Titolo | Ĉeĥa kuracisto en koro de Afriko | |
Aŭtoro |
Marcel Drlík |
Kategorio | Geografio, vojaĝoj |
Prezo | 10.20 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Praha, 2006 |
Eldoninto | Aventinum |
Klarigoj | La aŭtoro priskribas siajn spertojn kiel volontula kuracisto en Centrafriko. |
Tradukisto, lingvo | O. Glendová / El la ĉeĥa |
ISBN/ISSN | 8086858162 |
Formato | 191 paĝoj, 21 cm |
Karakterizoj | Kolorilus |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Atenton, "Ĉeĥa kuracisto en koro de Afriko" ne estas havebla!
Recenzo de Marcel Drlík
Ĉeĥa kuracisto en koro de Afriko
Fonto: La sendinto
Aldonita de Mike Leon (2007-03-11)
En la jaro 2000, d-ro Marcel Drlík alvenis en Centrafrika Respubliko. Tie, meze de la tropika arbustaro kaj spite al senĉesa manko de sanitaraj rimedoj, la 29-jara ĉeĥa kuracisto volontule servis al la kamparanoj dum unu jaro kiel ĝenerala kuracisto, infankuracisto, ginekologo, akuŝisto kaj ĥirurgo. Li fariĝis ŝatata kaj amata bonfaranto ĉe la loĝantoj de vasta regiono, kaj li spertis multajn eksterordinarajn travivaĵojn, kiujn li priskribas en ĉi tiu libro.
En Centrafrika Respubliko (averaĝa vivespero: 40 jaroj), li renkontis socion en kiu ordinaraj homoj posedas preskaŭ nenion kaj kies registaro okupiĝas pri nenio kaj neniu ekster la ĉefurbo. Sekve, ĉie videblas la malnoblaj efikoj sur la homan koron de konstantaj malriĉeco kaj nesekureco, nome senkompateco, koruptebleco. Sed ne nur tio. D-ro Marcel ankaŭ renkontis homojn honestajn, sindonemajn, diligentajn en la servo al la samhomoj, bonajn amikojn kaj kolegojn, dankemajn gepartojn, kaj la universalan gajecon kaj petolemon de infanetoj.
Kaj li renkontis kulturon, la plej malnovan sur nia planedo, la patrinon de ĉiuj kulturoj, kulturon tute fremdan al li, al kiu li pene adaptiĝis, fine kompreninte gravan veron, nome ke Afriko ne estas Eŭropo; Afriko ĉiam restos Afriko.
Bele ilustrita per abundo da kolorfotoj kaj desegnaĵoj, la libro ne nur estas atentoveka rakonto pri aktualaj kondiĉoj en la plej malriĉaj landoj de la mondo. Ĉi tiu historio pri juna kuracisto en koro de Afriko ankaŭ provizas fortan dozon de realeco al ĉiuj, kiuj volus sammaniere voluntuli en komunumoj kun fortaj indiĝenaj tradicioj ie ajn en la mondo.
Opinioj pri Ĉeĥa kuracisto en koro de Afriko
Mike Leon (2007-03-11):
En la jaro 2000, d-ro Marcel Drlík alvenis en Centrafrika Respubliko. Tie, meze de la tropika arbustaro kaj spite al senĉesa manko de sanitaraj rimedoj, la 29-jara ĉeĥa kuracisto volontule servis al la kamparanoj dum unu jaro kiel ĝenerala kuracisto,
Via opinio pri Ĉeĥa kuracisto en koro de Afriko