Titolo | Traktaĵo pri ateologio | |
Aŭtoro |
Michel Onfray |
Kategorio | Eseoj |
Prezo | 20.10 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Paris, 2010 |
Eldoninto | SAT-EFK |
Klarigoj | Brila pledo por ateismo argumentita, firme konstruita, fortika kaj luktema. |
Tradukisto, lingvo | P. Signoret / El la franca |
ISBN/ISSN | 9782918053033 |
Formato | 182 paĝoj, 24 cm |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Nikolao Gudskov
Ateismo subjektiva, limigita kaj katolika
Fonto: Retejo de SAT (aperinta en Sennaciulo n-ro 1263-1264, sep-okt 2010, p28-30.)
Reta ligilo al la originalo: http://satesperanto.org/Traktajxo-pri-ateologio.html
Aldonita de Markovo-Vito (2011-03-04)
Traktaĵo pri ateologio
de
Mikaelo Onfrajo (Michel Onfray)
elfancigis Paŭlo Sinjoreto (Paul Signoret)
Eldona fako kooperativa de SAT 2010
Ateismo subjektiva, limigita kaj katolika
Ateismo nuntempe estas afero tre aktuala. Onidire – kaj estas terure, se tio estas vero, la moderna epoko, inspirita de la principoj de klerismo, pozitivismo kaj materiismo, cedis la lokon al la postmoderna, kiun karakterizas plena foresto de kiuj ajn mensaj principoj, kaj la homaj sensoj kaj racio ne plu estas estimataj. Tio kondukas ne al liberigo de la homa menso, kiel promesas la adeptoj de la postmodernismo, sed al ĝenerala malestimo de la racio kaj sekve – al obskurantismo kaj reveno de la religieca pensmaniero, kiel al la plej simpla speco de la (mal)pensado. Tial decido de la kooperativa eldonfako de SAT esperantigi kaj aperigi iun modernan verkon pri la temo estas nur salutinda. Elekto por tio de la “Ateologio” far Mikaelo Onfrajo ankaŭ kompreneblas, ĉar tiu aŭtoro konkeris vastan popularecon en Francio. Kaj tial mi avide kaptis la libron por konatiĝi kun nova aŭtoro-ateisto, aspirante trovi en ĝi ion novan kaj interesan – ja ne ofte, bedaŭrinde, aperas novaj verkoj pri la temo...
Des pli granda estis mia senreviĝo pri la libro. Mi, bedaŭrinde, ne nur ne trovis en ĝi iun novan traktadon de la temo, sed ĝi eĉ tuj okulfrapis per principaj mankoj. La celo de la aŭtoro estas ŝanĝi la religian mondkoncepton je la ateisma, liberiga, bazita sur la bona filozofio – bona en la senco materiisma, sensisma, vivama. Kun tiu celo apenaŭ eblas malkonsenti. Sed ĝuste ĉi tie komenciĝas la strangaĵoj. Unue, li plene rifuzas al ĉiuj filozofoj antaŭ la 18-a jc. la rajton nomiĝi ateistoj, ĉar ili en tiu aŭ alia kunteksto uzis la nocion “dio”. Nu, tiu vidpunkto rajtas je ekzisto – vere, nur la plej progresema alo de la francaj klerigistoj la unua tute malkaŝe kaj senrezerve proklamis la plenan rezignon de ajna formo de agnosko de la dia ekzisto, kaj tio estas ilia historia merito (ne sola, certe !). Sed eĉ el ili li ial elektas kaj – prave ! – laŭdas Holbaĥon (Holbach) kaj Helvecion (Helvétius), sed tute ne mencias Lametrion, kaj al Dideroto eĉ preskaŭ atribuas deismon – kvankam ĝuste li estis el ĉiuj amikoj-filozofoj la plej fajna, sprita kaj kapabla rimarki kontraŭdirojn en opinioj. Strange !
Eĉ pli strange estas, ke el la ateistoj de la 19-a jc. li rimarkas nur parton, kaj ne nepre la plej gravajn. Meritojn de Fojerbaĥo (Feuerbach) li trafe kaj detale priskribas, sed tute ne mencias ankaŭ gravajn verkojn de Bauer, Engelso kaj aliaj filozofoj de la junhegelana kaj marksisma skoloj, kiuj okupiĝis pri la esploroj de la religio, kaj multegon atingis en siaj laboroj. Samtempe li multege atentas Niĉeon, kies meritoj en progresigo de ateismo li, ŝajnas, tro supertaksas – publica ardo ne anstataŭas profundon de analizo. Kaj pri ateistoj de la lastaj jardekoj li preskaŭ ne parolas, kvazaŭ ili ne ekzistus. Eblas multon ankoraŭ diri tiurilate, sed, finfine, tio povas esti afero de gusto, kaj ni, do, pri tio ne diskutu.
