Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Norda naturo
Titolo Norda naturo
 
Aŭtoro Hilda Dresen 
KategorioPoezio originala
Prezo 1.80 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroLa Laguna, 1967 
EldonintoJ. Régulo 
KlarigojTrankvila, sed pasia verko de la fama poetino kaj tradukisto.
Formato 143 paĝoj, 18 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Ada CSISZAR

NATURO EN NORDA REGIONO

Fonto: Hungara Esperantisto 1969:4, p. 14-15.
Aldonita de Ada CSISZAR (2004-05-02)

La poemoj kaj poemtradukoj de la estona verkistino Hilda Drezen ekde 1922 aperadas en diversaj revuoj (Literatura Mondo, Heroldo de Esperanto, Norda Prismo, La Suda Stelo ktp). En 1934 sub la redakto de Kalocsay aperis originala poezia antologio DEKDU POETOJ, en kiu inter aliaj debutis Hilda Drezen per dekunu poemoj.

La poemoro NORDA NATURO verkita originale en Esperanto, estas kolektita okaze de ŝia 70-a naskiĝtago. En la prologo samlandanino E. Linusse kaj Ludoviko Tárkony taksas la poezion de la verkistino. La volumo enhavas kvin ciklojn:

Sezonoj; Floroj; Tenero; Humoroj, Pensondoj. Virina tenereco karakterizas ŝian poezian voĉon. Plej granda parto de la poemoj estas verkitaj per paraj alternaj rimoj, kiuj sonoras tre agrable al la oreloj. Ekzemple ero el la Sezonoj, la "Vintro" instigis la unuan Esperanto-kanzoniston Mihály Sárosi (1893-1982) muzikigi la poemon:

VINTRO

Kirlante neĝon furioze,
sur ebenaĵ galopas vent',
ĝi flugas, flugas senripoze,
ne haltas ĝi eĉ por moment'.

Sur voj' timema hom' veturas,
kaj tremas, tremas de la frost',
la vent' rikane preterkuras,
kaj trapenetras lin ĝis ost'.
....

Por mallonge karakterizi la poezion de Drezen, plej konvena estas citi kompetentulon, Kolomanon Kalocsay (en: enkonduko de DEKDU POETOJ):

"...Melankolio estas la grundtono de ŝia poezio; melankolio pri ŝi kaj pri la homoj. Sed tio ne estas plorema sentimentaleco: ĝi similas al la morna koloro de la ĉielo, tra kiu oni esperas, volas lumon. Tiu lum-espero donas tute apartan nuancriĉon eĉ al la grizo, kaj en siaj printempaj bildoj ĝi tremas en la ĝojo de plenumiĝo."

 

Via opinio pri Norda naturo