Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Kredu min, sinjorino!
Titolo Kredu min, sinjorino!
 
Aŭtoro Cezaro Rossetti 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 16.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroPisa, 2012 (repr.) 
EldonintoEdistudio 
KlarigojFama gaja romano pri la aventura vivo de kolportisto.
ISBN/ISSN9788870360851 
Formato 278 paĝoj, 21 cm 
Recenzoj Recenzoj mankas. Aldonu

  ekz.


Recenzo de Sten Johansson

Legu ĝin, sinjorino!

Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/roman/libr/kreduminrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-12)

Pro konataj kialoj, la periodo 1940-1954 ne estis tre fekunda epoko en la Esperanta beletro. Dum tiuj dek kvin jaroj aperis nur kvin originalaj romanoj, el kiuj tri de skandinavoj kaj du de britoj. La plej konata el ili estas Kredu min, sinjorino! de Cezaro Rossetti.

La romano estas nomita membiografia, tamen ĝi tute ne kovras vastan parton el la vivo de la aŭtoro, nek laŭ tempo, nek laŭ temoj. Ĝi prezentas kelkajn jarojn da profesia agado kiel bazaristo, eksponvendisto ĉefe en foiroj. La mio de la rakonto vendas poton por senakva kuirado kaj diversajn aliajn aĵojn pli aŭ malpli utilajn, kaj krome laboras ankaŭ en aliaj profesioj. Krom propraj spertoj li peras ankaŭ amason da anekdotoj atribuitaj al kolegoj kaj amikoj. En la profesiajn zorgojn intervenas ankaŭ ama kaj amika vivo - tamen nur kun gekolegoj - kaj la esperantomovado. Ambaŭ tiuj temoj tamen aperas pale en la rakonto, se kompari kun la vendado.

La verko do konsistas ĉefe el longa, verva kaj gaja vico da vendaj epizodoj. Ankaŭ malsukcesoj kaj eĉ mizeraj periodoj estas raportitaj, tamen en tono sufiĉe optimisma kaj amuza. Kvankam la mio vendas plejparte sufiĉe uzeblajn varojn, la plej multaj anekdotoj kaj epizodoj prezentas la kapablon de talenta bazaristo vendi ĉian ajn neuzeblan stultaĵon al naivaj homoj, je prezo multobla de la vera valoro, ofte eĉ per krude trompaj metodoj. Se oni rigardas iomete preter la gaja kaj distra surfaco, la rakonto de Rossetti do estas sufiĉe amara historio. Ĝi temas pri homoj kiuj trompas kaj estas trompataj. Tio videblas en preskaŭ ĉiuj situacioj. Dungantoj trompas siajn dungitojn, ne nur pro profito, sed pro simpla malico. Kaj la dungitoj laŭpove klopodas reciproki, sed plej trompataj restas la klientoj. Ŝajne tiu etoso de trompo kaj negocoj penetras ankaŭ en la emocian sferon, kie en la amaferoj de la mio mankas tre konvinka esprimo de amo. Ĝis certa grado oni tamen trovas ekzemplojn de kolega solidaro inter la bazaristaj amikoj, sed ankaŭ la malo okazas fojfoje.

Ne hazarde la fama 37a ĉapitro tekstas lakonege: "Liza kaj mi geedziĝis" (p. 209). Punkto, amen. La aŭtoro kvazaŭ aludas, ke lia familia vivo ne koncernas nin. Eble li pravas.

En la lastaj tridek paĝoj la mio kaj lia edzino Liza kombinas sian potvendadon kun nova kariero kiel telepatie magiista paro. Tiu parto de la rakonto tute ne konvinkas aŭ impresas tiel freŝe kiel la eksponvendado, eble ĉar la aŭtoro tie simple asertas, sen inviti nin travidi la magiajn artifikojn. Ankaŭ tie ja temas pri trompada metio, sed sen indulgaj cirkonstancoj.

En antaŭparolo de la frato Reto Rossetti oni ekscias, ke la aŭtoro junaĝe estis ano de revolucia socialista movado. En la verko tamen mankas ia socia tendenco de klasa solidaro aŭ socia ribelemo. Iom da socia kritiko ja troveblas. "Mi konstatis, ke la potenca forto de la patriotismo, kiu profundiĝas en la koron, estis absolute senpova penetri en la poŝon" (p. 17). "Oni volonte helpas al homo, kiu ŝajnas ne ekstreme bezoni helpon" (p. 155). Tamen la plej forta socia tendenco de la verko estas la forta deziro de la mio revenĝi sin pro humiligoj kiel dungito, fariĝante iam memstara entreprenisto. Pri tio li ankaŭ fine sukcesas, kaj tuj spertas problemojn pri nefidindaj dungitoj...

La plej granda valoro de la verko sendube estas ĝia stilo ege flua, vigla, elasta kaj natura. La rakontado estas tre efika, simpla sed zorge ellaborita, irante tute nature de komenco ĝis fino. Malmultaj Esperantaj romanoj povas konkuri kun Kredu min, sinjorino!, se temas pri flua rakonta stilo. Estas sufiĉe multe da dialogo, kaj oni trovas multajn esprimojn sukajn, trafajn, naturajn kvankam originalajn, kiel "preskaŭ mi flaris la violojn de sube" (p. 86) aŭ "iru boligi la kapon" (p. 105).

"Lastan jaron", diris Frank, "mia loĝejo ĉi tie havis bankuvon tiel malgrandan ke, kiam mi eniris, la akvo elverŝiĝis. Ĉi-foje mi elektis loĝejon kun granda bankuvo; sed domaĝe mi eltrovis, ke la akvo el la varma krano estas pli malvarma ol tiu el la malvarma krano. Kaj la dommastrino havas manion pri avizoj. Ĉie, kien mi turnas la okulojn, mi vidas admonojn. Senfinaj ili estas: Estingu la lumon! Tenu la ĉambron orda! Tiru la ĉenon! Ne lavu ŝtrumpojn en la manpelvo! Viŝu la botojn antaŭ eniro! ktp. Mankas nur: Metu la lupagon en la pordan leterkeston kaj ne eniru!" (p. 83)

Escepte oni trovas kelkaj vortojn uzatajn iomete ekster sia plej kutima rolo, ekz. "ŝovinisma" (p. 23, = fanatika), "fotomaŝino" (p. 102, = fotoaparato, fotilo), "kino" (p. 103 k.a., = kinejo) kaj "saturita" (p. 177, = malpura?, malseka?). Sed preskaŭ centprocente la verko estas modela ankaŭ el lingva vidpunkto. Jen vere leginda klasikaĵo en la distra ĝenro. Tute ne estas surprize, ke ĝi vekis grandan eĥon aperante en 1950.

 

Opinioj pri Kredu min, sinjorino!

Vojaĝo en Esperanto-lando (2004-10-12):
La aŭtoro estas itallingvano, kiu naskiĝis en Svislando kaj vivis en Anglio. Li verkis la libron en Esperanto, ĝi aperis en Nederlando, mi aĉetis ĝin en Bulgario dum Universala Kongreso kaj legis en Rusio. Vere nekredebla sorto, kiu povus okazi nur a

Vojaĝo en Esperanto-lando (2004-10-12):
(daŭrigo) Vere nekredebla sorto, kiu povus okazi nur al Esperanta libro!


Via opinio pri Kredu min, sinjorino!