Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Nomoj kaj sortoj
Titolo Nomoj kaj sortoj
 
Aŭtoro Júlia Sigmond 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 6.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroCluj-Napoca, 2011 
EldonintoExit 
Klarigoj12 rakontoj inspiritaj de 12 homoj kaj ilia sorto.
ISBN/ISSN9786069246030 
Formato 110 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Universalaj rakontoj de Anna Löwenstein
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Valentin Melnikov

Recenzo

Fonto: Rusia Esperanto-Gazeto, 2011, n-ro 3 (64), p. 48-49
Aldonita de Valentin Melnikov (2011-06-28)

La nomo de Júlia Sigmond estas jam konata en la Esperanto-literaturo, ŝi kelkfoje laŭreatiĝis en Belartaj Konkursoj de UEA, ŝia unua novelaro aperis en 2001. Tial mi volonte prenis por recenzo ŝian novan libron, supozante verkon literature valoran aŭ almenaŭ plaĉe legeblan. Sed ve!

La nova libro, “Nomoj kaj sortoj”, estas, laŭ priskribo en katalogo, “12 rakontoj inspiritaj de 12 homoj kaj ilia sorto”. Do la rakontoj supozeble devus esti realecaj, kvankam dum legado poiomete kreskas duboj...

Ĉiu rakonto priskribas sorton de unu homo, nepre kun multaj malfeliĉoj en la vivo. Foje la fino estas relative bona, pli ofte ne. Aperas knabino, junaĝe perfortita de duonpatro (Adela); facilanima aktorino, spertinta multajn am-aventurojn, kaj eĉ pli multajn suferojn (Linka); knabino forlasita tuj post la naskiĝo kaj post 20 jaroj retrovinta sian patrinon (Florika), ktp. Jen ankaŭ figuroj pli simplaj, sed ne malpli malfeliĉaj – psike malsana oldulo (Elmero), drinkema senhejmulo (Jozefo), subite mirakle resaniĝinta kancer-malsanulo (Kazimiro)... Senteblas, ke la aŭtorino ne bone konas virajn karakterojn (aŭ eble ne ŝatas virojn?), do la priskriboj de virinoj estas multe pli detal- kaj nuancoriĉaj.

Legi unu-du rakontojn eblas trankvile. Poste poiomete kreskas miro kaj agaco – ja ne povas en la reala vivo okazi tiom da malfeliĉoj al unu homo samtempe, tiom da strangaj koincidoj. Plurloke rolas denaske malsanaj infanoj – pli ofte ol ili troveblas en realo. Ĉu “renoma dirigento”, invitita el eksterlando, povas esti tute nekapabla gvidi orkestron (Georgo)? La rakonto “Marioara” komenciĝas per ŝablona legendo pri malnova kastelo, kie iam loĝis feliĉaj geamantoj, kaj same ŝablonaj vortoj pri mirakla kuracfonto. Sekvas “kortuŝa” (pli ĝuste – programite larmiga) historio pri virino (certe, malsana), ne scianta legi-skribi (en Eŭropo, dua duono de la 20-a jc – ĉu kredeble?) kaj eĉ uzi lifton, al kiu la aŭtorino bonkore helpas. Jen alia, sufiĉe banala historio pri tio, kiel la aŭtorino venis al Esperanto; plejparton de la rakonto konsistigas plenaj tekstoj de kelkaj senditaj kaj ricevitaj leteroj. Junulo (Peeter), suferanta pro multaj malsanoj kaj aliaj plagoj, same korŝire kaj plorige, sed tute malversimile, rakontas pri sia vivo. Ĉio estas miksita kun plumpa edifa filozofiumado; plian negativan impreson aldonas klarigoj, kvazaŭ prenitaj el elementa lernolibro, pri la vorto “scenlaboristo” (ĉu tio imageblas en letero al amiko?). Ĉion kronas trosentimentala simbola letero post multaj jaroj – al la delonge mortinta amiko. Komparo de kelkaj menciitaj datoj kaj eventoj klare indikas, ke la tuto estas plene elpensita, kaj la aŭtorino eĉ ne tre zorgis pri versimileco – do probable ankaŭ aliaj “sortoj” estas fikciaj...

Ie-tie aperas nekorektaj vortoj: “cinismo” (=cinikismo), “bazeno” (=baseno), “volumo” (laŭsence devas esti “laŭteco”) k.a.; ofte lamas gramatiko: “ŝin kreskis ŝia onklino”, “li ne nomis ilin laŭ ŝiaj veraj nomoj” (temas pri du virinoj), “li daŭris la hakadon”, “Florika ... sukcese ekzamenis” (devas esti: ekzameniĝis), “la filon ŝi neniam amis, eble ĉar li tro similis al sia edzo” ktp.

Do – la libron eble ŝatus legi (nur unufoje) tiuj, kiuj kutimas larmeti pri fremdaj malfeliĉoj en senfinaj TV-filmserioj (ankaŭ tie ja ĉiuj “sortoj” estas elpensitaj). Literaturan valoron ĝi fakte ne havas, kaj evoluintan leganton ne kontentigos.

 

Opinioj pri Nomoj kaj sortoj

Ricardo Albert (2012-03-28):
Ideala por ordinaruloj, kiuj timas aŭ fuĝas grandan literaturon de fakuloj, tamen ĝuas mallongajn kaj mezlongajn tekstojn por vastigi sian homan horizonton.


Via opinio pri Nomoj kaj sortoj