Titolo | BoRoKo Bildaj resumoj de klasikaĵoj | |
Aŭtoro |
Serĝo Sir' |
Kategorio | Bildrakontoj |
Prezo | 16.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Paris, 2013 |
Eldoninto | SAT-EFK |
Klarigoj | "Resumoj" reverkitaj (laŭ la nunaj moroj) de famaj verkoj de i.a. R. Wagner, Ovidio, O. Wilde, Atanazio, Maeterlinck, R. Price. |
ISBN/ISSN | 9782918053071 |
Formato | 60 paĝoj, 31 cm |
Karakterizoj | Bind |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Esperanto-Aktiv
BoRoKo, de Serĝo Sir
Fonto: Franclingva recenzo en retletero de UFE
Reta ligilo al la originalo: http://www.satesperanto.org/BoRoKo-de-Sergxo-Sir.html
Aldonita de Markovo-Vito (2013-11-23)
Serĝo Sir’ estas famkonata de la esperanta publiko pro siaj bildstrioj regule publikigataj en la revuoj LaSAGO de SAT-Amikaro, Le Monde de l’Espéranto de Espéranto-France aŭ ankaŭ La Kancerkliniko, satira gazeto en kiu li brilas per sia sprita humuro. Tiuj bild-deliraĵoj riĉas je "kultruo" k vortludoj (ĉe li liberas la vorttordo), k li rebakas kun siaspeca spico historiajn ĉefverkoj.
Se vi krudulon iom karesos, li al si ĉion permesos (Z). De Vagnero al Vilhelmo Telo, de l’ Lum-frataro al Biblio, oni malkovros la veran rakonton, tiun, kiu ne rakontiĝas al geknaboj. Kun subtila miksaĵo inter krajondesegnoj, fotomuntaĵoj, k animacibidoj, la rezulto eble stumbligos kelkiujn. Serĝo Sir’ pro sia stilo konsidereblas kvazaŭ kunfandaĵo inter Gotlibo k Dalio : surrealismaj fonoj, ĉiulokete detaloj, heliko kun brako anstataŭ piedo kiu komentadas.
Atentu tamen, kvankam la formo estas bildstria albumo, ĝi estas metenda ne en ĉies manojn : antaŭ ĉio ĝi celas publikon avertitan (De legado sen atento ne riĉiĝas la prudento. Z). Unuflanke ĉar la lingvaĵo uzata estas subtila, la vortludoj poluritaj k la vorttrezoro aparte riĉa, aliflanke ĉar iuj el la scenoj ilustritaj povus ŝoki sentemon de junaj legantoj k de maljunaj operŝatantoj. Jen, vi ne povos diri, ke vi ne sciis !
Opinioj pri BoRoKo
Markovo-Vito (2013-11-23):
Ĝi spekteblas en filmeto de la Madrida SAT-kongreso per serĉvorto "BoRoKo" aŭ ĉe la kanalo de SATeH (retligoj neafiŝeblas).
Via opinio pri BoRoKo