Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Historioj... Rakontu!
Titolo Historioj... Rakontu!
Instruaj rakontoj el Afriko
 
AŭtoroHerman Nyeck Liport, Chamberline Nguefack Zedong
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 9.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroDouala, 2006 
EldonintoAfrikNaturo-Esperanto 
KlarigojĈarme ilustrita kolekto de rakontoj, taŭgaj por ĉiuj aĝoj kaj ĉiuj lingvoniveloj.
Formato 123 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Leif Nordenstorm

Ne por infanoj

Fonto: La Espero 2006-3
Aldonita de Leif Nordenstorm (2006-06-20)


Afriko estas konata pro siaj fabeloj kaj
rakontoj. Ili okupas gravan lokon en
diversaj afrikaj literaturoj.
Pro tio estas nature ke
multaj afrikaj libroj en Esperanto
estas fabelaroj.
Tiu i libro prezentas 15
rakontojn ”por infanoj”
kaj suplemente kolekton
de proverboj el Afriko.
La fabeloj estas prezentitaj
kun mallongaj
enkonduko kaj kun
”sciendajo” post la rakonto
mem. Per ĝi la leganto
lernas la celon de la rakonto.
La fabeloj estas vere
legindaj. Oni havas la impreson
ke temas pri veraj Afrikaj fabeloj,
kiujn oni rakontis, por instrui al
aliaj homoj gravajn spertojn pri la
vivo. Titoloj kiel ”La leporo kaj la hieno
ĉe la puto” kaj ”La leciono de pantero
al malrespondecema vaganto”
eble donas percepton pri la etoso de
la fabeloj.
La lingvaĵo estas ĝenerale bona.
Kelkaj esprimoj estas por ni
eŭropanoj nekutimaj, kvankam ili estas
en korekta Esperanto. Ni devas
kutimiĝi al tio ke la kreskanta nombro
de esperantistoj en Afriko influas nian
lingvon.
Eble la fabeloj dekomence estis
”por infanoj”, kiel estas skribite sur la
kovrilo. La Esperanta eldono tamen
ne estas konvena legaĵo por infanoj.
Unue, la lingvaĵo estas tro komplika
kun tre longaj frazoj, ofta manko en
Esperantaj porinfanaj libroj. Due, la
libro estas presita per skribaj litertipoj,
kiuj malfaciligas la legadon de la
libro. Vera manko en la libro estas la
malbelaj ilustraĵoj, kiuj verŝajne estas
prenitaj el iu komputila kolekto de
ilustraĵoj. Pli bona ideo estus peti al
kamerunia artisto fari afrikstilajn
desegnaĵojn. Malbelaj ilustraĵoj en
bonkvalite presita libro ne ĝojigas la
leganton.
Pro la bonaj rakontoj la libro tamen
estas leginda kaj aĉetinda.

 

Via opinio pri Historioj... Rakontu!