Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Neutrale Sprache, Die
Titolo Neutrale Sprache, Die
Eine politische Geschichte des Esperanto-Weltbundes
 
Aŭtoro Marcus Sikosek 
KategorioMovado
Prezo 15.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBydgoszcz, 2006 
EldonintoSkonpres 
KlarigojDoktoriga disertacio pri la historio de UEA el politika vidpunkto.
ISBN/ISSN9788389962034 
Formato 459 paĝoj, 22 cm 
Karakterizoj Bind. Germanlingva; resumoj en la nederlanda kaj Esperanto 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Andreas Künzli

La danĝera neŭtraleco

Fonto: Esperanto, 11/2007
Aldonita de AG (2007-10-31)

Diskutoj pri neŭtraleco kaj neŭtralismo akompanas la Esperanto-movadon ekde la tempo de L.L. Zamenhof, kiu inventis la neŭtralan lingvon. Depende de la ŝanĝiĝantaj internaj kaj eksteraj cirkonstancoj ili fariĝis aktualaj en Universala Esperanto-Asocio (UEA), neregistara organizo fondita en 1908, kiu restis praktike la ĉefa kaj sola grava reprezentanto de la neŭtrala Esperanto-movado ĝis nun. Konfliktoj neeviteble aperis en UEA unuflanke kiam ĝiaj funkciuloj el plej diversaj landoj kaj kun diversaj kulturaj kaj sociaj fonoj, politikaj konvinkoj kaj individuaj karakteroj alportis sian personan ideologian kontribuon kaj laŭ sia propra maniero interpretis la neŭtralecon kaj provis formi la neŭtralecan politikon de la asocio. Kiel elstaraj ekzemploj, kiuj elvokis kontraŭdirojn, povas esti menciitaj la hilelismo-homaranismo de Zamenhof, la internacijure bazita pac-humanismo de Hodler, la socialdemokratie influita mondfederalismo de Privat, la sennaciismo de Lanti (kvankam apud UEA), la ambivalenta politika sinteno de Jakob kaj Stettler (vidalvide de la nacisocialismo), la ne tute klara marksisma-komunisma koncepto de Lapenna, la etnismo de Moritz kaj la emo de Tonkin kunlabori kun neneŭtralaj organizaĵoj. Certe, iuj kontraŭjudaj eldiroj de Jakob kaj Stettler en la 30-aj jaroj estas, almenaŭ el hodiaŭa vidpunkto, ege bedaŭrindaj, riproĉindaj kaj netolereblaj, sed iusence ankaŭ imageblaj fone de la antisemita etoso, kiu regis en tiu epoko, ankaŭ en Svislando (ĝuste en tiu periodo en Berno, kie Stettler loĝis, okazis la skandala jurproceso ĉirkaŭ la ‘Protokoloj de la Saĝuloj de Ciono’!).

Aliflanke tre specialaj situacioj kaj defioj por UEA elkristaliĝis, kiam ĝi alfrontis, tra siaj Landaj Asocioj, politikecajnideologiajn konfliktojn kun ‘neneŭtralaj’ ŝtatoj, precipe faŝismaj-nacisocialismaj kaj komunismaj, kiam oni devis aŭ volis eviti alpreni politikan starpunkton aŭ kiam necesis solvi la demandon de la kongresloko en iuj ‘problemlandoj’, kie situis la urboj Kolonjo 1933, Zagrebo 1953, Varsovio 1959 kaj 1987, Tokio 1965, Tel Avivo (Rotterdamo) 1967, Beograd 1973, Havano 1990 k.a. Malpli konataj epizodoj en la historio de la neŭtraleco de UEA koncernis ankaŭ la kverelon pri lokaj nomoj en la unua ĉeĥoslovaka respubliko, la vojaĝo de Privat al Hindio, la trakto de la sudetgermana Esperanto-asocio kaj aliaj. Kiel vere bizara kazo legiĝas la Connor-skandalo en Usono. Iom specialaj subkazoj koncernis la kunlaboron kun Unesko kaj Monda Packonsilio kadre de la eksteraj rilatoj, kie aperis diversaj ‘tentoj’ kun la neneŭtralismo, aŭ rilatis la ekziston de NEM kaj MEM, organizoj kiuj poste malaperis. Tiklajn neneŭtralajn fortojn UEA absorbis en sia sistemo de fakaj asocioj.