Pli gravas la centra starpunkto de la ateologio far Onfrajo, kiun li reduktas al la tri principoj : 1) malkonstrui la tri monoteismojn, kies ĝenerala bazo estas la sama ; 2) malmunti la kristanismon kaj 3) malmunti la teokratiojn. Kaj pri tio li fervore okupiĝas en la libro.
La starigo de la principoj tuj montras la limigitecon de la koncepto de Onfrajo pri religio. Ja ĝi tute ne redukteblas al la monoteisma formo, ankaŭ nun : grandega parto de la homaro (almenaŭ en la Orienta kaj Suda Azio) se scias ion pri kristanismo, judismo kaj islamo, do nur teorie (kaj se praktike – do per reciprokaj masakroj), sed tio ne malpliigas tie religiemon kun ĉiuj samaj negativaj sekvoj, kiuj estas en Eŭropo kaj Ameriko. Aldone, krom la tradiciaj konfesioj ekzistas aliaj formoj de religia konscio... Do, malmunto de la monoteismoj kaj bazitaj sur ili teokratioj ne multon ŝanĝos en la mondo – ilin volonte anstataŭos teokratioj budhismaj kaj politeismaj – la vakuo ne restos ! Egaligo de la nocioj “religio” kaj “monoteismo” estas la unua grava metodologia eraro de la aŭtoro.
Due, malmunto de la monoteismoj (ĉiuj po aparte, kaj de kristanismo speciale) redukteblas por Onfrajo nur al demonstro de kontraŭdiroj en la “sanktaj skriboj” kaj bazitaj sur ili instruoj, kaj de abomenaĵoj, al kiuj venigis la praktikado de la instruoj tra jarmiloj. La tasko estas plenumita bone, talente kaj elokvente – sed en tio estas nenio nova. Ĉiuj ateistoj ekde Spinozo (kiun, cetere, la aŭtoro ne agnoskas ateisto) kaj la altege taksata de li Holbaĥo tion faris, kaj en tiaspeca literaturo aperadis eĉ elstaraj stile verkoj – ni rememoru nur Leon Taksilon (Taxil, vera nomo – Jogand-Pagès)... Utile, necese, sed nepre ne sufiĉe – al la veraj kredantoj tio apenaŭ povas efiki : ja la baza principo de la religio estas la maksimo “credo quia absurdum est”. Por vere malmunti religion (ĉu monoteisman, ĉu kiun ajn alian) necesas trovi ties gnoseologiajn, psikologiajn kaj sociologiajn radikojn, montri la historiajn kondiĉojn, en kiuj ĝi formiĝis kaj disvastiĝis, pro kiuj sociaj kialoj ĝi evoluis tiel aŭ ne aliel – nur tiam ni havos la firman bazon por serioze batali kontraŭ ĝi. Tio estas la dua, kaj eĉ pli grava metodologia eraro de la aŭtoro – eraro des pli stranga, ke li alte taksas iujn el la pensuloj, kiuj tiajn radikojn ja esploris, ekzemple Fojerbaĥo kaj Frojdo (Freud)...
Trie, parolante pri la kristanismo, li egaligas la nocion “kristanismo” kun la Roma katolikismo – kvazaŭ ne ekzistas minimume dudeko da antikvaj kaj ortodoksaj eklezioj, kaj granda kvanto da diversaj protestantaj konfesioj. Al ano de ĉiu el ili absolute tutegalas, kion diris iu papo en Vatikano, kaj eĉ pli – ĉiu nova kritiko de la katolikismo laboras ne por ke li rifuzu de la religio, sed eĉ male : konfirmos, ke lia formo de kristanismo estas la sole vera, kaj tiuj herezuloj-katolikoj estas esence pekuloj ! Do, ateismo de Onfrajo havas eksplike katolikan karakteron. Aldone mi diru, ke ankaŭ pri diferencoj inter diversaj fluoj en islamo li, ŝajne, same nenion scias.
Kvare, prave similigante teokratiojn kaj totalismojn (faŝismojn), li trovas la fontojn de ili en la tradiciaj monoteismoj. Li eĉ provas demonstri intimajn ligojn inter naziismo kaj Vatikano (en alia loko, tamen, montrante similajn ligojn inter nazioj kaj islamo). La simileco inter tiuj instruoj certe ekzistas – same kiel simileco inter teokratioj, naziismo kaj stalinismo (pri kiu Onfrajo tute silentas – verŝajne pro tio, ke stalinistoj proklamis sin “ateistoj”, kio ne malhelpis, interalie, al Stalino mem, post periodo de persekutoj, amikiĝi kun la rusortodoksa eklezio – kiun fakton ĝi nun preferas prisilenti), sed ĝi venas ne el deveno de faŝismo aŭ naziismo el kristanismo, sed el tute alia fonto : el tio, ke ĉiuj totalismaj ideologioj de la 20-a jarcento estis novaj religiaj formoj, kaj bazitaj sur ili reĝimoj estis nenio alia ol novaj (sed ne kristanaj !) teokratioj sendepende de iliaj rilatoj kun la tradiciaj religioj. Tio, ke la totalismaj ideologioj (kaj, laŭ mia opinio, ankaŭ la liberalismo) estas mem formoj de moderna religio, restis de la aŭtoro tute ne rimarkita. (NB : Lanti siatempe tute trafe atribuis religiajn trajtojn al naciismo !) Li batalas kontraŭ kristanismo, kvazaŭ ĝi restas, kiel antaŭe, la ĉefa malamiko, dum aperis ĝiaj posteuloj – almenaŭ ne malpli danĝeraj. Tiu eraro estas sekvo de la antaŭa – li ne serĉas kaj ne vidas la radikojn de religia konscio, kaj tial preteratentas religion tie, kie ĝin ne atendas. Krome, se li konus ne monoteismajn konfesiojn (budhismon, konfuceismon ks.), li tiun eraron, eble, ne farus.
