Recenzo de István Ertl
Ne nur unu haro de naŭ bovoj. Sekcioj VII-X (p. 585-876)
Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-02-29)
Ĉu ekzistas libro esperantlingva pli dika ol tiu ĉi? Kaj volumo kies titolon enestas pli da kaŝitaj sencoj? (Vidu la apudan skatolon kun mia frivola post-omaĝeto.) La kvanto certe honoras la omaĝaton, ĉu ankaŭ la kvalito? Mi esploru tion trafoliumante la sekciojn VII-X; la trian parton de la volumo, kiu restas al mi post la laboro de miaj kunrecenzantoj Shlafer kaj Gobbo.
Fortika kaj kvalita
Ni komencu per la materia flanko: malgraŭ la detabla falo kaj mia dorsosaka kunporto de la libro, la fortika bindo bonege eltenas. La okulojn plezurigas bele dezajnita paĝaro, kun agrablaj tekstokorpo kaj marĝeno. Da preseraroj troviĝas statistike neglektebla aro. Tamen, iom amuze: „esperperantistoj" (p. 868, l. -9); ni notu kelklokan malaperon de spacoj intervortaj (ekz. „provincoViktorio", p. 868, al. 4., lasta l.) kaj postkomaj (ekz. „patrino,dommastrino", p. 868, al. 3., l. 1). Ĝenerale, la lingva kvalito estis atentata: mi notis nur iun misuzon de komenciĝi anst. komenci (kontraŭ unu internacia respondkupono mi diros sur kiu paĝo).
Natura lingvomedio
Ĉapitron post ĉapitro, mia paŝtiĝo komenciĝas sur la promesaj herbejoj de „Apliko kaj disvastigo", temo kiu ŝajnas ampleksi duonon de la strategiaj prioritatoj de UEA. Nu, temas pri kontribuoj kies temo rilatas, por diri per sinonimo, al „faka agado", ekde instruado ĝis informadiko. La instru-sperta Radojica Petrović panoramas, de Lingva Prismo tra lernu.net ĝis Lingvolanĉilo, edukprojektojn pri kaj por diverseco en kiuj Esperanto rolas, atentigante ke ĉiam necesas konsideri ankaŭ la internan diversecon de Esperantujo. La ĉefmotoro de edukado.net (82 748 vizitoj en la jaro 2008!), Katalin Kováts, prezentas la celojn, historion, kunlaborantojn kaj atingojn de tiu porinstruista retejo, malkaŝante eĉ sekretojn de la sukceso: temas pri informrimedaro kiu „en tiom kompleksa formo" eĉ „en nacilingvaj eduksistemoj ne disponeblas". Stefan MacGill elmontras ke la flekseblo de nia lingvo ebligas ke didaktikistoj fiksu lernoŝtupojn kun granda vari-libero, malpli ortodokse ol ĉe etnaj lingvoj; sed avertas ke ni devas aparte atenti specifajn malfacilojn kiel transitiveco kaj -ig/-iĝ. Imre Ferenczy kaj István Gulyás kompendias la centjaran historion de la esperantista agado medicina resp. fervojista, kun forta emfazo, ĉe la dua, pri la agadoj terminologia kaj fakaplika. La institucian flankon de faka aplikado prilumas Petro Chrdle kaj Amri Wandel, kronikante respektive la ekzemplodonan historion de la scienca-teknika aranĝo SAEST/KAEST (ekde 1978) kaj de la Internacia Kongresa Universitato. Barbara Pietrzak ilustras kiusence radio-elsendoj signifas „naturan lingvomedion" por Esperanto, ekde la kvalit-salta ekfunkcio de Pola Radio en 1959 ĝis la nuna epoko de interretaj podkastoj; per analizo de korespondaĵoj ŝi montras la varian rolon kiun ludas la polaj elsendoj por diverslandaj esperantistoj. Inform-fakulo Thomas Bormann statistikas pri la preskaŭa neĉeesto de Esperanto kiel temo en raportoj de novaĵagentejoj kaj konkludas ke pli celtrafas koncentri niajn fortojn al informado loknivela. Reinhard Fössmeier ilustras problemojn de komputila internaciigo – eĉ piktogramo de rubujo ne ĉie samas, pro kulturaj malsamoj. Mauro La Torre, forpasinta kelkajn semajnojn post la apero de ĉi tiu libro, pristudas la rekoneblecon de frazeologiaĵoj per komputila analizo. Victor Sadler priskribas unu aspekton de la angla-Esperanta traduksistemo TRUKILO, „rezulto de ĉ. 8500 horoj da laboro", kaj heredanto de spertoj el la fama projekto Distribuita Lingvo-Tradukado. Toon Witkam pripensas la sekvojn de novaj teknologioj, el kiuj povas rezulti, paradokse, eĉ „prospera mondo, en kiu la plejmulto estas analfabetoj".
