Titolo | Historio de Esperanto | |
Aŭtoro | Aleksander Korĵenkov | |
Kategorio | Movado | |
Prezo | 13.20 €, sesona rabato ekde 3 ekz. | |
Eldonloko, jaro | Kaliningrado, 2005 | |
Eldoninto | Sezonoj | |
Klarigoj | Ĉapitroj el la historio de Esperanto, preparitaj kiel tekstoj por Esperantaj kursoj kaj seminarioj (1998-2004). | |
Formato | 128 paĝoj, 20 cm | |
Recenzoj | Spegulo de nia historio, sen mitologia vualo de Miroslav Malovec Valora historiografia nepraĵo de José Antonio Vergara Du recenzoj pri unu libro de Carlo Minnaja, Andreas Künzli Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Atenton, "Historio de Esperanto" ne estas havebla!
Fonto: Esperanto, 11/2007
Aldonita de aG (2007-10-31)
Aleksandro Korĵenkov, ĉefredaktoro de La Ondo de Esperanto, verkis prelegaron por Somera Esperanto-Kursejo en Jekatarinburg en 1998. Post prilaboro li eldonis tiun materialon en 2005 libroforme sub la titolo Historio de Esperanto. La aŭtoro vere ŝtopis truon en la kampo de la lernolibroj pri nia estinteco. Precipe se ni serĉas unun, kiu traktas en konciza amplekso ne fragmenton, sed nian „tutan” historion. Ĝis nun oni povus helpi sin dum lecionoj per (ne malbonaj) superrigardoj ekz de Privat 1927, Isbrücker 1932, Zakrzewski 1912, sed ili prezentas nur faktojn el la unua periodo de Esperanto. La nuna libro havas krom tiutempa „kompleteco” aliajn fortajn punktojn.
Ĝi priskribas – tre interese – en la lasta ĉapitro Post la falo de la berlina muro sur 5 paĝoj la plej freŝajn okazaĵojn el nia komunumo. Ekzemple la dujaran deĵoron de Trevor Steele kiel ĝenerala direktoro de UEA kaj la re-enoficigon de Osmo Buller en 2004. La malkreskon de la nombro de organizitaj esperantistoj en la ne-plu komunismaj ŝtatoj kaj sekve la malaperon de popularaj gazetoj kiel Hungara Vivo, Paco, El Popola Ĉinio. Tamen revekiĝis kun cetere pli modesta abonantaro la legindaj La Ondo de Esperanto (Rusio) kaj Litova Stelo (Litovio).
Ankaŭ la unua ĉapitro La iniciatoro de Esperanto tiras nian atenton, ĉar ĝi ne nur liveras la konatajn ingrediencojn pri Zamenhof, sed sufiĉe vaste la judajn elementojn el lia vivo. Aplaŭdinde, sed foje eĉ tro por studlibro, kiu ekde nun povas validi kiel la plej taŭga ilo por aŭtodidakto aŭ kurso de progresantoj. Preskaŭ unu tutan paĝon okupas detaloj pri la nomo de la kreinto. Jen alineo:
Pri la familinomo la konfuzo estas malpli granda. Germane ĝi aperas kiel Samenhof (ekzemple en „La Esperantisto“), kaj pole Zamenhof. Kelkfoje eĉ en la menciita „Libro por enskribo“ pro manko de „h“ en la rusa lingvo, oni skribis ruse Zamenov, kvankam pli tradicia ekvivalento por „h“ estas „g“. (La fina „ov“ estis uzita por doni al la nomo pli rusan aspekton.)
Tria merito estas la objektiva maniero de transdono de informoj. La aŭtoro envicigas la eventetojn, sen trudi sian starpunkton aŭ aprobon. Malgraŭ tio mi ofte volonte estus aŭdinta lian analizon pri diskuteblaj iniciatoj kiel la Esperanta Civito. Sed ne, oni vane serĉas. Li pentras konfliktojn laŭvorte kaj figure je distanco.
Li ne kondamnas De Beaufront kaj ne mencias lian nesinceran konduton en la Ido-krizo. Notas la avantaĝojn de ĝi: la foriro de la reformuloj el la Esperanta tendaro; la demonstro, ke 100- membra Lingva Komitato ne labor-kapablas; la neceso pri unueca internacia organizaĵo. Kaj laŭ mi oni ne forgesu la stimulon al publikigo de lingvistikaj eseoj pri la lingvo Esperanto mem, kiel i.a. surpaperigis ilin „la pura klara mens’“ René de Saussure.
Iel la libro enhavas por mi nekonatajn facetojn pri kelkaj epizodoj. Mi ne konsciis, ke la Rusa Periodo ĝis 1898, laŭ la klasika difino, estis tiel fragila, eĉ rompiĝema almenaŭ el adept-nombra vidpunkto. La verkisto tamen ne menciis la pozitivan elementon en la rusa influo tiam, kiun oni en nia historiografio bele indikas per la enblovo de animo en la lingvon – movadon. Korĵenkov pliprecizigis mian scion pri la konfliktoj inter francaj herooj dum la Franca Periodo 1898-1914. Kiel nekredebla kaj fanatika estis tiu interbatalado.
La rolo de Lapenna kiel nelacigebla kaj eminenta gvidanto estas trafe reliefigita. Li vere enorme laboradis por antaŭen- kaj suprenpuŝi la nivelon kaj fortikon de Esperanto. Tute saĝe la aŭtoro ne analizis liajn lastjarajn bedaŭrindajn decidojn. Korĵenkov repensigis min pri la urĝa bezono de biografio pri tiu granda figuro. Ĉu ne tasko por Lins aŭ Tonkin, aŭ kial ne por la juna Sikosek?
Kvare frapas la precizeco en la teksto. Nomoj, jaroj, citoj, ĉio kun skrupuleco menciita donas al la verko fidindan karakteron. Nur esceptkaze mi trovis miseron. Andreo Cseh lernis la lingvon en 1911 anstataŭ en 1912 kaj li redaktis La Praktiko ĝis 1964 anstataŭ ĝis 1963. La informo, ke la komunisma organizo IPE en 1934 posedis 10 000 membrojn, venas el la plumo de IPE mem kaj estas nekontrolebla. Ĉu tiu (propaganda) nombro veras, mi forte pridubas.
Valora parto konsistas en la aneksaĵo „Biografietoj“, kiu enhavas ankaŭ nuntempajn aktivulojn, pri kiuj aliloke malfacile troveblas koheraj komunikoj, kiel ekzemple pri Renato Corsetti, Helmar Frank, Lee-Chong Yeong, Humphrey Tonkin. Mallonge, la instruistoj havas nun en la mano la konsilendan libron por la fako „historio“.
Via opinio pri Historio de Esperanto