Titolo | Ĉu kultura integriĝo de Eŭropo? Jes, sed nur per demokratia simbiozo de la kulturoj | |
Aŭtoro |
Jiří Laube |
Kategorio | Eseoj |
Prezo | 2.10 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Dobřichovice, 2007 |
Eldoninto | KAVA-PECH |
ISBN/ISSN | 9788085853964 |
Formato | 31 paĝoj, 20 cm |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Ana Flora
La nuntempa evoluo – inter teoriaj
problemoj kaj hegemoniaj faktoroj
Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de anonima enmetinto (2012-03-03)
Jen teksto de vera humanisto. La respondoj de Laube al la aktuala problemo de kultura Eŭropa integriĝo baziĝas sur kultur-historiaj, precipe religiaj konsideroj, en konkordo kun la opinio de Madeleine Albright ke „la ŝanĝo, kiun oni aktuale registras, estas nova kresko de influo de la religio“ (p. 8). Mi persone tamen dubas, ĉu tiu aserto kaptas la ĉefan faktoron de la eventoj niatempaj. Pli verŝajne rolas neniam antaŭe konata decidig-kapablo de ekonomiaj kaj politikaj interesoj.
Per klaraj, mallongaj frazoj, sintezoj de konoj kaj propraj pensoj, Laube argumentas la neceson kaj eblon de paca kunvivado de la nuntempaj kulturoj (judismo, islamo, kristanismo). La harmonia kunekzistado estas ebla ne nur pro raciaj kialoj, sed ankaŭ danke al malnovaj, komunaj radikoj; bedaŭrinde la reciproka ignorado dum la historio damaĝis ĉiujn. La aŭtoro konscias ke la „troa materia kaptiteco de la homo kaj de la socio“ estis longtempa negativa faktoro por la kunvivado de popoloj kaj kulturoj, sed li opinias optimisme ke, nun, bonŝance, tiu faktoro „atingis sian kulminon“ kaj „jam aŭguriĝas nova, sanoplena kaj ekvilibra vivo, kie la spirito gvidas la aktivadojn de la socio“. Ankaŭ ĉi-rilate mi estas iom pli skeptika. Laube prave kredas je la forto de la racio, tial li trovas historiajn kaj praktikajn argumentojn por demokratia simbiozo de la nunaj Eŭropaj kulturoj. Unu tia argumento baziĝas sur interesa paralelo: kaj la judismo kaj la islamismo havas unu malnovan lingvon kaj unu ĉiutagan. Per Esperanto ankaŭ Eŭropo povus krei similan du-tavolan lingvan situacion. Li mencias la argumentojn por Esperanto kaj por ĝia rolo (p. 17-18) en la konservado de la hodiaŭaj naciaj kulturaj specifaĵoj (p. 25-27); liaopinie tion pravigas ankaŭ „tute novaj principoj“ de la hodiaŭa Eŭropo (p. 28).
La ekzemplo de la juda historio atestas ja la plurflankajn avantaĝojn, kiujn povus doni al la apartaj popoloj kaj al la tuta homaro la interna ligilo (ekzemple, religia) de ĉiu etno.
La broŝuro de Laube aldoniĝas al la hodiaŭaj streboj solvi la internaciajn problemojn per raciaj, humanismaj ideoj. Restas la demando, ĉu la nuntempaj evoluoj troviĝas antaŭ la teoria problemo kiel integri la kulturojn, aŭ antaŭ la faktoroj de hegemoni-potencoj, kiuj trudas siajn kulturaĵojn al la cetera mondo. Tamen, tiuj faktoroj ne estas ĉiopovaj. Kontraŭ la fia fenomeno devas daŭre agadi la spiritaj fortoj de la konscia homaro kaj la inside minacataj ŝtatoj.
Via opinio pri Ĉu kultura integriĝo de Eŭropo?