Pli ol unu haro de naŭ bovoj
Ĉekape de la sekcio Literaturo, Probal Dasgupta donas malpli da motivoj ol kutime por plendi pri densa stilo: ni lernas de li kiel Esperanto rilatu al la „postnacia literatura entrepreno", forkreskante de vitrina elmontrado de apudmetitaj naciaj kultureroj, enkreskante postnacian scenejon kie ĝi plene plenumu sian funkcion kiel „kvintesence traduka lingvo". Trevor Steele elmetas siajn personajn motivojn verkadi, samtempe fascinate de historioj kaj de vortoj. Paul Gubbins prezentas „sub la spoto" la historion de originala teatrado en Esperanto, specife atentante la strangaĵon ke E-dramoj malmulte ligiĝas al la „verda" fono socia kaj kultura el kiu ili elkreskas. Esperantan Ŝekspiron oni atendu, laŭ li, nur post paso de mil jaroj... Georgi Mihalkov analizas la novelaron La granda aventuro de Szilágyi – cetere, trafante la koincidon ke fine de 2009 aperis grand-merkata hispana traduko de la tiulibra La liberiĝo de la juĝisto. Baldur Ragnarsson pruvas, per riĉa ilustra materialo, la altan kvaliton de la Ŝekspir-tradukoj de Tonkin, kiuj baziĝas sur la principo „fidele redoni la spiriton... en kazoj de dubo, trakti kun la veraj poetoj". Anna Löwenstein klarigas kial Tonkin interesiĝis pri Tolkien, t.e. kiajn literaturajn valorojn portas la ofte subtaksata La mastro de l’ ringoj. Roman Dobrzyński ĉiĉeronas nin tra la enhavo, historio kaj fono de la kvintesenca pola verko Sinjoro Tadeo, tra la vivo de la aŭtoro Adam Mickiewicz, sed detale traktas ankaŭ la legendan esperantigon de Grabowski kaj la spektindan filmigon de Andrzej Wajda. La dojeno de ĉina esperantismo, Laŭlum, kompendias la ĉinan klasikan beletron en Esperanto: la vastecon de lia temkampo montras ke la E-tradukoj de klasikaj ĉinaj verkoj ampleksas jam 7000 paĝojn, sed ke tio egalas, laŭ ĉina diro, al „nur unu haro de naŭ bovoj". Duncan Charters alojas siajn engaĝojn beletran kaj pedagogian, analizante la motivojn legi literaturon ĝenerale kaj en Esperanto specife.
