Titolo | Invito por vojaĝo | |
Aŭtoro |
Jacques Yvart |
Kategorio | KD-oj |
Prezo | 19.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Donneville, 2008 |
Eldoninto | Vinilkosmo |
Klarigoj | 15 folkecaj kantoj, ĉiuj adaptaĵoj el aliaj kantistoj (L. Cohen, J. Cash, G. Ryckeboer, G. Brassens, A. Renard, G. Moustaki). |
Karakterizoj | Kun tekstobroŝuro; 51min |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Ĵak Le Puil
Vojaĝu muzike
Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)
Dek jarojn post Jacques Yvart kantas Georges Brassens, jen okazo surŝipiĝi kun la ĉiam juna vojaĝanto. Ĉiam juna post la 26-a albumo? Jes ja, ĉar utopio apartenas al juneco. Kaj utopie Jacques Yvart kantas, i.a. en Magelanoj de l’ Universo: Ho vi la vojaĝontoj sur ŝipoj el kristal’ – Portataj de fluoj malcertaj – Ĉu lasos vi la armilojn for en arsenal’? – Ĉu vi tiam estos pacemaj?
Lasu vin porti per la bela basa voĉo de Yvart; liaj propraj kanzonoj abundas en ĉi tiu albumo – En la valo de l’ rozoj, Oe, oe en la ŝipo! (Nia ŝipohordo – Bordo kontraŭ bordo – Forpuŝita ja de vent’ – Ekliberigos fratojn – Rompos galerfratojn – Heliĝos tuj Grandmaten’.), La am’ por la am’ kaj aĥ Korto Malteze, kun belega muziko, kiun vi tuj enkapigas: De Nord’ ĝis Brazil’ – En Kopenhag’ – En fidrinkej’ – De Santiag’... Sen forgesi la tre amuzan La korpo Eŭropa laŭ teksto de Florent: Jen tre simpla manier’ – por agrabla pozici’ – Maldekstran piedon sur Hispani’ – Kaj dekstran sur Itali’ – Kun la interkruro sur Franci’...
Sed Jacques Yvart ankaŭ kantas kanzonojn de aliaj: de Leonard Cohen (Birdo sur drato), de Johny Cash, de Georges Moustaki (Mia liber’), de Georges Brassens (La ĉevaleto).
La riĉa akompano – gitaro, violonoj, akordiono, citro, buzuko, klavaroj, kontrabaso, basgitaro, drumo, mandolino – neniam superas la voĉon; la prononco de Yvart estas senriproĉa kaj malofte la libreto bezonatas.
Ni ne forgesu la tekstajn adaptintojn: Rikardo Cash, Roel Haveman, Marcel Redoulez kaj mi mem por nur unu kanzono Mia liber’ de Moustaki.
Malgranda makuleto venas kun la „kroma“ kaj dekkvina kanzono La temp’ de l’ ĉerizoj, kie la akcento estas mislokita. Bedaŭrinde, ĉar Georges Lagrange modifis la, cetere sufiĉe taŭgan, adapton de Marcel Redoulez. „Kiam kantos ni pri l’ temp’ de l’ ĉerizoj“ iĝas ĉe Lagrange „Se kantos ni pri la tempo ĉeriza“; „Kiam vivos vi en temp’ de l’ ĉerizoj“ iĝas „Kaj dum estos vi en tempo ĉeriza“ kaj „Ĉiam amos mi tempon de l’ ĉerizoj“ iĝas „Sed plu amos mi la tempon ĉerizan“. Tiu versio cetere aperis en La KancerKliniko 117 de januaro 2006... do antaŭ la registrado! Des pli bedaŭrinde por kanzono verkita en 1866, sed kiun la aŭtoro dediĉis al ambulancistino de la Pariza Komunumo, kaj kiu fariĝis kvazaŭ himno de la francaj maldekstruloj...
Sed tio ne malhelpu vin ĝui la Invito por vojaĝo. Vi eble jam rimarkis, ke la poemo de Charles Beaudelaire – en adapto de Marcelo Redoulez laŭ traduko de K. Kaloĉajo – kiun muzikigis Jacques Yvart, donas la titolon al la albumo.
Via opinio pri Invito por vojaĝo