Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Koploj kaj filandroj
Titolo Koploj kaj filandroj
 
Aŭtoro Jorge Camacho 
KategorioPoezio originala
Prezo 13.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroNovjorko, 2009 
EldonintoMondial 
Klarigoj""Koploj kaj filandroj" estas la natura sekvo de "Eklipsas" (Miguel Fernández).
ISBN/ISSN9781595691163 
Formato 150 paĝoj, 22 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Baldur Ragnarsson

Kiom da bono aŭguras tia nehaltigebla kreivo!

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-02-29)

Jorge Camacho debutis kiel Esperanta poeto en la kvarpoeta kolekto Ibere libere (1993), en 2004 aperis de li du poeziaj volumoj, Saturno (dulingva, Esperanta kaj hispana) kaj Celakanto, Eklipsas en 2007, kaj nun (2009) li prezentas al sia legantaro sian kvaran poemaron Koploj kaj filandroj. Camacho montris ekde la komenco tre personan poezian stilon, precizan kaj koncizan, tamen laŭokaze malferman kaj popolecan, depende de temoj kaj celoj. Kvankam ĝenerale konstateblas kreskanta tendenco ĉe Camacho ĉiam pli koncizigi, esencigi sian stilon, li ankaŭ scipovas elokventi, precipe kiam aktualaj politik-sociaj cirkonstancoj kaj kruelaj maljustoj elvokas lian indignon, tion plej emfaze pruvas liaj grandaj poemoj pri Hiroŝimo en Eklipsas kaj pri Gazao en la nuna.
La titolo de la nova poemaro de Jorge Camacho vekas penson pri kontrastoj, unuflanke fiksitaj formoj, aliflanke ŝvebantaj fadenoj. Sed, kiel kutime, kontrastoj ne ekskludas dialogon, kiu eventuale kondukas al akceptebla ekvilibro. Kaj fakte tiel okazas pri la aluditaj kontrastoj, ili frontas unu la alian en "dialektika sintezo", kiel diras Miguel Fernández en sia postparolo. Legado kaj relegado de la poemaro konfirmas ĝian tutaĵan karakteron, ke ĝin ja konsistigas "esprimaj variantoj de unu sola fasko da zorgoj" (Fernández).
La nova poemlibro de Jorge Camacho daŭre kaj forte atestas lian severan postulon pri konciza esprimo, forma kaj vortelekta. La efikon de tiu postulo klare rivelis lia lasta poemaro Eklipsas, i.a. liaj japaneskaj poemoj, kaj ankoraŭ pli la nuna, kie la hispana koplo fariĝas instigilo al koncizo kun siaj du aŭ tri oksilabaj versoj, kie asonanco ludas rolon:
La juliajn ambiciojn
erodis septembra frisko.

Nur tiam vi ekkomprenos
ajnan konsilon: lerninte
ĝin mem per la propra sperto.

(Koploj 26, 13)

La poeto prologas sian poemaron per traktaĵo, Invit’ al asonanco, t.e. vokalrimo kun malsamaj konsonantoj (kiel i – i kaj e – e en la supraj ekzemploj). Tia rimo estas evidente pli subtila ol kunrimo de konsonantoj post diferencaj vokaloj kiel en la antikva islanda poezio (ekzemple en – un, ar – ir, ne plu aplikata krom en okazaj imitoj de la koncerna antikva versformo). Camacho detale priskribas la evoluon de la koplo kaj finas sian traktaĵon kun la anonco, ke en lia nuna poemaro "vokalrimoj kaj koploj aperas ne hazarde aŭ pretervole, sed kvazaŭ obee al poezia programo, tamen kiel natura frukto de la ĉi-supre rakontita evoluo". Tiu atentigo kaj apliko de tiu versarta rimedo estas bonvena kaj espereble havos sian subtilan influon sur la Esperantan poezion.
Miguel Fernández nomas la koplojn "popolatendencaj" kaj ligas ilian karakteron al ludo kaj leĝero. Mi ne povas ne vidi ĉi tie paralelon kun la islanda staka, kvarlinia versformo ankoraŭ tre populara en Islando. Io simila eble ankoraŭ validas pri la hajko en Japanio. Koncerne la filandrojn diversaj flankoj imageblas: fajnaj kunligoj de asonancaj vokaloj, subitaj imagoj elvokitaj de trovita rimo, ŝvebantaj saltoj inter malkongruaj ideoj; laŭ islanda popolkredo filandraj araneaĵoj kovrantaj la teron grizvuale en la aŭtuno aŭguras severan vintron. En Romanco pri la gripa grupo la poeto konsideras la homvivan tempon, misaŭguron, pliaĝiĝon; rifuzante respondi la demandon: "Kien ni vojos?", li invitas al "festeno sen reguloj", spitante la neeviteblon:

Sed mi ĉesu anticipi
antaŭsignojn de kaduko.
Dume, ni dancu kaj kantu
plenvoĉe, per ambaŭ pulmoj.

