Titolo | Malneŭtrale pri la neŭtrala Esperantismaj eseoj | |
Aŭtoro |
Nikolao Gudskov |
Kategorio | Movado |
Prezo | 4.20 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Beauville/Moskvo, 1997 |
Eldoninto | SAT-Broŝurservo |
Klarigoj | Analizoj de esencaj trajtoj de la Esperanta movado kaj komunumo. |
ISBN/ISSN | 5716100325 |
Formato | 96 paĝoj, 21 cm |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Don HARLOW
Malneŭtrale pri la neŭtrala
Reta ligilo al la originalo: http://www.harlows.org/don/reviews/malnetrale_pri_la_netrala.php
Aldonita de Don HARLOW (2004-07-07)
En ĉi tiu libro troviĝas pluraj eseoj ne tiom pri Esperanto, kiom pri Esperantismo, de la aktuala prezidanto de la Rusia Esperanto-Unio. (Pri li mem, oni povas trovi pli ĉi tie .)
Temas pri 13 artikoloj liaj (plus unu de István Ertl), kiuj aperis en revuoj tiel disaj kiel la eta kaj loka Moskva Gazeto unuflanke kaj Esperanto de UEA aliflanke; tamen, La Gazeto ŝajnas esti lia preferata medio, kaj cetere Gudskov ofte referencas artikolojn de Eugene de Zilah, redaktoro de tiu revuo. Gudskov enigas la artikolojn en tri fakoj: “La movado”, “La komunumo” kaj “Esenco kaj estonteco” (kiun lastan titolon li sendube pruntis de Zamenhof).
La kvar artikoloj en “La movado” ŝajne venis el la periodo 1993-1995, kaj atentas ĉefe la orienteŭropan Esperanto-movadon, kiu en tiu tempo ŝajnis al multaj disfalanta kaj malaperanta, kompare kun la periodo de la 80aj jaroj. Gudskov ĝenerale diskutis agadon kiu, liaopinie, iom reekvilibrigos la situacion en tiu mondoparto. Kompreneble, el la vidpunkto de 2004, estas pli-malpli evidente, ke la orienteŭropaj esperantistoj jam alkutimiĝis al la nova ĉirkaŭaĵo kaj la movado pli fortikas tie nun ol post la sovetia disfalo.
En “La komunumo”, li komencas per du artikoletoj (originale aperintaj en Esperanto) esplorante la ecojn de la Esperanto-parolantaro, kaj tuj rimarkas “infanecon” (ne tro surprize, laŭ li, ĉar lerni Esperanton estas kvazaŭ naskiĝi duan fojon) kaj “sektecon”. Sed post tio li analizas la komunumon laŭ la metodo per kiu T. Kuhn analizis la komunumojn de sciencistoj, kaj rimarkas, ke tiu metodo ja estas ankaŭ aplikebla al la esperantistaro. Fine li traktas, helpe de la artikolo de Ertl, la “marĝenecon” de esperantistoj. Lia konkludo pri la tri difinaj ecoj estas eble atentinda, kaj mi citos ĝin:
“… marĝeneco de iu grupo estas ĝenerala signo de ĝia evolukapablo; vola aŭ nevola sekteco (fakte, alia vizio de l’ marĝeneco) estas kondiĉo por necesa por la evoluo certagrada izoliteco, kaj ankaŭ infaneco atestas pri evolueblecoj. Do, por la komunumo de esperantistoj, kiuj posedas tiujn trajtojn, ne ĉio estas perdita.”
Duonon de la libro okupas la fako “Esenco kaj estonteco”, kiu komenciĝas per la artikolo — por mi ne aparte konvinka — “Esperanto kiel noosfera fenomeno”. Sed precipe interesa por mi estis la posta eseo, “Pozitiva kaj negativa signifoj de nocioj pri nacioj”, en kiu Gudskov diskutas paralelismojn kaj kontrastojn inter kosmopolitismo, internaciismo, homaranismo, sennaciismo, naciismo, pariotismo kaj ŝovinismo. Finfine, estas sufiĉe facile por legantoj de la recenzo ŝovi ses el tiuj nocioj en du paralelajn fakojn, sed Gudskov ankaŭ traktas la “internaciismon”, kiu kvazaŭ ŝvebas inter la du kaj povas en difinita historia momento troviĝi en unu aŭ la alia (Gudskov ankaŭ diskutas, kiel la “internaciismo” tre facile povas fariĝi imperiismo). En “Esperanto kaj anarkio” li esploras kelkajn socipolitikajn apogojn de la lingvo kaj ĝiajn revoluciajn signifojn. Poste, en “Kio ni estas por la ekstera mondo?” Gudskov klarigas kial, laŭ li, la “fina venk’” ne eblas sub la aktuala politika aranĝo en la mondo, kaj en “Kial mi estas kontraŭ la fina venko” li aldonas, ke por li ĝi ĉiukaze estas celo neatinginda, laŭ morala vidpunkto.
Vere interesa libro, pri kies ekzisto bedŭrinde ne scias multaj.
Via opinio pri Malneŭtrale pri la neŭtrala