Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Zamenhof-strato, La
Titolo Zamenhof-strato, La
 
Aŭtoro Roman Dobrzyński 
KategorioBiografiaj / Zaleski-Zamenhof
Prezo 18.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroKaunas, 2005 (2a eld) 
EldonintoVarpas 
KlarigojInterparoloj kun la nepo de la kreinto de la lingvo Esperanto.
ISBN/ISSN9955963514 
Formato 288 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Bind 
RecenzojZamenhof vivas de Ulrich Lins
Kondamnita al espero de Dirk Bindmann
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Andreas Künzli

La Zamenhof-Strato

Fonto: Esperanto aktuell 3/2007, p. 22.
Reta ligilo al la originalo: http://www.esperanto.de/ea/2007/ea2007_3_3.pdf
Aldonita de Kuenzli Andreas (2008-05-06)

Principe temas pri tre originala kaj aprobinda ideo kompili libron pri la historio de Esperanto surbaze de intervjuo kun la (remalkovrita) nepo de L.L. Zamenhof, Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (*1925). Finfine mi havis la okazon legi la libron de la konata pola esperantisto Roman Dobrzyński kaj prikomenti ĝin. Kiel sviso mi ĝojas, ke en pluraj okazoj Svislando estas menciita en pozitiva senco. Tamen ĉe mi aperis kelkaj demandosignoj ĉefe pri la aǔtentikeco de la intervjuo mem.
Emociigaj estas la respondoj de Zaleski al la demandoj faritaj al li en la unua ĉapitro titolita „La Muroj“, en kiu la nepo rakontas, laǔ siaj disponeblaj memoroj, pri la vivo en la varsovia getto dum la germana okupacia tempo en Pollando. Sensacie estas legi, kiel la 14-16-jara knabo moviĝis trans la muroj de la getto kiel muso aǔ serpento kaj povis savi sian propran vivon dank' al la hazardo, kiel tio siatempe estis la kutimo, krome dank' al la cirkonstanco, ke mankis al li la cirkumcido. Per siaj memoroj Zaleski, kiu iam nomiĝis kiel sia fama avo Ludwik Zamenhof, kontribuas al la priskribo de la situacio en la varsovia getto, pri kiu la monda publiko legis en la priholokaǔsta literaturo nacilingva (komparu ekzemple la memorojn de Marcel Reich-Ranicki aǔ de Ignaz Bubis). Plej impresa estas la konstato, aǔ konkludo, de Zaleski, ke li neniam povis liberiĝi de la konvinko, ke pro sia nomo pereis lia patro, Adam Zamenhof. En tio do kuŝas la ĉefa tragiko - kaj paradokso - de la nomo Zamenhof. Kiel sciate, la patro Adam estis mortpafita, kaj pluraj familianoj pereis en la nazia koncentrejo de Treblinka. Sendube oni dezirus ekscii pli multe el la persona memoro de Zaleski pri la getto, la zamenhofa familio kaj la Zamenhof-strato mem, sed evidente lia rakontkapacito estas limigita, ĉar kiel knabo en tiu aĝo oni povas kutime konservi nur fortajn impresojn kaj ĝeneralajn memorojn. Aliflanke oni povas kompreni kaj devas agnoski, ke Zaleski, viktimo de la kontraǔjuda genocido, malvolonte refreŝigas plej dramajn epizodojn de sia vivo.
