Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Dharmo-pado, La
Titolo Dharmo-pado, La
 
KategorioReligio, Filozofio
Prezo 18.60 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroStockholm, 2002 
EldonintoEldona Societo Esperanto 
KlarigojLa plej ofte tradukita parto de Tripitako en nova Esperanta versio.
Tradukisto, lingvoG. Gällmo / El la palia
ISBN/ISSN918528825X 
Formato 110 paĝoj, 22 cm 
Karakterizoj Bind. Serio Oriento-Okcidento nr-o 36 
RecenzojKlasikaĵo de Leif Nordenstorm
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Jorge Camacho

Pado al kompreno

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

Tripitako estas la nomo de tri-parta kolekto de ĥanonaj* (t.e. sanktaj kaj klasikaj) tekstoj de budhismo, kun la suma amplekso de ĉ. 11 biblioj. Kiel klarigas Leif Nordenstorm en recenzo legebla en la reta katalogo de la Libroservo de UEA, La Dharmo-pado, konsistanta el 423 strofoj grupigitaj en 26 ĉapitroj, „estas nur malgranda parto de Tripitako, sed eble la plej ofte tradukata, ĉar ĝi estas sufiĉe facile komprenebla por nebudhanoj”. Tial nun ĝi prave aperas ene de la serio Oriento-Okcidento.
Laŭ mia kompreno de la titolo, temas pri la pado aŭ vojo al la darmo, kiu siavice povas signifi, laŭ NPIV, a) la instruon de la Budho (famili-nome Gotamo, 463-383); b) juston, virton en homa konduto; c) ekziston. Oni tradicie atribuas la parolojn en ĉi libro al la Budho mem, pro kio ili ricevas la nomon sutroj. Tradukis ilin el la palia originalo Gunnar Gällmo. Ĉu ili estas facile kompreneblaj por nebudhano? Ofte jes, ekzemple la sekvaj strofoj:

Dum li plukas florojn,
dezireman homon
morto forprenas
kiel dormantan vilaĝon ondego. [47]

Pli ol mil frazoj
el ne profitodonaj vortoj,
bonas unu profitiga vorto
kiu, aŭdita, onin trankviligas. [100]

Iuj strofoj, kiel 149, pensigas min pri tankao, sed ĝenerale pli oftas paralelaĵoj kaj kontrastigoj. Ĉu la teksto estas, kiel asertas Nordenstorm, „flua kaj ĝuebla”? Laŭ mi, ne ĉiam, sed mi ne scias ĉu atribui tion al neklareco de la originalo, ĉu de la traduko, aŭ al mia propra nekapablo ĝui aŭ kompreni:

Kiel bela floro
kunkolora, senodora
estas bone parolita vorto
senfrukta se senaga. [51]

Ankaŭ malbonulo vidas bonaĵon
dum malbono ne fine bolas.
Kiam ekbolas malbono,
tiam malbonulo vidas malbonaĵon. [119]

Kiel vidite, Gällmo preferas la „pli fidelajn” esperantigojn „dharmo”, „bhikŝuo”, „sangho” al la (N)PIVaj „darmo”, „bikŝuo”, „samgo”; mi trovis utilajn klarigojn por novaj vortoj kiel „devao” kaj „sansaro”, tamen ne por „Atulo”, „Gotamoaŝdantoj” kaj „gandharvoj”. Ĝenis min nur la plurfoja uzo de „alies”, kiel en „Tial alies edzinon ne ĉasu”; laŭ zamenhofaj kaj bibliaj modeloj prefere direblas „de aliulo”, „aliula”, „malpropra” kaj „fremda”. Krome bonvenus informoj pri la formo de la originalaj strofoj (silabnombro; eventualaj rimoj aŭ aliaj sonfiguroj ktp).

Mi finu per sekvinda sutro [223]:

Per afableco venku koleron.
Malbonon per bono venku.
Venku avarulon per donemo
kaj per vero mensogulon.

*) ĥanono: eklezia aŭ arta regulo, precepto aŭ modelo; sekvenda regulo (alternativo al la formo „kanono 2” en PIV kaj NPIV).

 

Opinioj pri Dharmo-pado, La

Leif Nordenstorm (2005-06-02):
La Dharmo-pado estas budhana klasikaĵo, parto de la budhana kolektaĵo de sanktaj skriboj, nomata Tripitako (laŭlitere ’tri korboj’). La tuto estas pli ol dek fojojn pli granda ol la biblio. La Dharmo-pado do estas nur malgranda parto de Tripitako


Via opinio pri Dharmo-pado, La