Titolo | Nu, kaj do? Rakontoj, raportoj, recenzoj, revoj | |
Aŭtoro |
Sen Rodin |
Kategorio | Miksita literaturo |
Prezo | 9.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Kluĵo, 2010 |
Eldoninto | Exit |
Klarigoj | Originalaj tekstoj plejparte jam publikigitaj en periodaĵoj. |
Kontribuantoj | Ilustraĵoj de Serena Franceschi |
ISBN/ISSN | 9786069246016 |
Formato | 159 paĝoj, 21 cm |
Karakterizoj | Ilus |
Recenzoj | Nu, kaj do? de Valentin Melnikov Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Ĵak Le Puil
Bildoj pri nia mondo
Fonto: Revuo Esperanto, februaro 2012
Aldonita de Stano Marček (2012-02-29)
Nu, kaj do? Sen Rodin. Ilustraĵoj de Serena Franceschi. Kluĵo: Exit, 2010. 159p. 21cm. ISBN 9786069246016. Prezo: € 9,90
Jen la dua libro de Sen Rodin, plumnomo de Filippo Franceschi; kiu legis lian unuan Bildoj pri norda lando ne hezitos tuj aĉeti ankaŭ Nu, kaj do?!
En 26 rakontoj la aŭtoro kondukos vin tra nia ofte absurda mondo ĝis sia Biologia testamento! Kaj kredu min, la ridetema vizaĝo de Sen Rodin ne malhelpas lin, eĉ en fantastaj rakontoj, draŝi nian mondon!
La unua kaj plej longa, 23-paĝa Perdita ŝanco, fantasta novelo, prezentas al ni homon, kiun vi eble rekonos: la Sultanon. “Li iĝis la plej riĉa en la lando, ĉio aĉetebla iĝis lia: homoj, fabelaj vilaoj, jaktoj jetoj jupoj, artverkoj, televidretoj, eldonejoj, entreprenoj, ĉiam juneca aspekto...” Do nia heroo havas ŝancon forlasi tiun aĉan mondon; sed jam la titolo de la novelo donas al vi respondon!
En Sankta Maria, ni konatiĝas kun la rumana leĝo pri geedziĝo. Ĉiuj dokumentoj de la onta edzo havas la mencion Filippo Franceschi, krom unu kie troviĝas Filippo Maria Franceschi. Kiel komprenigi al rumana oficistino, ke en Italio multaj religiaj familioj havigas al la gefiloj la duan nomon “Maria”, tamen konsideratan sena je ia ajn leĝa valoro? Nenia ebleco! “Roboto, Cementa muro. Kontraŭ ĝi eĉ tanko haltus. Leĝo estas leĝo. Ordono estas ordono. Ĉiuj scias. Eĉ Eichman (tiel!). Eĉ la piloto preminta la butonon super Hiroŝima.”
En Moderna poŝto, la aŭtoro provas sendi manuskripton de libro kaj demandas poŝtoficistinon, ĉu ekzistas sistemo por esti “prudente certa” ke la paketo atingos sian celon. “Absoluta certeco ne ekzistas, filozofie argumentis la sinjorino: ĉiam povas okazi tertremo, aŭ kataklismo, aŭ povas fali giganta asteroido – kiel ekzemple tiu, kiu metis finon al la mondregado de la dinosaŭroj – aŭ povas ekblovi ciklono, kiel Katrina, aŭ alveni cunama ondego, kiel hieraŭ en Pollando...”
En Honesteroj en poŝtejo, la aŭtoro provas sendi librojn je malalta prezo, sed la unua poŝtoficistino volas aŭdi nur pri “Prioritata poŝto”. Post pluraj provoj li tamen sukcesos sendi la librojn je speciala prezo. Kaj mi asertas al vi ke tio okazis plurfoje ankaŭ al mi. Antaŭ kelkaj semajnoj, resendante vestaĵon, kiun mi mendis perkoresponde, mi laŭdire devis pagi frenezan prezon. Mi ne akceptis, kaj diris: “Do, simple sendu ĝin kiel leteron” kaj mi pagis multe malpli!
La Silanverinoj, feaj ulinoj, estas kortuŝa omaĝo al Madeleine de Zilah.
Raraj estas tiaj verkoj kaj Kaj kiu pravas estas recenzo(j) de la libro de E. de Zilah: “Multaj rimarkis, ke en ĉiu ajn nacia literaturo ĝi rangus je plej alta nivelo.” Konsentite!
Kaj en recenzo de Fraŭlino Maitreyi de Mircea Eliade en traduko far Ionel Oneţ, post laŭdo de la traduko, Sen Rodin, kiel Moirand en sia traduko La Grafo de Monte-Kristo, pledas por la uzo de “ci” kaj, ĉar Ionel Oneţ tute ne uzas ĝin, li skribas: “Evidente la tre valora tradukisto malsame opinias, tiel malriĉigante sian tradukon per la neglekto de gravaj nuancoj.” Mi persone ne rimarkis tiun malriĉigon kaj konsilas al Sen Rodin legi nian (kun Armela LeQuint) tradukon de La maljunulino kiu paŝis en la maro kaj vidi, kiel ni evitis uzi “ci” en pli ol duono de la libro...
Via opinio pri Nu, kaj do?