Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Nigra magio
Titolo Nigra magio
 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 6.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroAntverpeno, 1988 
EldonintoFEL 
KlarigojAventuro de policisto kontraŭ sorĉistino.
KontribuantojReverkis Christian Declerck laŭ la originalo de Deck Dorval 
ISBN/ISSN9071205231 
Formato 216 paĝoj, 21 cm 
RecenzojNigra magio de Don Harlow
Nigra Magio de Henriette Beaupaul
Kripliga manio de Sten Johansson
Ne magio sed mistifiko de Georgo Kamaĉo
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Osmo Buller

Debuto nur nun

Fonto: Heroldo de Esperanto, 1989: 4-5 (1807-8)
Aldonita de Osmo Buller (2009-12-11)

Per tiu ĉi libreto Ksavero Kant prenas sian lokon kiel nia plej diligenta detektivo apud Jano Karal de Valano. Iom strange nur, ke kvankam pli frue aperis jam du Kant-historioj, en la nuna fakte temas pri debuto. Ĉi tie li ankoraŭ estas komence de kariero. Kun iom da minus-komplekso antaŭ sia superulo, enketisto Ŝol kun "pergameneska vizaĝo funebrista", li revas solvi la murdon en La Picearo por aperi kiel heroo en ĵurnaloj kaj, kompreneble, por suprengrimpi en la rango.

La Picearo estas bieno de ekstravagancaj gefratoj, po du viroj kaj inoj. Kun ili loĝas morte malsana junulino, du strangaj servistoj kaj bestia hundo. Misteraj aferoj ekokazas. Ŝajne fantomoj disvagas tra la domo kaj murdas la mastrinon. Estas kompreneble multaj suspektatoj, ne nur la domanoj sed ankaŭ aliaj, ekz. klarvidantino, kiu entrudiĝis en la domon por "flegi" la malsanulinon kaj havas sufiĉe dubindan pasintecon. Miksiĝas en la ludon ankaŭ amo, vera kaj pro monavido aktorata. Entute sufiĉe da kaĉo por cerbumigi Ksaveron Kant kaj la leganton.

La libro ne valoras kiel romano tiom kiom stile. Ŝajne ĉi-foje Declerck feliĉe ne tro tuŝis-fuŝis la manuskripton de Dorval.

 

Via opinio pri Nigra magio