Titolo | Legendoj pri SEJM | |
Aŭtoro |
Mikaelo Bronŝtejn |
Kategorio | Prozo originala, Movado, rakontoj |
Prezo | 15.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Moskvo, 2006 (3a eld) |
Eldoninto | Impeto |
Klarigoj | Ofte absurdaj, sed veraj okazaĵoj el la historio de junulara E-movado en Sovetio. |
ISBN/ISSN | 5716101526 |
Formato | 231 paĝoj, 20 cm |
Karakterizoj | Ilus |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Atenton, "Legendoj pri SEJM" ne estas havebla!
Recenzo de Andreas Künzli
SEJM: Legendoj pri legendo
Fonto: Revuo Esperanto, januaro 2012
Aldonita de Stano Marček (2012-02-29)
Legendoj pri SEJM. Mikaelo Bronŝtejn. Moskvo: Impeto, 2006 (3-a eld). 231p. 20cm. Ilus. ISBN 5716101526. Prezo: € 15,00
La libro ne estas sistema historio pri SEJM, Sovetia Esperantista Junulara Movado, ekzistinta en Sovetunio inter 1966 kaj 1979, sed konsistas el sinsekvo de ĉapitroj pri unuopaj gravaj temoj kiel la genezo de SEJM, diskuto pri statutoj kaj oficialigo, neforgeseblaj Esperanto-renkontiĝoj kaj -tendaroj en Sovetio kaj brigadoj en eksterlando, konflikto inter generacioj, agadoj en lokaj kluboj, vizito de Lapenna en Moskvo, poezia produktado en Esperanto.
La unua eldono de la libro aperis en 1992, la dua en 1998, kaj ĉi tie temas pri la tria korektita kaj kompletigita el la jaro 2006. Eldonita ĝi estis de REU kaj Impeto en Moskvo. SEJM – tio estis kolektumo de junaj sovetiaj esperantistoj, inter kiuj troviĝis komsomolanoj, sindikatistoj kaj membroj de KPSU, do aktivaj sociaj agantoj kaj seriozaj profesikarieruloj. Ili celis efike apliki kaj progresigi Esperanton en la stagna politika kaj socia vivo sub Breĵnevo, do en novstalinisma etoso de multaj malpermesoj kaj persekutoj. Al la grupo de reprezentaj nomoj de SEJM, ankaǔ internacie konataj, kiuj formis la ĉefan motoron de tiu organizaĵo, esence apartenis Anatolo Gonĉarov (Siberio), Vladimir Samodaj (Moskvo), Boris Kolker (Baŝkirio), Dmitrij Cibulevskij kaj Miĥail Lineckij (Ukrainio), Ivan Lisiĉnyj (Kazaĥio), Jefim Zajdman (Krimeo), Vytautas Šilas (Litovio), Aristids Mediņš (Latvio), August Kilk (Estonio), Eǔgeno Perevertajlo (Uzbekio), Viktor Aroloviĉ (Moskvo), Vladimir Bespalov (Soĉi), Valerija Cvetkova (Leningrado), Dina Lukjanec (Siberio) kaj nature Mikaelo Bronŝtejn mem, kiu tiam vivis en Ĥmelnickij (Ukrainio), poste en Vorkuta (Komi).
SEJM, kies starigo laǔdire estis sugestita de Humphrey Tonkin, neniam fariĝis amasmovado, sed la membraro en ĝiaj kluboj tamen kreskis de 150 personoj en 1965 al 1200 en 1975 (laǔ Cibulevskij, SEJM, historia skizo, 1994, p. 17). Bronŝtejn, la aǔtoro, kiu ne plu ĉion klare memoras, nomas siajn memuarojn “legendoj”. Ĉar ili permesas iom fantazii. SEJM intencis aliĝi al TEJO kaj lanĉi vastan agadon organizan, korespondan, studentan, redaktan, kontaktan, tradukan, kulturan, eĉ aǔtostopan kaj historiografian. Kaj: Grava celo de la sovetia esperantistaro estis akiri gvidan rolon en la tutmonda Esperanto-movado, kiel Vladimir Samodaj fanfaronis en Juna Esperantisto 1/1966. Do, temis pri altaj ambicioj, pri kiuj la izolitaj sovetianoj revis kaj en Okcidento preskaǔ neniu (kon)sciis. Sed en la lukto por oficiala agnosko li avertis ankaǔ: “Se ni ne montros utilon de nia agado, oni neniam agnoskos nin oficiale kaj ĉiam konsideros nin bagateluloj. Por venki ni devas esti organizitaj.” Paradoksa estis la situacio, ĉar SEJM fariĝis organizaĵo, kiu oficiale ne ekzistis, aǔ ne rajtis ekzisti: “Kontraǔdira estis SEJM, ĝis absurdo”, skribas Bronŝtejn, ĉar “nia, esence disidenta movado, subfosanta monopolon de la ŝtato por eksterlandaj kontaktoj, regule raportadis al la oficialaj instancoj pri niaj sociutilaj agoj” (p. 6). Kvankam SEJM ne malkonformis al la proklamata celaro de la ŝtata propagando kiel porpaca batalo, plifortigo de internacia amikeco, eĉ disvastigo de kontraǔfaŝismaj kaj komunismaj ideoj, ĝi ŝajne ne ricevis la ŝancon esti oficiale registrita. Simple tiel fondi kaj funkciigi organizaĵon sur tutsovetia nivelo estis miloble pli malfacile ol ricevi la permeson por iu loka klubo, kies beno dependis de la kapricoj de lokaj oficialuloj kaj de ties ambivalenta sinteno al Esperanto, kiel Bronŝtejn klarigas en la sepa ĉapitro de siaj legendoj. Aliflanke, ekzemple la filatelistoj ja ricevis sian tutlandan asocion, ĉar evidente ili kapablis pruvi la neceson de sia organizaĵo. Sed ĉu Esperanto estas komparebla kun filatelo, kaj kiel oni povas pruvi al la ŝtato la neceson de sia organizaĵo?
