakterizoj Kolorilus 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Ulrich Lins

Memoroj pri nobelo

Fonto: Revuo Esperanto, 7/8 2017, p.158
Reta ligilo al la originalo: http://uea.org/revuoj/esperanto
Aldonita de Amri Wandel (2017-11-08)

Josef Ŝemer (1950–2012). Koro
de la israela Esperanto-movado amata
tra la mondo. Red. Amri Wandel. Dua
eldono. Tel-Aviv: ELI, 2016. 411p.
Prezo ĉe UEA: € 18,00
Kiu regule partoprenis la Universalajn
Kongresojn inter 1976 kaj
2010, devus memori Josef (Josi) Ŝemer,
eĉ se li/ŝi ne parolis kun li. Nome,
jam pro sia altkreska staturo li altiris
la atenton. Ankaŭ ne eblis ignori lian
ĉiam serenan, iom petoleman kondutmanieron.
Kelkaj privilegiitoj aparte
lin memoras pro lia konigo de juda
humuro.
Ŝemer estis kvazaŭ Esperantista
nobelo. Lia patro naskiĝis ĝuste en
Bjalistoko. Kvankam Esperanton li ne
rekte heredigis al Josi, li frue instigis
lin lerni tiun lingvon. Tion fine li faris
en 1966; lia instruisto estis Henryk
Maŝler (1908–1991), alia enmigrinto
el orienta Pollando. Tuj komenciĝis
siaspeca kariero: prezidanto de la TelAviva
Klubo, multjara estrarano kaj
portempe prezidanto de EsperantoLigo
en Israelo, redaktoro de Israela
Esperantisto. En la libro troviĝas pli ol
kvindek artikoloj, parto el tiuj kiujn
li verkis, ĉefe por IE, dum kvardek
jaroj. Ili estas primovadaj, sed ankaŭ
politikaj, jen kaj jen polemikaj. Profesie
banka oficisto, Ŝemer estis dumviva
membro de UEA.
Mi mem havis eksterkongrese iom
da kontakto kun li lige kun la provo
eternigi la memoron pri esperantistoj
inter la judaj pereintoj registritaj en Jad
Vaŝem, interalie pri Lidja Zamenhof
(vidu p. 197–199). Tiu laboro estis nur
unu el multaj, kiujn ĉesigis lia frua
morto sekve de malica malsano. La
forpaso de Ŝemer estis terura bato por
la malgranda, sed vigla israela movado.
Tion oni pli bone komprenas per tiu ĉi
libro, kiun ame kompilis kaj en bela
formo publikigis liaj samlandanoj. Ili
memorigas, kion oni legas ankaŭ sur la
tombejo pri Josi Ŝemer: „La koro de la
israela Esperanto-movado – amata tra
la tuta mondo“. La libro, kiu enhavas
ankaŭ kontribuojn en la hebrea lingvo,
dokumentas rememorojn de
samideanoj pri lia agado kaj represas
multajn artikolojn, kiujn li verkis, ekzemple
pri la profunda impreso, kiun
lasis ĉe li la 94a UK en Bjalistoko (2009),
sed ankaŭ pri la amaro, eĉ kolero, kiun
donis al li kaj ĉiuj israelaj esperantistoj
la lastmomenta decido nuligi la 52an
UK, kiu estis okazonta en 1967 en
Tel-Avivo. Tiam la Sestaga Milito
entombigis multajn esperojn. Des pli
ĝoje li en 2000 kontribuis, kiel sekretario
de la Loka Kongresa Komitato, al la
sukcesigo de la 85a UK en Tel-Avivo.
Proksimume 130 paĝojn de tiu
ĉi memorlibro plenigas la kolekto de
ŝercoj kaj anekdotoj, kiujn li kolektis kaj
ĉiusemajne de 2008 ĝis 2011 disssendis
al pli ol ducent esperantistoj, al la
retlisto „amantoj de juda humuraĵo“.
Tio vere famigis lin. En januaro 2012
li komunikis: „En la venontaj semajnoj
(eble eĉ monatoj) mi ne povos dissendi
la judajn ŝercojn. Espereble la paŭzo
ne estos tre longa…“ Li mortis la 29an
de marto 2012, ankoraŭ ne 62-jara.
Estas ankaŭ represita la lasta
korespondo inter Josi Ŝemer kaj Mikaelo
Bronŝtejn. Du semajnojn antaŭ
la morto de sia amiko, Bronŝtejn
admonis lin: „Vidu, vi estas valora
homo, bezonata por multaj homoj,
do vi devas rapide resaniĝi kaj reakiri
vian kutiman agemon por ĝojigi nin.
Ĉi-kune mi kroĉas kelkajn ŝercojn
por vi – eble io taŭgos por via elstara
kolekto.“ Bronŝtejn, kiu kantis honore
al Josi Ŝemer dum memorkunveno en
la Internacia Festivalo en Munkeno
(2014/2015), estis kruele seniluziigita,
same kiel ĉiuj ŝatantoj de Ŝemer.

 

Opinioj pri Josef Ŝemer (1950-2012)

Amri Wandel (2017-01-11):
Sekve ĝia elĉeripĝo, aperis dua eldono, 411p, kun pli da fotoj (ĉ. 200) kaj artikoloj (55). Mendebla ĉe eli@esperanto.org.il.


Via opinio pri Josef Ŝemer (1950-2012)