Post la milito ne Esperanto estiĝis la vivocelo de la nepo de L.L. Zamenhof, kiu devojiĝis de la familia tradicio kaj ne fariĝis kuracisto, sed konstruinĝeniero kun doktora titolo. Kiel specialisto pri prembetono Zaleski kunlaboris en diversaj grandaj konstru-projektoj kaj havis tiel la okazon vojaĝi ĉirkaǔ la mondo. En la dua ĉapitro pri „La Insuloj“ Zaleski donas detalajn informojn pri siaj profesiaj aktivecoj. En la (Zamenhof-) jaro 1959 li elmigris de Pollando al Francio kaj tiel, ŝajnas al mi, li fremdiĝis rilate sian patrujon kaj dume ankaǔ distanciĝis de la Esperanto-movado. Evidente li ne tro ŝatis ludi la rolon de la nepo de Zamenhof, al kiu oni konstante fingromontris, en universalaj kongresoj aǔ aliokaze. La plezuro ludi la rolon de la LLZ-nepo reaperis ĉe Zaleski fakte nur post lia pensiiĝo. Sed intertempe trafluis 40 jaroj.
En sia postparolo Dobrzyński konfesas, ke li grandparte mem redaktis la tekston, do sekve ankaǔ helpis doni la respondojn de la intervjuito. La plej grandaj duboj pri la aǔtentikeco de la respondoj, kaj en tio konsistas mia ĉefa kritiko al la libro, aperas plej malfrue en la ĉapitroj „La turoj“ kaj „La vojoj“. Nome por kompetente respondi la demandojn pri esperantologio kaj interlingvistiko kaj por klarigi la historion de Pollando, kio estas la kazo en la libro, oni devas esti bona konanto de tiuj temoj. Kredeble Zaleski ne estas fakulo pri tiuj temoj. Ni tamen kredu, ke interparoloj pri tiaj temoj pli malpli intense okazis inter la intervjuinto kaj intervjuito. Laǔ la indikita bibliografio la respondoj evidente estis prilaboritaj surbaze de la esperantologia fakliteraturo.
En la lasta ĉapitro „La pontoj“ la konversacianta duopo profiliĝas kiel filozofoj pri la nuntempaj problemoj de la mondo: temas pri intelektaj kaj inteligentaj konsideroj pri militoj, nukleaj armiloj, ekologio, medicino, libereco, senlaboreco, libertempo, angla lingvo, naciismo, islamo, terorismo, demokratio ktp. Sed denove: ĉu la respondoj de Zaleski al ĉiuj tiuj demandoj estas vere aǔtentikaj? Ĉiukaze ili estas, kiel ĉio cetera, verkitaj en senriproĉa Esperanto, bone prilaboritaj, strukturitaj kaj kompilitaj el pluraj konversaci-okazoj, kiujn Dobrzyński havis kun Zaleski ekde 1993.
Eĉ se evidentiĝas, ke Zaleski ne deziris fariĝi ia mito aǔ legendo, fine de la konversacio tamen restas la impreso, ke li fieras pri sia nepa rolo, kiun li nun pli ĝuas ludi en sia alta aĝo ol iam ajn antaǔe. Resume: plej interesaj kaj valoraj, ĉar aǔtentikaj, do estas la unuaj du ĉapitroj pri la varsovia getto kaj la profesia kariero de Zaleski. Fakte oni ŝatus legi pli abunde pri la privata kaj profesia vivo de Zaleski, sed li preferas esti diskreta. Tial grandparto de la libro aspektas iom konstruite, almenaǔ por la esperantista leganto, kaj mi esperas, ke la libro, origine pollingve verkita, vekis despli fortan intereson ĉe la nacilingva publiko, al kiu ĝenerale mankas objektivaj informoj pri Esperanto. Ĉu tamen la esperanta versio taǔgas por laǔvorta tradukado en la germanan lingvon, ekzistas kelkaj duboj. Nome por ke la nacilingva celpubliko pli bone komprenu multajn aferojn menciitajn en tiuspecaj libroj, almenaǔ devus esti faritaj la necesaj aldonaj klarigoj en piednotoj.

 

Opinioj pri Zamenhof-strato, La

Gryfek (2005-12-28):
La vera vademecum de la tuta movado de Esperanto kaj por ĉiu esperantuloj kaj neesperantuloj. Tia libro oni devis skribigi antaŭ multa da jaroj.


Via opinio pri Zamenhof-strato, La