Kiel ajn, la historio de SEJM montras, ke eblis ekzisti ankaǔ sen formala agnosko. Nature, la ‘filistra’ burokrataro ĉiam scipovis malhelpi kaj ĉikani kiam eblis, kaj tion la esperantistoj devis elteni. Ŝajnas, ke inter sovetiaj oficialuloj regis iom alia logiko, kiel montras jena atentinda letero el Komsomolo de aǔgusto 1966 al k-do Gonĉarov: “Ni dankas vin pro la letero kaj proponoj pri la propagando de Esperanto. Ni pensas, ke ne estas neceso fondi la junularajn Esperanto-organizaĵojn, kiel ni ne fondas organizaĵojn por la gejunuloj, studantaj aliajn lingvojn de la mondo. La laboro devas esti farata en la kadroj de rondetoj kaj kluboj de Esperanto, kiuj rajtas kalkuli je praktika helpo de la lokaj komsomolaj organizaĵoj kaj siavice helpi al Komsomolo en la internaciisma edukado de la junularo.” El tiu ĉi rimarkinda letero oni povas konkludi, ke la sovetia reĝimo tute ne estis interesata de la propagando de Esperanto, sed inverse, ĝi estis interesata, ke esperantistoj disvastigu la ideojn de la sovetia politiko. Ĉu do temis pri baza miskompreno, ambaǔflanke, aǔ pri intenca, konscia ludo? Bronŝtejn opinias, ke similaj respondoj el la ŝtata aparato servis por averti la esperantistojn, ke ili prefere ne plendu, ĉar ili ja havas ĉion: vortarojn, lernolibrojn, klubejojn… Bronŝtejn riproĉas al la aǔtoritatuloj hipokritecon, verŝajne prave.
En 1979, kiam SEJM, sen rajto ekzisti kaj de la komenco suspektata de la olda generacio kaj de la oficialuloj, elĉerpiĝis, profesoro Isaev fariĝis la ĉefo de la ŝtate kontrolata ASE, asocio kiun Bronŝtejn nomas hontinda (p. 218). En sia tekstaro Bronŝtejn publikigas leteron de Isaev de la 9-a de oktobro 1979, kiu klare pruvas lian kontraǔstaron precipe kontraǔ SEJM-tendaroj, kiuj laǔ lia rigora opinio “pasis en ne sufiĉe alta politika kaj organiza nivelo.” Sekve: “Tian praktikon ne eblas aprobi plu.” Punkto.
Ankaǔ la dua parto de la libro de Bronŝtejn estas leginda, ĉar tie la ofte bizaraj legendoj subite transformiĝas en specife sovetian humuron. Por studi tiun ‘humuron’, kiu aspektas preskaǔ jam kiel sarkasmo aǔ eĉ ciniko, necesas kaj bonvenas la malkaŝaj memoroj de sovetiaj esperantistoj kiel Bronŝtejn, Samodaj, Cibulevskij, Ĥarkovskij kaj Stepanov, kiuj jam signife kontribuis per propraj verkoj. Tiel indus, necesus kaj eblus reskribi la apenaǔ kredeblan historion de la sovetia esperantismo post la morto de Stalino.
Opinioj pri Legendoj pri SEJM
Boris Kolker (2004-04-16):
Informoriĉa kaj gaja kolekto de rakontoj, legendoj kaj anekdotoj pri la brila junulara Esperanto-movado en Sovet-Unio en la 70-80-aj jaroj. Ĉiu legos ĝin kun plezuro.
Via opinio pri Legendoj pri SEJM