Recenzo de Andreas Künzli
Čeliauskas, Petras. Litovio dum jarcentoj: Ilustrita
Fonto: Svisa Esperanto-Societo informas n-ro 4/2005
Aldonita de Andreas Kuenzli (2007-02-13)
Laŭ ia mezuro, la geografia centro de Eŭropo troviĝas norde de Vilno, do en Litovio. Ne nur tion ne scias la plimultaj eŭropanoj (ĉar kun Vilno konkurencas aliaj punktoj ambiciaj je la eŭropa centro), ankaŭ la nacia historio de Litovio estas grandparte nekonata al averaĝa civitano de Eŭropo, kaj nacilingvaj libroj kiuj rakontas tiun longan kaj interesan historion, kiu pasis grandparte en la ombro de la multe pli konata historio de Pollando, ege malmultas.
La esperantlingva libro Litovio dum jarcentoj de Petras Čeliauskas, multjara redaktoro de la gazeto 'Litova Stelo' kaj honora membro de UEA, aperis jam tri jarojn antaŭ la 90a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno, nome en 2002, en la litova eldonejo Varpas (Kaŭno). En konciza, sed trafa kaj bone strukturita maniero la aŭtoro resumas la historion de sia patrujo ekde la pratempoj, kiam la baltaj litovoj komencis loĝadi en tiu regiono, ĝis la reakiro de la ŝtata sendependeco fine de la 20a jarcento. La litovoj apartenas al la plej maljunaj popoloj en Eŭropo, kiuj parolas lingvon, kiu konservis arkaikajn formojn de la hindeŭropa pralingvo kaj tial estas ŝate uzata de lingvistoj por komparaj studoj.
La nomo Litovio menciiĝas en historiaj fontoj unuafoje en la jaro 1009. En la 13-15aj jarcentoj Litovio elstaris kiel grandpotenco en orienta Eŭropo, formante komunan ŝtaton kun la poloj. Legendecaj estas la litovaj regnestroj Mindaugas, Gediminas, Algirdas kaj Vytautas. Nur fine de la 14a jarcento Jogaila/Jagiełło pretis (formale) baptiĝi kaj kristanigi sian popolon, ĉar tio estis politike oportuna, kaj tial la litovoj restis la lasta pagana popolo en Eŭropo, ja ilia paralela paganeco eĉ pludaŭris du pliajn jarcentojn. Hodiaŭ, Litovio apartenas al la 'plej katolikaj' landoj de Eŭropo. En tiu epoko elkristaliĝis la unika litova simbiozo kun la pola kulturo, kies kulmino estis atingita en 1569 per la Lublina Unio, cementanta la komunan ŝtatecon. Ekde tiam samtempe estis enkondukita la falo de Litovio, ĉar unue la poloj kaj poliĝintaj nobeloj litovaj pli kaj pli dominis politike, socie kaj kulture la komunan ŝtaton, dum due la etnaj litovoj mem restis kondamnitaj ekzisti kiel simpluloj kaj kamparanoj sen politika influo, ekonomia prospero kaj kleriga subteno. Ilia lingvo estis abomenata de la polaj sinjoroj. Trie, la potenciĝantaj rusoj en orienta najbareco per ripeta atakado de la litova teritorio kontribuis al la ruinigo de la Litova Granda Duklando, kiu ampleksis ankaŭ partojn de Blankrusujo kaj Ukrainio kun etendiĝo ĝis la Nigra Maro. Tial, la rilatoj kun la najbaroj, precipe kun la poloj kaj rusoj, estas streĉitaj ĝis nun. La historie memorinda tranĉado aŭ disdivido de Pollando-Litovio en la jaroj 1772, 1793 kaj 1795 inter Rusujo, Prusujo kaj Austrujo finis samtempe ankaŭ la gloran epokon mezepokan de la litova ekzistado. Sekve, la litovoj devis elteni la sufokan jugon de la cara regado ĝis 1917/18. Fine de la 19a jarcento, la litovaj lingvo, skribo kaj lernejoj estis entute malpermesitaj. En 1918 Litovio proklamis sian ŝtatan sendependecon, sed ĉefurbo fariĝis Kaŭno, ne Vilno, pro tio ke inter la mondmilitoj la tradicia centro litova restis okupata de Pollando. Malgraŭ ŝtatrenverso en 1926 fare de la aŭtoritate reganta prezidento Antanas Smetona, Litovio sufiĉe prosperis ekonomie kaj kulture. La pluan sorton de Litovio decidis Hitler kaj Stalin en la sekreta aldona protokolo de la t.n. pakto inter Ribbentrop kaj Molotov en 1939, kiam Litovio estis liverita unue al Sovetunio (1940-41), sekve al nacisocialisma Germanio (1941-44), poste definitive al Sovetunio. La sovetan okupacion de sia lando kaŭze de la anekso far Moskvo Čeliauskas priskribas en nigraj koloroj. La litovoj, kiuj devis suferi plej diversajn reprezaliojn de malpermesoj ĝis deportado kaj fizika ekstermado far la stalinistoj, preskaŭ perdis siajn identecon kaj ekziston. Se en la 1980aj jaroj Gorbaĉov kaj liaj kunlaborantoj ne estus enkondukintaj la epokfarajn reformojn sub la slogano "rekonstruo, publikeco kaj nova pensado", verŝajne la komunisma imperio ekzistus ĝis hodiaŭ kaj Litovio daŭre estus parto de Sovetunio. Neniu povas vere scii tion.
