Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Mondo kaj koro
Titolo Mondo kaj koro
 
Aŭtoro K. de Kalocsay 
KategorioPoezio originala
Prezo 4.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroChapecó, 2023 
EldonintoFonto 
KlarigojLa unua originala kolekto de la ĉefa intermilita E-poeto.
Formato 48 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
MONDO KAJ KORO DE KALOCSAY de (J. B.) Julio Baghy
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Ada CSISZAR

DEBUTO DE KALOCSAY

Fonto: Budapeŝta Informilo 1982:10, 13.
Aldonita de Ada CSISZAR (2004-05-30)

Kiam aperis MONDO KAJ KORO en 1921, la unua poemareto de Kalocsay, lia nomo kaj verkista agado estis jam konata kaj aplaŭdata. Liaj poemoj kaj tradukaĵoj ekde 1919 aperis ĉefe en la Hungara Esprantisto, krome li estis konstanta "ĉefrolanto" de Literaturaj Vesperoj de Esperanto--grupoj. Plejofte li prezentis siajn tradukojn el la hungara poezio.

El la 24 poemoj de la modesta libreto kvin — sub titolo Nova sento — reprezentas la internan ideon de Esperanto. La ceteraj en la ciklo "Mondo kaj koro" kantas pri eternaj temoj: amo, beleco, naturo, seniluziiĝo.

"... Kiu legas la poemojn de MONDO kaj KORO — diris H. Tonkin (Esperanto 1976:3, p. 43) — post la hezitaj provoj de pli fruaj poetoj, tiu tuj sentas la absolutan majstrecon de la poezia lingvaĵo, de la moviĝo de la lingvo, de la kaŝitaj ritmoj kaj asonancoj, kiuj kvazaŭ senpere, kvazaŭ hardite en jarcenta literatura tradicio eksonas..."

Vere, kelkaj el la poemoj — precipe la "Sonorilludo" — jam atestas la poezian talenton de la debutanto, aliaj ankoraŭ portas sur si la signojn de senrutineco. En la poemo "Je la naskiĝtago de Zamenhof post la mondmilito" (verkita en 1918) troviĝas rimoj riproĉeblaj. Ekzemple: ekmontras -- fulmotondras; sabro — kadavro; naivan — sensoifan ktp.

Kalocsay kritikis severe tiujn fruaĵojn. R. Haupenthal konversaĉiis kun Kalocsay (Norda Prismo 1972:3, p. 131-140), kaj temis ankaŭ pri eventuala reeldono de la kajero. Kalocsay diris inter aliaj:

"Mondo kaj koro estas tute sensignifa libreto de komencanta esperantisto kaj ekzistas pluraj poemoj, kiujn jam siatempe, kiam aperis la Streĉita Kordo, mi ellasis. Se mi tiam rifuzis rekoni tiujn poemojn kiel miajn, kial nun reeldoni tiujn verdajn verkojn — ne en la esperanta senco, sed en la nematura senco verda..."

Kiam Kalocsay elektis poemojn al STREĈITA KORDO, kvar poemoj el MkK: Pri nia kor'; Je la naskiĝtago de Zamenhof post la mondmilito; Knabino en fenestro; Feina sorto ne ricevis indulgon. Ankaŭ la "rekonataj" akiris vivekziston en pli malpli tralaborita formo. Nur du poemoj: Maldolĉa kanto kaj Aŭtuno eniris per sensignifa modifo en la volumon.

Malgraŭ la supre citita juĝo de Kalocsay, en 1981 —- okaze de lia 90-a naskiĝ-datreveno —- aperis ĉe A. E Iltis la tria fotorepreso en limigita, 100 ekzempleroj.

Ĉe tiu eldono iom ĝenas, ke la kovrilo estas ŝanĝita. Ĝin dekoracias la sama portreto de Kalocsay, kiu tiun de RIMPORTRETOJ. Sed kiu scias? Eble por bibliofiloj la nova kovrilo pliigas la valoron de la libreto.

En la libro troviĝas ununura neologismo: ŝminko (vizaĝŝmiraĵo).

Jen la elstara ero de MONDO KAJ KORO:

SONORILLUDO

Vespere, en la kora, dolora monotono,
Subite, jen, eksonas la sonorila sono

Kun frapo ĝemanta,
Kun voĉo tremanta.

La batoj ekbruas, fenestron ekskuas
Kaj milde ekfluas muĝado la sorĉa.

Ho, son' sonorila, vi tondrosimila
Kaj tamen trankvila, ravanta kaj dolĉa!
Doloro en koro sveninte dronanta
Sufokas. Mi vokas al bronzo sonanta:

Ho svingu la langon
Vi tondre batanta!
Ho, plend' via granda
Traringu la landon!
Ho plendu la fonton
De l' sango riproĉo!
Ho, tondru la voĉo,
Ke fendu la monton!
Estingu flamlangon
De l' sent' malamanta,
De l' blinde flamanta
Volinta la sangon.
Atingu la kanto
La koran profundon
Por vindi la vundon
Sangintan pro vanto.
Ho sorĉu la senton
Indulge lulante,
Kaj larmojn rulante
Eksolvu la penton!
Ho ringo de kantoj!
Vi fondu la rondon:
Vi fandu la mondon
En rond' de amantoj!

Kor' brulas, voĉ lulas, min levas, mallevas,
Pri l' flamo de l' amo flagranta mi revas:
Ke ruĝaj flamlangoj disflugas tra l' landoj,
Ekruĝas la vangoj en fratĉirkaŭpreno,
Kaj frate, en rondo solena, tra l' mondo
Ekmuĝas la ondo de l' kant' pri Kompreno...

Sed, ho ve, tremante,
Lastfoje ĝemante,

Kun mortadanta muĝo forsonas bronza sono,
Kaj kaptas min denove dolora monotono...

(1918)





 

Via opinio pri Mondo kaj koro