Spite al ‘fremdaj’ ideologiaj tentoj, UEA sukcesis kutime rezisti la politikajn perturbojn kaj resti lojala al la neŭtraleco ankrita en ĝia origina statuto konforme al artikolo 60 de la Svisa Civilkodo, en kiu la asocio difinis sin absolute neŭtrala rilate al religio, politiko kaj nacieco. Al kiu, kiel Privat kaj Lapenna, la politiko de UEA ne plaĉis, tiu povis eksiĝi aŭ distanciĝi de ĝi kaj starigi konkurencan asocion.

Eblas konkludi, ke diskutoj pri politiko kaj neŭtraleco en si mem estis malŝatataj, ja evitindaj temoj en UEA, almenaŭ publike kaj precipe flanke de la Centra Oficejo, kiu preferis racie reagi al tiklaj skandal-suspektaj okazaĵoj, en kiuj UEA estis implikita, ĉar oni devis pragmate labori por atingi siajn (komercajn) celojn, ekzemple okazigi UK-n. Volonte flegataj tiuj temoj estis de iuj vervaj protagonistoj, ekzemple en Estraro aŭ Komitato, kiuj kredis, ke ili havas ion gravan por mesaĝi ĉe la ideologia fronto, sen konscii, ke temas pri krevonta balono. Kutime la neŭtraleca debato estis altrudita al UEA de la makropolitikaj cirkonstancoj, do de ekstere, ĉar internacia organizo, kiu agadis (cetere sufiĉe sukcese) trans la ideologiaj blokoj, vole-nevole estis tuŝita de politikecaj temoj kun internacia signifo. Kaj eĉ pli ofte konfliktoj en UEA fontis el internaj problemoj – organizaj, administraj kaj/aŭ financaj; ĉefe tiuj kondukis al la movada ‘skismo’ (aŭ dueco) en 1936-47, kiam Bastien kaj granda parto de la esperantistaro subtenis la ideon de nova movada komenco per la fondo de Internacia Esperanto-Ligo (IEL). Mirinde en tiu memorinda procedo estas, ke oni eĉ fajfis pri la neŭtrala grundo de Svislando kaj preferis Anglion (kie regas alia jura kompreno) por la sidejo de la nova organizo! La aŭtoro de la libro ĝuste celas montri ankaŭ tiujn interrilatojn kaj eĉ starigas la aserton, ke unu dimensio (debato pri neŭtraleco) ne povis okazi sen la aliaj (administraj, organizaj, financaj kvereloj). Pro tio en la libro oni legas relative abunde pri internaj problemoj kaj konfliktoj. Speciala atento estas atribuita al la ‘malnova’ UEA en Ĝenevo kaj ties ĉefa aganto Hans Jakob.

Aliaj ĉefĉapitroj traktas la eventojn, kvankam ofte nur skize kaj eble nekomplete (ĉar la historio de la Esperanto-movado en orienteŭropaj landoj meritus apartan studon, kiel Sikosek prave rimarkigas), lige kun la ‘orienta bloko’ post la dua mondmilito ĝis 1989. Cetere, en mia persona aktiva TEJO-periodo de la 80-90-aj jaroj mi memoras iujn diskutojn pri neŭtraleco, sed ŝajnas al mi, ke la gejunuloj tiam ne tre interesiĝis pri politikaj temoj.

