Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › El ombro
Titolo El ombro
Antologio de prozo el Rusio
 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 8.10 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroMoskvo, 2008 
EldonintoREU / Impeto 
Klarigoj18 prozaj fragmentoj de 14 nuntempaj aŭtoroj.
KontribuantojKompilis G. Arosev, N. Gudskov 
ISBN/ISSN9785716101869 
Formato 99 paĝoj, 22 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Ĝuinda ĥoro de nuntempaj rusiaj voĉoj de Alexander Shlafer
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Aleksandr Ŝevĉenko

El ombro: ĉu al suno?

Fonto: Scienco kaj Kulturo № 5(79) 2008
Reta ligilo al la originalo: http://impeto.trovu.com/recenzoj/elombro
Aldonita de Aleksandr Ŝevĉenko (2010-01-18)

Recenzo en Scienco kaj Kulturo № 5(79) 2008

«El ombro». Antologio de prozo el Rusio. Moskvo, REU–Impeto, 2008. 100 paĝoj.

Preskaŭ jaron mi atendis la anoncitan kolekton sen superflua entuziasmo. Kaj fakte, la legaĵo ne disrevigis nek kuraĝigis min. Aperis ĝuste tio, kio devus aperi, se konsideri preskaŭ plenan mankon de originala prozo en Rusio dum la jaroj 1935–1992. El 14 aŭtoroj de la antologio efektive debutis en novela prozo eble nur duono. Kiel estas dirite en la antaŭparolo, la aŭtorojn kunigas du trajtoj: ili loĝas en moderna Rusio kaj verkas en Esperanto.

Plejmulto el la noveloj similas mezlernejajn laboraĵojn, esplorado de ilia kvalito prefere estu tasko por instruistoj pri literaturo kaj lingvo kun disdono de poentoj de «kontentige» ĝis «perfekte». Tamen estas minimume tri nomoj, kies verkoj plene konvenas por la proponita libra formato.

«Ginsengoj Okulo-de-luno» de Aleksandr Parfentjev estas sola fabelo en la libro, kaj pro tio ĝi iom elfalas el aliaj eroj. Fajna, pura, eŭropelingva sed kun orienta koloro, konstruita laŭ tradiciaj leĝoj, klara lingvaĵo sen superfluaj eltrovoj, la fabelo estas ĝue legebla kaj de infanoj, kaj de plenkreskuloj.

«La ordeno» de Mikaelo Bronŝtejn transportas nin en proksiman pasinton. Tiun novelon mi tralegis preskaŭ samtempe kun trarigardo de «Ŝarĝo 200» en televda «Fermita montro» de Aleksandr Gordon. La filmo malagrable tuŝis min pro evidenta nerealeco de montrata socialisma sistemo. Ĝi pli similas popularan inter pensevituloj seriaron «fabloj el kripto» ol verajn okazintaĵojn, kiujn ni, feliĉe, ankoraŭ bone memoras. La novelo de Bronŝtejn donas realan, kaj pro tio efektive mornan bildon de tiu epoko. Internacia brigado de ministoj. La malfacila subtera laboro, ligita kun konstantaj danĝeroj, kunfandis homojn en unuecan kolektivon, en kiu pli gravas la reciproka interhelpo, preteco submeti la ŝultron de unu al la alia, ol iaj filistraj bagatelaĵoj. Ilia evidenta vero estas kruda kiel iliaj vortoj, nuda, kiel ili mem en la postlabora duŝejo. Ilin tute ne interesas, kiun naciecon havas ies avino, aŭ ĉu beloruso, tataro aŭ judo staras apud ili sub la duŝo. Sed okazas, ke ilia mondokoncepto ne kongruas kun delonge akceptitaj leĝoj de partia estraro.

Du kontraŭaj fortoj. La konflikto ne eviteblas. La partiaj instrukcioj estas plene absurdaj, ili venis ankoraŭ el stalina tempo. La lando onidire ŝanĝiĝis, sed la leĝoj de la 30-aj obskuraj jaroj daŭre sufokigas ordinaran vivon ĉiupaŝe. Multaj homoj eĉ ne pensas pri tio. La ruiniĝo de tiu sistemo nepre devus okazi. Interalie, ankaŭ similaj instrukcioj pri Esperanto ekzistis, kaj la aŭtoro bone scias tion. La fina pugnobato de la protagonisto nepre estas la pugnobato de la aŭtoro mem, la pugnobato kontraŭ tiun partiestran sistemon. Sed ŝajnas al mi, ke la bato estas farita jam el la nova jarcento.