Kun sia historio de Litovio Čeliauskas sendube vekas inter esperantistoj intereson pri sia lando, kiu travivis sorton zigzagan kaj tragikan. La ĝenerala tono de la skizo restas iom patriota, kun tradicie kontraŭpolaj kaj kontraŭrusaj akcentoj, ĉar la aŭtoro ellaboris la litovan nacian historion laŭ litova interpretado (bedaŭrinde mankas fontindikoj kaj bibliografio de la uzita literaturo). Tial ne estas mirinde, ke la libro estis malvolonte akceptita en Pollando. Jen kaj jen estas neglektitaj gravaj detaloj kiel ekzemple la mencio de la signifa rolo de la judoj (kaj karaimoj) en la Litova Granda Duklando (judoj rolis fakte ĝis en la 20an jarcenton). En koncerna ĉapitro ili ja estas resumitaj sub "eksterlandanoj", "metiistoj" k.s. vokitaj en la landon. Tamen alia subĉapitro traktas iom la kruelan genocidon kontraŭ la judoj dum la dua mondmilito, kiu trafis ankaŭ Litovion. Tiu ĉi ekzemplo montras, ke kiel la pola kaj rusa, ĉiukaze ankaŭ la juda temo restas tikla por la litova historiografio. La problemo de tiuspecaj historilibroj estas: la atingojn kaj suferojn de la propra popolo oni glorigas, dum pri la aferoj de aliaj oni pli malpli silentas kaj indiferentas. Analogajn ekzemplon oni konas ankaŭ el aliaj landoj. Se do oni volus vere utili al la scienceca perado de objektiva bildo pri la historio de Litovio, kiu estas multfaceta kaj kelkfoje iom nebula, precipe en la mezepoko, necesus konsideri la verkaĵojn lastatempe publikigitajn de diversaj historiistoj, kiuj science okupiĝas pri la temo. Sed por unua konatiĝo inter la esperantistaro kun la historio de Litovio la teksto de Čeliauskas taŭgas kaj sufiĉas.
La esperanta lingvaĵo de la libro estas flua, tamen stile kaj gramatike iom slavece influita kaŭze de la karakteriza uzo respektive maluzo de la difinita artikolo 'la' far litovoj (kiuj tamen ne estas slavoj), de la 'forgeso' de la persona pronomo (ekz. 'li') kaj de kelkfoje iom siaspeca frazkonstruo. La esperantigo de lokaj toponimoj estas modera kaj akceptebla, la enkonduko de nekutimaj esperantigitaj formoj interesa (kie eblas Čeliauskas referencas al PIV). Krome la libro estas riĉe ilustrita, sed bedaŭrinde multaj bildoj estas fuŝpresitaj. Cetere ankaŭ la bele eldonitaj gvidlibroj pri Vilno kaj Trakai, tradukitaj de Laimius Stražnickas kaj dankinde donacitaj al ĉiu vilna UK-aliĝinto, 'suferas' ekzakte je la samaj lingvaj 'problemoj' (aŭ fuŝoj) supre menciitaj. Tiu observo ree levas la demandon, ĉu en orienta Eŭropo, kie dominas slavoj kaj baltoj, oni uzas Esperanto-lingvaĵon iom diferencan de la uzado en 'okcidento', kie vivas precipe ĝermanoj kaj romanidoj. Rilate la uzon de la difinita artikolo L.L. Zamenhof mem esprimis sin tolerema, tamen lia modela lingvouzado estis ĉio alia ol slaveca.
Via opinio pri Litovio dum jarcentoj