Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Revado
Titolo Revado
 
Aŭtoro Rêverie 
KategorioKD-oj
Prezo 14.10 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaro 2011 
EldonintoDownBridge Publishing 
KlarigojPo 10 kantoj etno-progresivaj en Esperanto kaj la itala. Entute 2 horoj!
Karakterizoj Du diskoj. Unu en Esperanto, unu en la itala. 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Jessica Attene (esperantigis el la itala Ranieri Clerici)

Recenzo de Revado legebla en Arlequins (itala grava retrevuo neesperantista pri progresiv-a muziko)

Fonto: Arlequins (itala neesperantista retrevuo pri progresiv-a muziko)
Reta ligilo al la originalo: http://www.arlequins.it/pagine/articoli/alfa/corpo.asp?ch=4784
Aldonita de Andrea Fontana (2011-12-01)

Nova albumo de la grupo de Valerio Vado, novaj ideoj, novaj inspir-fontoj. Ĉiu nova verko de Rêverie ŝajnas naskiĝi responde al precizaj esplor-stimuloj aŭ el neceso esprimi siajn pasiojn, kiuj nutriĝas el diversaj kulturaj teritorioj inkludantaj literaturon, folkloron, muzikojn etnan kaj antikvan. Ĝuste el esplor-neceso naskiĝas tiu ĉi albumo; duobla por plene montri la rezulton de tiom pasia engaĝiĝo. Rimarkinde aspektas la streĉiĝo: la verko konsistas el 10 kanzonoj kun tekstoj Esperantaj en la unua KD kaj itallingvaj en la dua. Alivorte, temas pri du versioj de la samaj kanzonoj, diferencaj nur pri la versar-lingvo, ambaŭokaze kantitaj de Fanny Fortunati. Ligiloj al la antaŭa albumo “Shakespeare, la donna e il sogno” estas du alternativaj versioj de “Kiam alvenos la fino” (itale: “Quando verrà la fine”) kaj “Plurestantaj memoroj” (itale: “Via dei ricordi”), eroj origine fermantaj tiun albumon, tie ĉi reviziitaj kaj novbrilecaj. Preskaŭ ĉiujn tekstojn verkis Andrea Fontana, milana esperantisto kiu helpis la muzikbandon ekfamiliariĝi kun la muzikeco kaj la ritmiko de tiu ĉi lingvo. La italajn versiojn oni realigis poste, ankaŭ por havigi kompar-okazon kun nia itala lingvo, kio – krom konsistigi bonegan artan atingon – certe atentindas por interesiĝontoj pri Esperanto.
Esperanto, simbolo de konverĝo de malsamaj kulturoj al kuna brakumo, simbolas ankaŭ la muzikon de Rêverie, kiu referencas fontojn etne kaj tempe diversajn, kunigitajn en koheran aron, en kiu pluraj mondoj speguliĝas, sen apero de difinita kaj rekonebla portreto de unu el ili aparte. La muziko estas plejparte akustika, sed kompleksa kaj riĉa el spicoj, ritmoj kaj koloroj. Per la brila “La tradezerta komercisto” (itale: “Il mercante del deserto”) la albumon komencas la sonoj mediaj de vojaĝanta karavano, komprenigante al ni, ke la muziko nin portos malproksimen. Fakte, la eroj el araba muziko, la oftaj arpeĝoj, la rustika sono de la fluto kaj la perkutado, ondumanta kiel la flankoj de malrapida dromedaro antaŭeniranta tra-dun-are, sukcesas pentri en la mensoj de la aŭskultantoj bildojn de nekonataj sunaj landoj. Laŭ mi, la stranga ritmo de la Esperantaj versoj tre efike kongruas kun tiuj ĉi sugestiaj etosoj, kaj mi agnosku, ke ĝuste la esperantlingvan KD mi pli ofte emis aŭskulti. La inspiro de la muzikpecoj estas ĉiukaze varia, eĉ se ĝenerale la akustika arkitekturo ĉiam impresas malpeze kaj delikate. Menciindas, ke oni neniam uzas drumon, al kiu oni preferas diversajn tradiciajn perkutilojn, fakte perfekte kongruajn kun la spirito de la verko. Kiel elektran gluilon oni kelkfoje utiligas la klavarojn de Valerio Vado kaj la gitarojn de Daniele Defranchis kaj de Valerio mem, kiuj estigas delikatan reton simfoni-gustan, kiu milde ĉirkaŭvolvas la sonojn senenpreme. Tion ekzemplas “Arkana belulino” (koresponda al “La belle dame sans merci” en la alia KD), rafinita, kun delikataj simfoniaj kaj ĵazaj eĥoj, modern-fasona sed kun akustikaj eroj elvokantaj nedifinitajn etnajn memoraĵojn aŭ antikvajn sugestiojn. Kiuj pleje impresas, tiuj estas la plej plektitaj muzikpecoj, kia “Plurmiljaraj knaboj” (itallingve: “Ragazzi millenari”), kies ŝaŭmeca malfermo sensacigas proksima-oriente, surbaze de varmaj perkutoj kaj suplaj plektoj de fluto kaj klarneto, enkondukantaj romantikan pecon renesanc-aroman. Same, “Danco de l' maro” (itale: “Danza del mare”) enhavas tre sugestiajn melodiojn kaj instrumentajn plektojn kompleksajn kaj ĉarmajn, samtempe riĉajn el sento, amasigante en koheran aron diversajn rilatojn, kiuj kelkfoje parfumas el mediteraneo, kelkfoje transdonas la varmon de la dezerto-sablo.
Ĝenerale, la albumo estas verkita mature kaj vivece, proponas belajn muzik-temojn kaj klerajn rilatojn, taŭgajn por tikli la fantazion de la aŭskultantoj. Mi perceptis iomete pli klopodiga la aŭskultadon de la itallingva KD, eble ĉar troa pritaksado de la lirikaĵo-signifo perdigas al la muziko iom de tiu impreso de svelto kaj de freŝo, kaj ankaŭ de ravo kaj de mistero, kiun, male, Esperanto sukcesas veki. Uzo de la itala, tamen, donacas sugestiojn kaj lumojn malsamajn al kanzonoj kies muzika enhavo ĉiel ajn identas. Sed eble temas pri personaj preferoj kaj, tial ke haveblas due versioj de la sama KD, ĉiam eblas elekti kion oni preferas. Tiu ĉi ne estas klasika disko el simfonia progresiv-a muziko, kiel vi intuiciis jam dekomence, sed la rilatoj kun nia genro klaras kaj kunekzistado de tiomaj influoj kaj ideoj igas tiun ĉi muzikon tre riĉa. Se vi amas la muzikon antikvan, la muzikon popolan kaj, ĉefe, se vi amas perfantazie vojaĝadi, tiu ĉi matura albumo, bone ludita kaj bone strukturita povus esti bonega vojaĝbileto por malkovri novajn muziko-mondojn.

 

Via opinio pri Revado