Filandroj facile kuniĝas en retojn, la citita Romanco pri la gripa grupo estas unu el kelkaj longaj poemoj, kiuj konstruiĝas kiel retoj de fadenoj, kunligitaj por formi sinsekvon de konkretaj detaloj kaj pensvekaj vidpunktoj. Tia poemo estas ekzemple La lasta flugo, kiu estas rakonto pri flugvojaĝo, eble en proksima estonteco, ekde leviĝo ĝis alteriĝo, kun akompanaj observoj kaj pensoj. Ĉio ŝajnas normala, sed krizo jam minacas, elĉerpiĝo de la teraj provizoj de nafto:

La pordo jam fermiĝas. Neniu pasaĝero
konscias la unikan lastecon de l’ momento
dum la stevardoj rutinas ordonojn, instrukciojn,
por flugo plej agrabla, trankvila kaj sekura.
...
Ĉu morgaŭ, ĉu samtempe kun ĉi tiu lasta flugo,
el la ĉefurbo venos dekreto rezervanta
por ŝtatprioritatoj la lastajn petrollitrojn ...
...
Mutiĝis la motoro. La homoj subeniras
lacaj sur la ŝtuparoj al la tera stabilo.
Piloto kaj stevardoj elŝipas lastaloke.
La pordo jam fermiĝas. Neniu pasaĝer’.

La plej longa poemo, Blanka gazalo pri Gazao, tamen ne apartenas al tiu kategorio, ĝia indigna seriozo estas trans ĉia trankvila kunplekto de rakonto kaj meditado, ĝi estas samtempe celtrafa kritiko kaj kondamno de krimoj kaj krueloj surbaze de aktualaj okazoj, kaj vasta, tamen detala, superrigardo pri stulteco kaj perforto politika kaj religia en la historio de la homaro. Malgraŭ la longeco de la poemo ĝia impeto estas tiom energia, ke ĝi firmtenas la leganton ĝis la fino. La poemo estas unika en la Esperanta poezio, kaj konsiderante la cirkonstancojn mi emas ankaŭ aserti ĝian unikecon en la aktuala eŭropa poezio. La poemo finiĝas per transmovo de la teroro de Guernica al Gazao:

Ĉu konata
vizio? Jes. Ĝin pentris jam
Pikaso en 1937, sed nun, ĉi tiam
la taŭro bovas aŭ bovinas, agonia;
ĉevalas magra azen’, splite krucumita;
sub la beton’ kaj brikoj stumpe fridas familio;
kadavroj polvaj en kaj ekster uniformo; pli ol tricent
infanoj (teroristoj untaj) kun mitrajla sankt-oleo; hospitaloj,
moske’, lernej’ ruinaj; bombon en tombejon;
la ministrejojn for. Nur mil murditoj
por ia falsa interpac’ labila,
dum daŭros neflekseble la sieĝo
kun rabaj mapoj, muroj, militleĝo
kaj, sur la tankoj, la davida stelo.

Mi jam menciis la postparolon de Miguel Fernández. Tiu verkaĵo sur 24 paĝoj estas fakte eksterordinara, ĉar ĝi estas samtempe inĝeniaj interpretoj de multaj el la plej koncizaj poemoj de la libro kaj fidinda instruado pri metodo legi poemojn kreive. Li tamen emfazas, ke liaj interpretoj estas nepre personaj kaj ecigitaj de lia ŝato de la kolekto. Tiel li instigas la legantojn legi poemojn, eble unuavide enigmajn, kun malfermita menso kaj fido al propra interpreta kreivo. Mallonge, poemo finfine estas komuna kreaĵo de poeto kaj leganto, kvankam diversgrade laŭ materialo kaj cirkonstancoj. Post sia interpreto de unu poemo Fernández aldonas: "Aŭ eble ne tielas", tiel substrekante, ke alia leganto eble alie interpretus.
Camacho ne emas esprimi sin sentimentale, la vorton "koro" mi ne trovis en liaj poemoj, eble mi tamen ĝin pretervidis. Sed trajton de nostalgio oni povas konstati en jena poemo, tamen sen sentimentalo, tion garantias la precize objektiva priskribo de la koncerna observo:

Tie vi staris, pasero,
sur la palisaro dividanta la kafejan terason
disde la deklivo lagen.

Vi pepis apud mia tablo,
en atendo eble de kukeroj
aŭ sukerkristaletoj.

Ĉi tie ni sidis,
tiom proksimaj unu al la alia,
vidante la posttagmezon pasi ĉe la lago de Töölö.

(La pasero)

Ne eblas en mallonga recenzo doni sufiĉe indan prezenton de tiu nova poemaro de Jorge Camacho. Por tio taŭgas nur detala, profunda studajo. Feliĉe ni jam havas tian en la postparolo de Miguel Fernández. Kvar poemaroj en ses jaroj pravigas citon de la fina frazo de lia postparolo: "Kiom da bono aŭguras tia nehaltigebla kreivo!"

 

Via opinio pri Koploj kaj filandroj