Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Saluton!
Titolo Saluton!
Esperanto aŭtodidakte
 
Aŭtoro Audrey Childs-Mee 
KategorioLerniloj, vortaroj / internacia
Prezo 10.80 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroRotterdam, 2002 (7a eld) 
EldonintoUEA 
KlarigojRektmetoda lernolibro por memlernantoj, sed taŭga ankaŭ por kursoj. Kun ŝlosilo por la ekzercoj kaj kun indeksoj.
ISBN/ISSN9290170506 
Formato 194+40 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Saluton!" ne estas havebla!


Recenzo de Reza Kheir-khah

Furoras “Saluton” en Tajvano: jam 60 ekzempleroj!

Aldonita de Reza Kheir-khah (2006-01-06)

Tre bona lernolibro “Saluton” kaj la plej populara, nuntempe estas vaste uzata en Tajvano. Ni uzas ghin por instruo en la mezalta lernejo, kie 24 studentoj lernas Esperanton kaj ankau por aliaj kursoj. En la jaro 2005 Tajvananoj mendis 60 ekzemplerojn de tiu libro kaj tiu nombro povus esti rekorda en la mondo.
Sed kial ni elektis ghin? Char ghi estas lerte verkita por esti autodidakta lernolibro. Ghi havas multajn bildojn por klarigi gramatikajhojn kaj ekzercoj trovighas en la teksto mem.
Cetere ghia kovrilo (balono suraera, en kiu sidas homoj el diversaj gentoj) estas alloga, aparte por junuloj.
Fine ni pensis ke kvankam ghi estas pli kosta ol kutimaj lernolibroj, sed ghia kvanto kaj kvalito ankau estas ia prestigho por nia lingvo. Ne estas bona propagando, kiam ni uzas malalt-kvalitan libron au ech foje kopiojn. Ghia forpasinta verkisto S-ino Audry Childs-Mee, mem estis fama kaj lerta instruisto de la rekta metodo.
Estas bedaurinde ke kvankam tiu libro havas kasedon, en kiu oni vochlegas la tutan tekston, sed dum longa tempo (shajne) ghi estas elcherpita kaj UEA (la eldonanto) ne agis por fari pliajn kopiojn au ech fari KD-n, afero kiu en nuna mondo estas tre facila kaj cetere profit-dona.

 

Opinioj pri Saluton!

Leandro Abrahão (2022-09-29):
Por ĉiuj, kiuj deziras amuze kaj plezure lerni la lingvon!


Via opinio pri Saluton!