Sekcio pri defioj
Kun nur ses kontribuoj, la sekcio pri Strategio unuavide ŝajnas magra, sed tion la kvalito de la eroj riĉe kompensas. Nur 30 jarojn aĝa, Peter Baláž parolas jam el vasta propra sperto, resumante tre mature la kondiĉojn sub kiuj nia movado sukcesos adaptiĝi al la postuloj de la 21-a jarcento: la kapvortoj por tio estas moderniĝo, profesiiĝo, malfermiteco, ĉiuflankeco, bunteco kaj kunlaboro. Se tiuj pozitivaĵoj sonus malplene, legindas kiuj konkretaj spertoj subtenas ilin, ekde la DVD-o Esperanto elektronike ĝis la filmo Esperanto estas... Miroslav Malovec alfrontas unu specifan aspekton de tiu adapta moderniĝo, la demandon pri virtualaj bibliotekoj: temo aparte grava por disa komunumo kiel la nia, por kiu ofte fizike malfacilas aliri siajn kulturaĵojn. Jukka Pietiläinen spuras la historion de eterne aktuala demando, la prilingva ideologio de nia movado: kiel ni idee vojis ekde eventuale unulingva homaro, penso trovebla ĉe Zamenhof, tra „la" lingva problemo de Lapenna, ĝis la agnosko, kun la generacio de Tyresö (1969), de pluroblaj lingvaj problemoj kaj multlingveco kiel valoro. Pietiläinen pruvas kaj ilustras la idearan evoluon per ĉerpo el multaj trafoliumitaj revuartikoloj, kongresrezolucioj k.s. Aparta merito lia estas larĝe pentri la eksteresperantujan fonon kaj priskribi la rolon de niaj eksteraj rilatoj, kulminintaj en alianciĝo kun la Unesko-subtenita „nova monda lingva ordo". Post Unesko, venas UN: Edmond Brent lupeas la rilatojn inter UEA kaj Unuiĝintaj Nacioj, montrante ankaŭ problemojn malantaŭ ŝajne harmonia valorkomuneco. Grégoire Maertens prilumas kial kaj kiel prosperis en la lastaj tridek jaroj agadflanko malpli atentata ol la strikte movadaj peripetioj: la financa stabileco de UEA. Li opinias ke la ekspansio de UEA en la 80-aj jaroj, kun centroj ankaŭ en Antverpeno, Budapeŝto kaj Novjorko, estis sekvenda vojo. So Gilsu detalas la evoluojn de nia movado en Azio inter 1989 kaj 1995, kiam li estis UEA-estrarano pri tiu fako.
Kaj la deserto
Fine, pri la lasta sekcio mi konfesu ke mi legis ĝin antaŭ la aliaj, kiel infano voranta la deserton antaŭ la ĉefplado: „Anekdotoj kaj rememoroj". Mi rezignu pri vicigo de ĉiuj 23 nomoj, kies kontribuoj tre varias laŭ kvanto kaj karaktero. Kelkaj mallonge sed suke anekdotas pri eventoj kiel aŭtobusa paneo survoje al Bona Espero (Eliza Kehlet) aŭ regula sendado de kato-fota libro (Marjorie Boulton) aŭ citas, plej persone, sian taglibron pri la konatiĝo kun Tonkin (Wera Blanke). Aliaj kontribuoj alportas movadhistoriajn novaĵojn (novajn almenaŭ por mi), kiel detalojn pri trans-ferkurtena, sovetia vizito de Tonkin en 1975 (Mikaelo Bronŝtejn) aŭ pri prelego de Lapenna pri studentaj movadoj en Tyresö (Tomas Jansson). Estas tre interese analizi kun Hans Michael Maitzen momentfoton el silvestra balo de 1964/65. Ĉi-sekcie aparte elstaras, pro sperta mikso de personaj rememoroj kaj historiografiaj detaloj, panoramo de Ivo Osibov pri la agado de TEJO en la 1960-aj jaroj.
Opinioj pri Arto labori kune, La
Osmo Buller (2010-01-16):
La enhavtabelo, la antaŭparolo de Probal Dasgupta kaj la enkonduko de la redaktoroj troviĝas en
katalogo.uea.org/pdf/la_arto_labori_kune-komenco.pdf.
István Ertl (2010-01-21):
legu ĉe adreso liberafolio.org/2010/festlibro-honore-al-jubileanta-humphrey-tonkin-transdonita-en-la-centra-oficejo
Via opinio pri Arto labori kune, La