Titolo | Aventuroj de Pinokjo, La | |
Aŭtoro |
Carlo Collodi |
Kategorio | Simplaj legaĵoj kaj infanlibroj |
Prezo | 9.60 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Antverpeno, 2003 |
Eldoninto | FEL |
Klarigoj | Nova E-versio de la porinfana klasikaĵo. |
Tradukisto, lingvo | J. Horvath / El la itala |
ISBN/ISSN | 9071205916 |
Formato | 156 paĝoj, 21 cm |
Karakterizoj | Desegnaĵoj de Enrico Marzanti |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Leif Nordenstorm
Infanlibro en ne tro komplika lingvaĵo
Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de anonima enmetinto (2012-03-03)
Malriĉa skulptisto kreas la marioneton Pinokjo. Pro miraklo ĝi komencas vivi, sed kondutas kiel malobeema bubo. Lia konscienco – en formo de grilo – klopodas helpi al li fariĝi bonkonduta marioneto. Kiam li mensogas lia nazo mirakle plilongiĝas. Aperas multaj atestoj pri la patra amo al la ligna filo. La skulptisto Ĝepeto i.a. vendas sian mantelon por aĉeti al Pinokjo alfabetumon, kiun preskaŭ baldaŭ vendas Pinokjo, por viziti pupteatron.
Laŭ onidiro la italo Carlo Collodi (pseŭdonimo por Carlo Lorenzini) verkis La aventurojn de Pinokjo felietone por infangazeto, por perlabori monon, ĉar li perdis 500 lirojn dum hazardludo. Leginte tiun ĉi klasikaĵon mi tamen neniel suspektas ke ĝi estas verkita nur por pano. Kvankam Collodi mem ne havis infanojn, li posedis veran talenton distri, kaj ne nur distri. En la rakontoj li en amuza maniero ne nur admonas, sed kuraĝigas geknabojn fariĝi studemaj kaj bonkondutaj. Kelkaj admonoj taŭgas ankaŭ por plenkreskuloj. Jen ekzemplo: La Vulpo kaj la Kato tentas Pinokjon planti siajn kvar orajn monerojn en la Kampo de Mirakloj, asertante ke tie baldaŭ kreskos moneraj arboj. Kompreneble tio ne okazis; Pinokjo perdis la monon, sed gajnis sperton.
Finfine – post multaj aventuroj kaj devojiĝoj en 36 ĉapitroj – Pinokjo bonordiĝas, kaj fariĝas vera knabo.
En 1930 aperis la unua Esperanta traduko de „Pinokjo“ – mondfama origine itala porinfana klasikaĵo. Tiam ĝin tradukis Mirza Marchesi. Nun venis dua traduko de J. Horváth.
Nemalmultaj t.n. infanlibroj en Esperanto enhavas tro komplikan lingvaĵon por vere esti kompreneblaj por infanoj. Tiu kritiko ne validas por tiu ĉi libro. Ĝi estas nek simpla nek komplika, sed meznivela. La stilo estas klara, sed ne malriĉa. Participoj aperas, sed tre malofte en kompleksaj kunmetaĵoj (estos kaptinta), kiuj tromalfaciligus infanlibron. La tradukinto ofte uzas vere Esperantajn esprimojn (groŝo en poŝo, p. 27; mankas klapo en la kapo, p. 117), kiuj ĝuigas la leganton.
Lingvajn erarojn mi ne trovis. La tiparo tamen estas iom tro malgranda por infanoj.
La klasikaj desegnaĵoj de Enrico Marzanti atestas pri la klasikeco de la libro. La libron mi rekomendas al infanoj kaj plenkreskuloj kun almenaŭ meza lingva nivelo.
Via opinio pri Aventuroj de Pinokjo, La