Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Plena Vortaro Esperanto-Germana en du volumoj / Vollständiges Wörterbuch Esperanto-Deutsch in zwei Bänden
Titolo Plena Vortaro Esperanto-Germana en du volumoj / Vollständiges Wörterbuch Esperanto-Deutsch in zwei Bänden
 
Aŭtoro Erich-Dieter Krause 
KategorioLerniloj, vortaroj / germana
Prezo 126.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroNovjorko, 2018 
EldonintoMondial 
KlarigojKun ĉ. 150 000 artikoloj, ĉi tiu estas la plej ampleksa Esperanta-nacilingva vortaro. Kun abundo da vortkunmetoj kaj ekzemploj.
ISBN/ISSN9781595693792 
Formato 1486 paĝoj, 26 cm 
Karakterizoj 2 vol.; bind 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de anonima

Recenzo

Aldonita de Florencio Cruzaley (2019-09-08)

“Vortaro estas la tuta universo laŭ alfabeta ordo”, tiel diris Anatole France.

Kvazaŭ ĝi estus romano, mi komencis legi ĉi tiun vortaron ekde la litero A kaj intencas finlegi ĝis la literon Z.

Ĉiu-tage do mi veturas vortare ĉirkaŭ la mondo, eĉ sen forlasi mian skribotablon tra la geografio, la historio, la arkeologio, la etnologio, la mitologio, la pentroarto, la lingvistiko, la plej diverskampaj sciencoj, ktp, kaj je la fino de mia virtuala vojaĝeto mi jam plibonigis mian konon de Esperanto, de la germana kaj ankaŭ mia ĝenerala kulturo ampleksiĝis.

Mi volas preni la okazon por esprimi koran gratulon al prof. d-ro. Erich-Dieter Krause pro lia tutviva grandioza verko, frukto de pli ol kvindekjara leksikologia laboro.

Fakte estas la plej ampleksa, profesie verkita, moderna, komforte legebla dulingva vortaro kiun mi konas, kvankam neniu ajn vortaro povus esti definitiva.

Konklude, vi certe ne bedaŭros aĉetinte ĝin.

 

Opinioj pri Plena Vortaro Esperanto-Germana en du volumoj / Vollständiges Wörterbuch Esperanto-Deutsch in zwei Bänden

Walter Klag (2018-12-16):
Temas pri tre utila kaj moderna vortaro.

Bernhard Pabst (2019-03-04):
Preskaŭ ĉiuaspekte bona aŭ tre bona, tiel klara, ke oni profitos de ĝi kun eĉ nur ioma kono de la germana. Ĉ. trifoje la vort-materialo, kiun prezentas PIV 2005, kaj kiun oni nur malfacile trovas aliloke. Havinda!


Via opinio pri Plena Vortaro Esperanto-Germana en du volumoj / Vollständiges Wörterbuch Esperanto-Deutsch in zwei Bänden