Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Stelsemantoj en la ora nordo
Titolo Stelsemantoj en la ora nordo
Tiberio Morariu kaj liaj samtempuloj
 
Aŭtoro Katalin Kováts 
KategorioMovado
Prezo 18.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroDen Haag, 2011 
EldonintoE-duKati 
KlarigojRigardo al ora epoko de la E-movado en (precipe) Svedio kun aparta atento al unu el ĝiaj protagonistoj.
ISBN/ISSN9789078519027 
Formato 159 paĝoj, 24 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de D. Njagu

Libro pri duonhungara esperantisto en Svedlando

Fonto: Revuo Esperanto, februaro 2013
Aldonita de Stano Marček (2014-01-01)

Stelsemantoj en la ora nordo. Tiberio Morariu kaj liaj samtempuloj. Katalin Kováts. Den Haag: E-duKati, 2011. 159p. 24cm. Ilus. ISBN 9789078519027. Prezo: € 18,00

Ĉu ne estas simbole ke la taskon prenis mi, hungarino? Nacia fiero rakontigas min al svedoj kaj aliaj nordiaj esperantistoj, eĉ fakte al la propra filino de Tiberio, pri la meritoj kaj laboro de Morariu kaj Cseh (du duonhungaroj) kaj aldone pri aliaj du hungaroj, grave aktivintaj en Nordio.
Per tia mesaĝo sin turnas Al la leganto (p. 11-12) d-rino Katalin Kováts (kies nomo ne aperas sur la titolpaĝo!) por inviti “al legado de libro, biografia kaj krestomatia pri la plej bela kaj esperplena periodo de la historio de Esperanto” (p. 11). Kaj meze de ĉi tiu strebo ŝi metis Tiberion Morariu (1901-87), faman Cseh-instruiston hungarpatrinan.
Kiu estas la ĉefa rolulo de tiu ĉi libro? Temas pri homo, kiu vivis dum preskaŭ dudek jaroj en (la Granda) Hungario, preskaŭ dek en alia lando nemenciinda kaj dum la ceteraj preskaŭ sesdek en Svedio, de kiuj landoj li havis, sinsekve, tri ŝtatanecojn (inter ili la hungaran kaj la svedan).
Ne estas nia celo prezenti la vivon de tiu, nuntempe malmerite preskaŭ forgesita duonhungaro, kiu entu­ziasm­igis samideanojn en Aŭstrio, Saksio (tiel!), Svisio, Francio kaj precipe tiujn en la nordiaj landoj: Svedio, Danlando, Estonio kaj Finnlando. La tuta odiseado komenciĝis per Esperanto-kurso de Andreo (hungare: Andor1) Cseh, kiu altiris lin per sia miriga metodo (fakte adaptaĵo al la rekta Esperanto-instruado de metodo ellaborita de Maximilian D. Berlitz, kiel ni ekscias el piednoto 2, p. 13). Post aliaj dek jaroj, kiujn prave s-ino Kováts detalis en nur 2 paĝoj (p. 16-17), Tiberio Morariu venis en landon, kie li restis ĝis sia morto en la centjara Jubileo de Esperanto. Tie, en Svedio, li estis Cseh-instruisto, (mallongtempa) armeano, sindiko, oficisto, redaktoro de sveda movada organo. Kiel atentigas d-rino Kováts, kvankam li aktive partoprenis la Movadon ankaŭ post la Dua Mondmilito (oni enlistigis 9 UK kiujn li ĉeestis tiutempe), lia famo ŝuldiĝas precipe al lia agado en la tridek jaroj de la pasinta jarcento, kiam li estis “stelsemanto en la ora nordo”. Tiam li ĝuis la amikecon de gravaj personecoj, inter kiuj ni menciu nur du svedajn verkistojn: la nacilingvan Nobelpremiitan Selma Lagerlöf kaj la internacilingvan Stellan Engholm. Pri lia tradukista agado plene sufiĉas unu paĝo (p. 126).
Sed ni ja skribis tro pri nia ĉefrolulo. Kompare “liaj samtempuloj” perdiĝas ĉu en mallongaj piednotoj (temis pri 23 esperantistoj), ĉu en fina ĉapitro vortareca (p. 135-136, 140-150), kie oni prezentis (sen bibliografiaj indikoj) 15 samtempulojn, el kiuj 6 svedajn, 3 hungarajn, 2 estonajn kaj po 1 danan, usonan (svisdevenan), bengalan kaj indonezian. Sincere, ni dezirus ekscii pli pri la rilatoj inter Tiberio Morariu kaj, ekzemple, Julio Baghy, Ferenc Szilágy, Ernfrid Malmgren k.a. Unu alia samtempulo ĝuis laŭmerite pli grandan atenton: temas pri Andreo Ĉe (precipe p. 13-15).
Fina bibliografio listigas 71 titolojn (el kiuj 21 estas librotitoloj) de 28 aŭtoroj en kvar lingvoj (bedaŭrinde neniu en la hungara). De la plumo de Morariu mem devenas 28 titoloj (sed nur unusola libro originale verkita). Post nomindekso (kie aperas 213 nomoj) sekvas dankoj al 35 personoj el 8 landoj. Statistike ni aldonu, ke el la 159 paĝoj 70 estis verkitaj de K.K., 63 de Tiberio Morariu kaj 17 de aliaj.
Kritikinda ŝajnas al ni la miksado de la propra prezento kun tiuj de “Tiberio Morariu kaj liaj samtempuloj”. Tia maniero interrompas ofte la rakontofadenon. Bonvenus historia studo sekvata de dokumentoj kronologie listigitaj, kiel decus por scienca verko. Niaopinie, senfinaj vojaĝpriskriboj kaj rakontoj plejofte sen ligo kun la esperantista movado, aŭ listigo de dekoj da nomoj kaj normoj el la pasinteco aperas nur por plimultigi (per almenaŭ 35) la paĝojn de la libro.
Rezultis libro pri grava temo historia, amatore kompilita de profesia esperantistino.
D. Njagu
1) Dankon al S-ro Jozefo E. Nagy pro la atentigo.

 

Via opinio pri Stelsemantoj en la ora nordo