Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Streĉita kordo
Titolo Streĉita kordo
Poemoj
 
Aŭtoro K. Kalocsay 
KategorioPoezio originala
Prezo Nehavebla
Eldonloko, jaroSaarbrücken, 1978 
EldonintoArtur E. Iltis 
KlarigojFotorepreso el 1931 de la mejloŝtona, ĉefa poezia verko de la aŭtoro.
Formato 196 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Streĉita kordo" ne estas havebla!


Recenzo de Ada CSISZAR

MEJLOŜTONO DE LA ESPERANTA POEZIO

Fonto: Budapeŝta Informilo 1979:2, p. 6.
Aldonita de Ada CSISZAR (2004-06-02)

La apero de STREĈITA KORDO estas grava dato en la Esperanta literatur-historio.

Streĉita kordo! Ĝojo kaj lamento
Vibrigis vin. Sed ili al la brust'
Delonge fremdas kaj indiferanto
Jam kovras ilin per dikpolva krust'.
Kordo, vi longe kuŝis en silento,
Jam eble vi eĉ raŭkas pro la rust'...
Resonu tamen la kaŝitajn kantojn,
Vi eble povas trovi aŭskultantojn.

(La unua strofo de la titoldona poemo).

"... okazis io ankoraŭ ne ekzistanta en nia lingvo kaj literaturo, okazis io nova: poemlibro, kiu meritas, ke oni lernu Esperanton nur por povi ĝin legi, poemlibro, kiu pridonacis nin per kristale evoulinta poezia lingvo: poemlibro kies apero apertas novan horizonton por nia literaturo: la epoko de la diletantismo definitive dronis en la pasinton." — skribis L. totsche en Literatura Mondo (1932/14-16).

La opinion de Kalocsay pri la poemaro gardas sonbendigita intervjuo farita de R. Haupenthal. La konversacio en presita formo aperis en Norda Prismo (1972:3, p.131-140) sub titolo: "Esperanto estas mia nobla hobio". Ĉi-okaze diris Kalocsay: "... Se oni reeldonus STRECXITA KORDO, por tio mi havas nenian kontraŭecon, ĉar ĝi estis siatempe jam sufiĉe cenzurita de mi, kaj kvankam mi ne karesus nun ame ĉiun poemon, kiu enestas, tamen, mi opinias, ke mi ne devas honti pri tiuj poemoj, kion mi ne povus diri pri ĉiuj poemoj de la Mondo kaj Koro."

La poemojn de MONDO KAJ KORO Kalocsay enirigis en la STREĈITA KORDO en pli-malpli tralaborita formo. Kvar poemoj: Pri nia kor'; Je la naskiĝtago de Zamenhof post la mondmilito; Knabino en fenestro; Feina sorto estis ellasitaj.

La libro dividiĝas en sep ciklojn:


EĤO DE FORTA VOCXO
Ĝi enhavas esperantismajn poemojn: kongresajn salutojn, inter ili la grandsukcesan "Kongresa Runon". En la Kalevala-stilo verkita poemo (en deklamo de Kalocsay en la XIV-a kongreso en Helsinki), eĉ post multaj jaroj resonis en la memoroj:

Vokas voc' de Vainemoien,
Vibras vok' de vaga vento
Kaj ĝin muĝas malproksimaj
Montoj, maroj murmurantaj.

Du pliaj brilaj eroj de la unua ciklo estas la funebraj kantoj pri la morto de Th. Cart kaj Grabowski. Ĉi-lastan oni ofte deklamis en Esperantaj kunvenoj. Damaĝe, ke la funebra poemo pri Sandor Giesswein (1856-1923) hazarde ne venis en la volumon...

LA ENFALINTA MINO
Ĝi prezentas ĝojon kaj melankolion en 16 eroj. Vivjesado kaj spleno de la juneco kaprice eĥas en la versoj.

AGLO KAJ KOLOMBO
Tiun ciklon trateksas la amo, deca amoro:

Kaj kisoj! Trink' Edena!...
Min nokte sonĝo bena
Per dolĉa tromp' enlulas,
Ke lip' sur lipo brulas.
Nokt' benas, tag' min mokas,
Mi tage vane vokas
Vin kun dolor' pasia,
Ho, kara mia!
(el: Amkanto)

KORPRIMTEMPO
El ĝiaj poemoj radias nova, freŝa ĝojo. Ĉefa peco estas la "Maja Idilio", al kiu Kalocsay kaj Mihaly Sarosi, la unua Esperanto-kanzinisto komponis melodiojn.

VIZAĜOJ KAJ PEJZAĜOJ
Ĝi enhavas poemojn plej diverstemajn verkitajn en 1920-1923. El la naŭ sonetoj de la ciklo kvin estas muzikigitaj fare de St. Urban, F. Merrick kaj M. Sarosi.

AHASVERO DE AMO
XXII Kantoj formas unu poemon de la sesa ciklo. Ĝi rakontas pri la unua, arda amo, kiu post la enuo kaj malvarmiĝo el la plezuro fariĝas sufero. En la prolog-poemo de la ciklo oni legas:

Nun ekparolas la hero'
De l' versoj pekaj kaj lamentaj,
Ne estas mi kaj li identaj,
Neniu tion kredu do!

Malgraŭ tiuj versoj, kelkaj supozis, ke la heroo de poem-rakonto estas mem Kalocsay.

EBRIA EKVATORO
Pri la diversstilajn poemojn enhavanta ciklo skribis L. Totsche (en: DE PAGXO AL PAGXO <1932>. p. 75):

"Tiuj ĉi poemoj estas ne nur la perloj de la Esperanta poezio, ili vicigas al tiuj, en kiuj la genioj de l' homaro priesploris la esencon kaj destinon de l' Homo kaj Mondo..."


El la poemvolumoj de Kalocsay STRECXITA KORDO ricevis la plej altan rekonon kaj plej bonan akcepton ĉe la legantoj.

Ada CSISZAR

Notoj: 26 poemoj de la volumo estas tradukitaj al diversaj lingvoj.
Okaze de UK en Montpellier (1998) EVA metis antaŭ siajn membrojn la demandon:
"Kiuj 10 originalaj Esperanto-libroj laŭ vi, estas la plej legindaj?
Laŭ la voĉdonado STREĈITA KORDO estas inter tiuj dek.

 

Via opinio pri Streĉita kordo