Kvine, la aŭtoro opinias, ke la moderna moralo, kiun li opinias noca, devenas de la kristana moralo, kaj por venki ĝin, necesas venki la kristanismon. Naiva ideo, venanta el plena nekompreno de la fenomeno “moralo”. Ĝi tute ne devenas el la religio, sed estas nur reguloj, kiuj ordigas la interhomajn rilatojn en certaj historiaj cirkonstancoj. Tio, ke ili eniras la religion instruon, kaj tie dogmiĝas, ne atestas pri tio, ke religio estas ilia bazo. Ekzemple, tio, ke kristanismo permesas al viro havi nur unu edzinon, kaj islamo – ĝis kvar, respegulas ne diversajn gustojn de la fondintoj, sed demografiajn diferencojn inter Palestino de la 1-a jc. kaj Arabio de la 7-a jc. Li celas prilabori novan etikon – sed ĝi ne prilaboreblas, se ne fontas el realaj vivkondiĉoj ; ĝin ja eblas kodigi – sed nur, se ĝi jam aperis. Finfine, opiniante, ke religio (aŭ ateismo, ne gravas) primaras kaj la moralo sekundaras, kio egalas al la agnosko, ke la idea sfero (religio aŭ ateismo) difinas la materian sferon (sociajn rilatojn riveliĝantajn en moralaj normoj), metas Onfrajon en la marĉon ĝuste de tiu ideismo, kontraŭ kiu li tiom pasie luktas.
Sese, kaj laste. Ankoraŭ unu principa metodologia eraro de Onfrajo, kiel ateisto, estas subtakso de la scienco. Li skribas pri la aspirata formo de ateismo : “Postmoderna ateismo forigas referencon ne nur al teologio sed ankaŭ al la scienco por konstrui moralon. Ĉar por tio necesas nek Dio, nek scienco, nek komprenebla Ĉielo, nek kunmeto de matematikaj propozicioj, nek Tomaso la Akvinano, nek Auguste Comte aŭ Markso. Sed ja Filozofio, Racio, Utilo, Pragmatismo, Hedonismo individua kaj socia, kiom samtiom da invitoj evolui sur la kampo de pura imanenteco kaj zorgi pri la homoj, per ili, por ili, kaj ne per Dio kaj por Dio” (p. 60). Kun tiu neo de la scienco, kiu ĉiam estas la sola racia bazo por kontraŭstari obskurantismon, li perfidas ĝuste tiujn idealojn de la klerismo, restarigi kiujn li alvokas. Kia “Filozofio kaj Racio” sen la scienco ? Mia modesta minuskla racio ne permesas al mi kompreni...
Post ĉio, kion mi diris, oni, verŝajne, atendos, ke mi konkludos, ke la libro estas tute senvalora. Tamen mi komence citos vortojn, kiun diris al mi unu franca kamarado : “La libro min tre impresis. Mi ricevis katolikan edukon, kaj mem venis al ateismo. Kaj en la libro mi trovis tion, kion mi mem konkludis, sed klare esprimitan. Mi nur bedaŭras, ke ne mi ĝin verkis !” Do, se la libro povis iun tiom impresi, ĝi neniel estas senvalora – simple, ĝia nivelo estas tro populara. Ĝin eblas rekomendi ne al la homoj, kiuj jam multe legis pri la temo kaj atendas ion novan, kaj ne al la homoj, kiuj konas filozofion iom pli ol sur la lerneja nivelo, sed al tiuj, kiuj je dio ne kredas, sed ne povas formuli, kial. Ĝin devas legi tiuj, por kiuj tiu ĉi libro estos la unua serioza legaĵo pri ateismo. Al ili ĝi nepre utilos, speciale, se ili devenas el landoj kun fortaj katolikaj tradicioj. Do, se ni konsideros unuavice tian celgrupon, la Eldona Fako Kooperativa faris ne vanan laboron, tradukante kaj pretigante la libron por la eldono.
Nikolao Gudskov
Via opinio pri Traktaĵo pri ateologio