Certe multon pri la temoj prilaboritaj en la disertacio de Marcus Sikosek, verkita en la germana lingvo por la universitato de Utrecht (Nederlando), oni jam povis legi en la libroj Esperanto en Perspektivo (1974) kaj La Danĝera Lingvo (1988) de Ulrich Lins, al kiuj Sikosek ofte (kaj parte kun kritikaj rimarkoj) referencas. Sur tiuj bazoj la verko de Sikosek ricevis sian kadron – tute en ordo. Tiumaniere tiuj gravaj klasikaj verkoj ricevas ankaŭ novan sciencan atenton kaj nov-pritakson fare de juna, kompetenta Esperanto-historiisto; en 2003-2005 li utiligis sian postenon en Biblioteko Hector Hodler (BHH) apud la ricevita celo verki la libron Sed homoj kun homoj. Universalaj kongresoj de Esperanto 1905-2005 por private esplori la arkivaĵojn preparante sian monografion pri la neŭtraleco de UEA. La verdira specifaĵo, kiun karakterizas la laboro de Sikosek kaj kiu faras lian libron interesa kaj leginda, estas la abunda ekspluato de ĝis nun netuŝitaj korespondaĵoj inter gravaj funkciuloj de UEA, kiujn Sikosek trovis en BHH. Ĉi tiuj dokumentoj, kiujn la aŭtoro lerte integris en sian tekston, estas tiom atentokaptaj, ke oni apenaŭ satiĝas dum la legado.

Kvankam iuj ĉapitroj meritus pli profundan studadon, sendube Sikosek brile solvis sian duoblan taskon: verki 459- paĝan libron, en adekvata tempolimo, por esti akceptita de la akademiaj ekspertizistoj (kaj por ricevi la doktoran titolon) kaj fari ĝin legebla ankaŭ por ‘laikoj’ kaj esperantistoj. Por mi persone iom mankas la severa hipoteza karaktero, kiu neniel estas neglektinda en disertacia projekto (kaj kiu distingas ĝin de magistra verkaĵo aŭ de ‘simpla’ monografio). Kelkfoje la priskriboj de Sikosek, aŭtoro, kiu estas konata kiel specialisto pri detruo de mitoj (vd. Esperanto sen mitoj, 2003), tendencas devojiĝi al skandal-historiografio, en kiu kelkaj centraj figuroj de la Esperanto-movado estas lasitaj en iom dubinda lumo. Pli fortan ekvilibron la prezento de tiuj kontestataj UEA-‘ikonoj’ estus ricevinta, se la aŭtoro estus aldoninta, anekse al la libro, detalan biografion pri iliaj agadoj kaj meritoj. La nescia ekstera publiko en multaj kazoj eble bezonus aldonajn klarigojn.

Tial ĉe la fino eble restas la demandoj, kion la disertacio de Sikosek instruu al UEA kaj kion UEA mem, ekzemple el vidpunktoj de pedagogia, strategia-politika kaj organiza teorioj, scienc-ekkone lernu el ĝi. Ke 100 jarojn post sia origina fondo UEA ankoraŭ ekzistas, estas granda merito ĝuste de tiuj ofte kontestataj gvidantoj de la organizo (kaj nature de ĝia baza membraro kaj de la Landaj Asocioj). Ke tiuj parte eble iom naivaj idealistoj, kiuj arde kredis je Esperanto, UEA kaj ĝia (evidente sukcese praktikata) koncepto pri neŭtraleco, faris ankaŭ erarojn, kiujn eblas hodiaŭ facile riproĉi kadre de la senĉesa kaj senskrupula ‘ellaboro de la historio’, kaj kiuj estas kompromiteblaj per la utiligo kaj publikigo de privataj, konfidencaj korespondaĵoj (principe temas pri tikla afero!), estas ĝis iu grado pardoneble, ĉar kutime ili troviĝis en premiera, sensperta kaj senprecedenca situacio, kaj ofte ankaŭ en ag-soleco kaj decid-dilemo. Tamen, la kritikema sinteno al legenduloj de la Esperanto-movado kiel Privat, Stettler, Jakob, Lapenna k.a. estas principe sana sinteno.

Skonpres en Bydgoszcz (Pollando) presis la libron sur bela papero (escepte de kelkaj palaj paĝoj), kiu surhavas kelkajn fotojn (eble iom arbitre elektitajn). Domaĝe, ke la ISBN-numero ne fariĝis parto de la germana librosistemo; sed la titolo feliĉe estas registrita almenaŭ en la katalogo de la Germana Nacia Biblioteko. La traduko de tiu libro almenaŭ al Esperanto estus tute imagebla kaj bonvena.

 

Via opinio pri Neutrale Sprache, Die