«Libella» de la sama aŭtoro estas klasika triangulo. Ĉu melodramo? Ŝtelema kaj klaĉema najbarino baba Nataŝa kiel fono. La eventoj okazas en niaj tagoj kun ioma antaŭhistorio pri du familioj. Ĝardendomaro apud Peterburgo. Soneĉka, beleta tridekkvinjaraĝa virino, kiu disreviĝas pro konstante ebria edzo, kaj provas trovi trankviliĝon ĉe najbaro-pensiulo. Sed pri la amo ne temas. Soneĉka dubinde donas pozitivan ekzemplon por la leganto, ŝi libervole kaj ne foje adultas (estas ŝia rajto, kiel konfirmas Andrej Iljiĉ), kaj en la fino ŝi eĉ mortigas. Komence la najbaro, Andrej Iliĉ, eble, elvokas estimon pro sia firmeca vivmaniero. Sed evidentiĝas, ke kun la sama firmeco li deŝiras kukumojn de sur liano kaj la vestojn de sur Soneĉka (estas lia rajto). La edzo-ebriulo plu trinkas brandon, jam kun la najbaro-pensiulo kaj pugnobatas (estas lia edza rajto) la vizaĝon de Soneĉka. En la dramo de Ostrovskij la heroino, suferanta pro humiligo de parencaro, sin mortigas. Sed nuntempa emancipita virino trovas alian eliron – duoblan murdon. (Pri la morto de ambaŭ drinkuloj povus esti duboj, sed mi klare legas: aperis aervezikoj surakve.) Neniu atestas tiun krimon, kaj ŝi certe ne estos kulpigita. Se daŭrigi la novelon, la estonton de Soneĉka eblas imagi jene: ŝi iĝos aferema entreprenistino en moderna monavida socio, gvidos vendadon de florbukedoj, aŭ de kukumoj, preterpaŝante kadavrojn kaj adultojn.

«Metroe» de Ivan Naumov teme korespondas kun «Libella». Denove triangulo. La kvara rolulo, gastlaborista ŝoforo-kirgizo, simile al baba Nataŝa el «Libella» servas kiel fono, tamen pli forta. Ĝenerale ŝajnas, se uzi leksikon de pentristoj, ke la novelo de Bronŝtejn estas akvarelo, dum Naumov uzas oleajn farbojn. Skeĉo. Eĉ pli ol niaj tagoj. Moskva centro, brilo kaj koto, luksaj aŭtoj kaj vojŝtopiĝo. Kontrasto. Du geamantoj strebas superruzi estron-seksatenculon. Kaj ili sukcesas en sia ago, la ebrieta estro timigita forkuras. Sed kio morgaŭ atendos la geamantojn? Postmorgaŭ? Se la estro daŭrigos siajn atencojn? Ĉu ili sukcesos konstante ruzumi? En «pli ol niaj tagoj» estro egalas al mastro. Se rifuzi al liaj postuloj, do eblas perdi perspektivan laboron, ne trovi novan, mizeri, verŝajne. Aŭ same kiel Soneĉka el «Libella», krimi? La skeĉo tiam fariĝos dramo. Videblas, ke la ĉirkaŭa brilanta mondo, la mondo, kie regas mono, ne estas tiom alloga kaj justa, kiel oni ĝin reklamas.

Al la cititaj, mi aldonu la nomon de Klara Ilutoviĉ kun «La trajno». Ŝia debuto en prozo estas evidente promesa. Unu el grandaj verkistoj iam notis, ke verka talento grave riveliĝas en kapablo de aŭtoro vidi kaj rakonti pri detaloj. Tion Klara uzas talente. Tamen, la skrupula selekto de la materialo ne estas forta flanko de la aŭtorino. Por pruvi tiun vidpunkton, mi ŝatas jenan alegorian komparon.

«Unu aĉetanto vizitis metiejon de fama potisto. Liaj potoj estis tre alte taksataj en la tuta mondo. La vizitanto trovis strangan bildon. La potisto staris apud stablo kaj frakasis multajn el siaj pretaj potoj.

– Kion vi faras? – miris la vizitanto. – Pro kio vi detruas tiujn belajn kreaĵojn? Prefere donacu ilin al mi.

– Ne, – respondis la fama potisto. – Tiuj potoj estas fuŝe faritaj, kaj ili ne rajtas por ekzisti. Se vi volas, prenu ajnan el efektive bonaj.»

Verŝajne, ne ĉion, kion oni kreas en pena literatura laborado, oni devas eksponi al la vasta publiko. Ja verkista laboro similas glacimonton, el kiu la legantoj kutime emas vidi nur supran brilantan firnan parton, dum kiam la plej granda, malpura kaj degelanta, restas sub akvo.

La kompilintoj kaj redaktoroj Grigorij Arosev kaj Nikolao Gudskov fakte lanĉis ege gravan laboron por kolekti laŭeble ĉiujn verkemajn fortojn en Rusio, kaj tiu laboro nepre devas esti daŭrigota. Multaj el publikigitaj aŭtoroj faris la unuajn plumprovajn paŝojn en la literaturo kaj povis iom eksenti sin en felo de profesiaj verkistoj, ĉar «El ombro» estas vendata en kelkaj centraj plej grandaj librovendejoj de la lando. Kuraĝon kaj laborkapablon por tiuj aŭtoroj!

Se retrospekti la tutan E-literaturon en Rusio, do dum la lastaj 20 jaroj videblas ĝia signifa antaŭenmoviĝo.

Aleksandr Ŝevĉenko

 

Via opinio pri El ombro