Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Planedo de la senfelaj simioj, La
Titolo Planedo de la senfelaj simioj, La
Kaj aliaj rakontoj
 
Aŭtoro Thierry Salomon 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 2.40 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBudapest, 2005 (2a eld) 
EldonintoAbonasoft 
KlarigojMallongaj soci-fikciaj kaj -satiraj rakontoj.
ISBN/ISSN9632182138 
Formato 28 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Planedo de la senfelaj simioj, La" ne estas havebla!


Recenzo de Renato Corsetti

Recenzo

Fonto: itala revuo
Aldonita de Thierry Salomon (2007-06-03)

La katalogo de UEA priskribas ĝin kiel verkon kun mallongaj soci-fikciaj kaj satiraj rakontoj. Tio efektive estas iom malmulte kompare kun la enhavo de ĉi tiu paĝe malgranda sed fantazie granda libreto.

“Dum li promenis, Teodoro preteriris kinejon. Laŭ la afiŝoj klare videblis, ke sep filmoj el dek estas germanaj. En kelkaj landoj oni eĉ ne plu dublas ilin, sed simple uzas subtitolojn.. . . Alveninte hejmen, Teodoro enŝaltis la televidilon. La plej grandaj kanaloj kun tutmonda videbleco estas la germanaj. . . .Ekzemple la novaĵoj ne plu nomiĝas “news” sed “BBC-Nachrichten”. . . La eŭropaj instancoj pli kaj pli ofte dungas gepatralingvajn germanparolantojn.”

Ĉi tiuj frazoj donas al vi la ideon pri la enhavo de la novelo La Mondolingvo, en kiu oni imagas, ke Germanujo venkis en la dua monda milito, kaj sekve la germana ludas la nunan rolon de la angla.

En la novelo, kiu donas la titolon al la tuta verketo, same fantaziplene oni ekzamenas la vivon de modernaj homoj fare de simio veninta el alia planedo.

Estas rimarkinde majstra la uzo de Esperanto (Ne timu, vi ne devos konsulti la vortaron por kompreni, kion oni diras en klasika Esperanto.). La aŭtoro kaptas la legantojn per siaj ideoj kaj ne per novaj radikoj. Tio estas literaturisto, ne tiuj, kiuj diras: literatoro, literatoro…!

 

Via opinio pri Planedo de la senfelaj simioj, La