Titolo | Esperanto in Italia, L' Alla ricerca della democrazia linguistica | |
Aŭtoro |
Carlo Minnaja |
Kategorio | Movado |
Prezo | 23.70 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Padova, 2007 |
Eldoninto | Il Poligrafo |
Klarigoj | Pli ol simpla superrigardo de la Esperanto-movado en Italio: analizo, el la plumo de unu el ĝiaj plej aktivaj partoprenantoj. |
ISBN/ISSN | 9788871155463 |
Formato | 225 paĝoj, 21 cm |
Karakterizoj | Itallingva |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de István Ertl
Streĉrakonte erudicia
Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)
Kiom da homoj interesiĝas pri la historio de la itala Esperanto-movado sufiĉe por preti legi monografion 225-paĝan? Kelkcento, mi supozas. Kiom el tiuj regas la italan lingvon? Kelkdeko, mi imagas.
Tiu aferstato bedaŭrindas, ĉar se ankaŭ nekonantoj de la itala povus trafoliumi la verkon de Carlo Minnaja kun kompreno, ili facile kaptiĝus kiel aĉetantoj. La erudicia libro sin legigas kvazaŭ streĉromano, kun vivoplene priskribitaj protagonistoj — ekde Marignoni kaj Ghez tra la familio Minnaja, la fratoj Migliorini aŭ Clelia Conterno, ĝis Corsetti kaj De Salvo — kaj kun same tridimensiaj flank-figuroj kiel... nu, sed neniun ni ofendu per la epiteto „flanka“. Ofte la plej kuriozaj sciindaĵoj — kaj eĉ nesciindaĵoj — sin kaŝas en piednotoj. Ĉu vi sciis, ekzemple, ke la poeto Ungaretti samopiniis kun Blinkenberg kontraŭ Lapenna en Montevideo (p. 124-125), aŭ ke Giorgio Silfer en 1977 estis atakita kaj forkaptita de teroristoj (p. 152)?
Preter la limoj de la duoninsulo, la monografio atentas ankaŭ la tutmondan movadan fonon, profite al espereble multnombraj legantoj neesperantistaj. Aliflanke, atenton ricevas ankaŭ alilandaj plenumoj ital-rilataj, precipe en la beletra kampo, kiel ekz. la verkado de Tazio Carlevaro el Svislando, aŭ la elitala traduk-agado de Kalocsay kaj aliaj korifeoj de Literatura Mondo.
Fakte, oni povus opinii la libron malekvilibra favore al literaturo, sed tion ja pravigas la preskaŭ krimrakonte interesega ekesto-historio de verkoj kiel la vortarego Vocabolario italiano-esperanto, la Itala antologio, aŭ ties posteulo, la volumo Enlumas min senlimo. (Interesatoj pri la itala literaturo frandos ĉi-rilate fragmentojn el leteroj de Sanguineti, Raboni aŭ Caproni.) Inter la frua jaro kiam la juna La Colla en kajeroj ekkolektis vortaran materialon, kaj 1996, kiam la fina avataro de la Vocabolario fine efektive aperis, pasis generacioj da eventoplena movada vivo, ĉi-verke pridetalita!
Laŭ la priskribo en la reta katalogo de UEA, temas pri „pli ol simpla superrigardo de la Esperanto-movado en Italio“, ja pri „analizo, el la plumo de unu el ĝiaj plej aktivaj partoprenantoj“. Tiel estas, kaj la aktiva movada rolado de la aŭtoro ŝajnas neniel lin misinflui en liaj historiiste ekvilibraj juĝoj. Detalan sed ne troigan trakton ricevas ankaŭ utopiaĵoj kiel la Insulo de la Rozoj aŭ la Esperanta Civito. Ĉu ekzistas rozoj sen dornoj? Ĉiel ajn, ĉi-verke ni ricevas tutan bukedon da sendornaj rozoj el la riĉa historio de landa movado aĝa pli ol jarcenton. Kiom belus se ĉi tiu libro estus nur unu ero en plurdekopa kolekto de monografioj pri landaj movadoj!
Via opinio pri Esperanto in Italia, L'