Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › helpo

HELPO

Kiel serĉi?

La Katalogo posedas plurajn serĉrimedojn, kiuj varias depende de la situacio.

Varianto 1 (ĉefa):

Sur la starta paĝo vi trovas kampojn "Titolo", "Aŭtoro" kaj "Kategorioj". La serĉado okazas aŭ laŭ unu el la kampoj aŭ la kombino de tiuj kampoj.

Ekz. se oni entajpas "amotaj" en la kampo "Titolo" kaj "Bronŝtejn" en la kampo "Aŭtoro" kaj indikas "kasedo" en la kampo "kategorio", oni ricevas rezulte titolon "Amitaj, amataj, amotaj...", kiu estas kasedo de rusia bardo Mikaelo Bronŝtejn.

Plia kriterio estas elektilo "Montru ...", per kiu oni povas indiki, ĉu estu prezentantaj ĉiuj trovoj aŭ nur la libroj/varoj, kiuj haveblas en la stoko.

Varianto 2 (kun aldonaj serĉkriterioj):

Se oni klakas ligilon "Aldonaj serĉkriterioj" apud la butono "Trovu en la reta Katalogo", malfermiĝas aldonaj serĉkampoj:

Ĉiuj kriterioj estas interdependaj. Se oni serĉas librojn eldonitajn de UEA inter 2001 kaj 2003 oni ricevas nur tiajn librojn, sed ne ĉiujn librojn de UEA plus ĉiujn librojn, eldonitajn en la indikita intervalo.

Varianto 3 (Kategorioj):

Oni povas elekti menueron "Kategorioj" kaj klaki unu el la longa listo de la Katalogaj Kategoroj.

Kiel rezulto aperos la listo de ĉiuj titoloj, kiuj estas apartenantaj al la respektiva kategorio. La parto fakte devus nomiĝi "Kategorioj kaj subkategorioj", ĉar ĝi estas kvar partoj:

La ricevataj listoj ofte estas ege longaj – ĝis 600-700 titoloj en iuj kategorioj. Tial la longaj listoj estas disdividataj je paĝoj po 15 titoloj. Al ĉiu sekva oni povas transiri klakante numerojn de la paĝoj supre kaj malsupre de la respektiva paĝo.

La kategoriaj listoj estas ankaŭ disdividataj laŭ principo "havata en la stoko" kaj "nehavata en la stoko". Transiri de unu varianto de la listo al alia oni povas per butono malsupre de ĉiu paĝo.

Duaŝtupaj variantoj de serĉado:

Kiam oni ricevas la rezultojn de serĉado, supre de la paĝoj oni trovas kuntekste dependajn serĉkampojn.

Kaze de serĉado laŭ variantoj 1 kaj 2 aperas serĉkampo "Nova serĉo" - kiu serĉas la entajpita(j) vorto(j)n inter la titoloj aŭ aŭtoraj nomoj samtempe. La serĉado ĉi-kaze ne estas interdependa: en la rezulton eniras ĉiuj trovoj.

Ekz. se oni serĉas vorton "Zamenhof", rezulte oni trovus kaj librojn pri Zamenhof kaj librojn de Zamenhof.

Kaze de la kategoria serĉado, se la kategorio ne estas malplena, super la rezulta listo aperas kampo "Serĉu la eron" - kun butono "Trovu en la kategorio". La klako sur tiu ĉi butono permesas serĉi la indikitan vorton aŭ ĝian eron ene de la specifa kategorio.

Kuntekstaj variantoj de serĉado.

En la rezultaj listoj kaj en informopaĝoj pri libroj kaj varoj kelkaj informoj estas aperantaj kiel ligiloj.

Tio povas esti kategorioj, subkategorioj, aŭtoraj nomoj, eldonintoj. Klakante tiujn ĉi ligilojn oni ricevas la listojn bazitajn sur la ligita vorto kiel kriterio.

Ekz. se en informa paĝo oni trovas aŭtoran nomon "Andrzej Pettyn", klakinte la ligilon oni ricevas la liston de ĉiuj libroj en la Katalogo, kiuj havas la saman aŭtoron (tamen nur tiujn el ili, kie la nomo estis skribita sammaniere, sed ne "A. Pettyn").

Kiel mendi/aboni?

Kiam vi trovas la deziratan libron aŭ varon apud ĝi troveblos butono "Elektu por mendo" kaj elektilo de la kvanto. Klakinte la butonon oni transiras al la konfirma paĝo, kiu montras, kion oni elektis, kiom tio kostas, eventualajn rabatojn kaj impostojn.

Simile funkcias la paĝo "Abonado" - kun la escepto, ke en tiu paĝo oni ne povas elekti kvantojn. Alia diferenco estas, ke la elektitaj gazetoj ne tuj estas aldonataj al la menda elekto, sed unue estas prezentata resuma listo de tio, kion oni elektis. Tio faras la vojon iom pli longa, sed pli sekura kontraŭ hazardaj eraroj.

Post tio oni povas daŭrigi serĉadon en la Katalogo. La elektita de oni libro, gazeto aŭ varo estas memorataj de la programo. Tio i.a. montras indiko en la dekstra supra angulo de la paĝo.

Se oni ne plu deziras ion mendi oni povas klaki butonon "Vidu la mendon". La saman paĝon oni povas atingi, se klakas menueron "Mendo" aŭ la indikon en la dekstra supra angulo de la paĝo.

La paĝo permesas forigi la nedeziratajn librojn aŭ varojn el la elektita listo. Por plisimpligi la procedon diference de la antaŭa kaj la postaj paĝoj ĝi ne indikas la rabatojn kaj impostojn.

Por transiri al la aĉetado, oni devas klaki la butonon "Preparu la mendon por forsendo".

Enketilo de la mendanto

La unua ŝtupo de la preparado de la mendo estas adresinformoj. Se oni certas, ke UEA jam posedas validajn informojn pri la mendanto, sufiĉas indiki la nomon, UEA-kodon kaj la preferatan por kontaktado retadreson.

Alikaze oni devas plenigi ĉiujn kampojn, indikitajn per "*".

Elekto de pag-maniero

En la dua ŝtupo oni ricevas la resumon de la mendo, kun plena rekalkulo de rabatoj, eventualaj impostoj kaj sendokostoj.

Post tio necesas indiki per kiu maniero oni intencas pagi la kalkulitan sumon.

Forsendo

Kiam oni klakas la suban butonon, la mendo estas forsendata al la Libroservo de UEA. La mendanto ricevas aŭtomatan konfirmon, se la sendo okazas bonorde.

Se la retadreso, indikita dum la mendado estas diferenca de tiu, kiu estas registrita en la datumbazo de UEA, aŭtomate al la alia estas sendata kopio de la konfirmo.

Kiel pagi?

La pagmanieroj estas listigitaj en la fina parto de la mendilo. Por konatiĝi kun ili antaŭ la mendado estas konsilinde viziti la paĝon "Pagmanieroj" en la parto "Aliĝoj" en la retejo UEA.ORG.

Unu el novaj eblecoj estas pagi kreditkarte, sendante al la CO de UEA la kreditkartajn informojn pere de la sekura servilo en UEA.ORG. La ebleco estas aŭtomate proponata, se dum la mendo oni indikas kreditkartan pagon kiel la elektitan pagmanieron.