Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Katekismo de la honesta homo
Titolo Katekismo de la honesta homo
 
Aŭtoro Voltaire 
KategorioReligio
Prezo 6.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroChapecó, 2012 
EldonintoFonto 
KlarigojFikcia dialogo inter greka monaĥo kaj liberpensulo.
Tradukisto, lingvoA. Cherpillod / El la franca
Formato 59 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Renato Corsetti

Ĝin legu ne nur kristanoj

Fonto: Revuo Esperanto, julio-aŭgusto 2013
Aldonita de Stano Marček (2014-01-01)

Katekismo de la honesta homo.Voltaire. El la franca tradukis André Cherpillod. Chapecó: Fonto, 2012. 59p. 20cm. Prezo: € 6,90

En ĉi tiu libreto mi retrovis la Volteron de miaj junaj jaroj, kiam mi legis ĉion, kion mi povis trovi de li. Tamen ni ne plu estas en tiu Italujo de antaŭ 60 jaroj kaj certe ne plu en tiu Francujo de la 18-a jarcento, kiam la originalo aperis, kiel Catéchisme de l’honnête homme en 1763.
Mi volas diri, ke en la katolika/kristana mondo tio, kion Voltero diras pri la absurdaĵoj de la Biblio kaj de la Evangelio, estas jam pli-malpli akceptataj veroj. Neniu plu serioze opinias, ke vere la judoj iris tra la Ruĝa Maro provizore malfermiĝinta aŭ ke Jesuo vere promenis sur la akvo. Kompreneble estas ankoraŭ multaj kredantoj, kiuj tamen iel provas raciigi la aferon, kaj aserti, ke tiuj estas rakontoj de tiu tempo, ke oni devas interpreti ilin alegorie kaj ne laŭvorte, ktp. Sed mi ne pretus debati serioze pri tio, ĉu Jesuo igis akvon vino kaj eventuale per kiu ĥemia procedo. Atentu, tamen, ke estas regionoj de la kristana mondo, kie homoj ankoraŭ laŭlitere kredas tion, kion ili legas en la sanktaj libroj. Temas pri Usono, kie oni malpermesas instruadon de evoluismo kaj postulas instruadon de kreismo. Kiam mi diras ke parto de Usono vivas en teĥnike evoluinta Meza Epoko, ĉiuj pensas, ke mi estas kontraŭusona.
La libreto ĉi tie recenzata ĝuste pritraktas la tre pacan dialogon inter liberpensulo kaj greka monaĥo pri la absurdaĵoj de la Biblio kaj pri ilia neebla rilato al religio. Ĉiuokaze, ne nur en Usono oni devas legi Volteron. Oni devus legi lin ankaŭ en la islama mondo kaj en la teritorioj de kelkaj aliaj religioj, inkluzive de la budaistoj, de la hinduistoj ktp. La unua problemo de la islama mondo estas, ke ni ne lasas ĝin en paco evolui laŭ sia ritmo. Sed la dua problemo estas, ke ankoraŭ aperis neniu islama Voltero. La tempoj ne estas komplete maturaj. Kelkaj intelektuloj, kiuj sintenas al islamo, kiel Voltero sintenis al la katolika eklezio, komencas aperi ĉefe en la islamaj komunumoj en Eŭropo, sed ili estas duoble malbonŝancaj. Neniu aŭskultas ilin ĉi tie [temas ĉiuokaze pri teroristoj kiel ĉiuj aliaj araboj, diras la bone informitaj civitanoj] kaj neniu aŭskultas ilin en islamaj landoj [temas pri agentoj de la krucmilitistoj].
André Cherpillod, kiel kutime, faris unu el siaj tradukaj majstroverkoj. Pri tio mi eĉ ne bezonas komenti. Mi rekomendas la legadon de ĉi tiu libreto al tiuj, kiuj ankoraŭ havas kelkajn dubojn, ĉu la rakontoj, kiujn oni aŭskultas en la preĝejo, finfine ne estas veraj aferoj okazintaj antaŭ tre longa tempo.

 

Via opinio pri Katekismo de la honesta homo