Titolo | Universal Language, The | |
Aŭtoro |
Sam Green |
Kategorio | DVD-oj |
Prezo | 21.30 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Brooklyn, 2011 |
Eldoninto | The Free History Project |
Klarigoj | Ĉi tiu dokumenta filmo spuras la historion de Esperanto kaj prezentas erojn de la nuna movado, per intervjuoj, fotoj, filmetoj. |
Karakterizoj | 28:30min. Plejparte en la angla, kun subtitoloj en dudeko da lingvoj |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Miko Sloper
Ĉu utopio aŭ racia projekto?
Fonto: Revuo Esperanto, julio-aŭgusto 2012
Aldonita de Stano Marček (2014-01-01)
The Universal Language: A Documentary Film by Sam Green.
Brooklyn: The Free History Project, 2011. DVD. Prezo: € 21,30
Tiu ĉi filmo dokumentas kelkajn gravajn aspektojn de la lingvo Esperanto kaj kelkajn amuzajn partoprenantojn de la Esperanto-komunumo. Ĝi plejparte celas tiujn kiuj konas nenion pri la afero, sed ĝi taŭgas ankaŭ por samideanoj kiuj volos vidi kelkajn amuzajn momentojn el la lastatempa UK en Jokohamo. Temas pri diversaj intervjuoj kun bone konataj esperantistoj kaj aliaj ĉarmaj samideanoj. Aperas ankaŭ serio da historiaj filmeroj kiuj interesos multajn esperantistojn. Inter la grandaj surprizoj en tiu ĉi filmo estas kelkaj sekundoj el filmo kiu montras Doktoron Zamenhof mem modeste kliniĝantan verŝajne antaŭ aplaŭdantaro. Kompreneble ni ĉiuj jam vidis multajn fotojn de li, sed estis kortuŝe vidi lin moviĝi.
Eblas montri subtitolojn en dek naŭ lingvoj, do ĝi estas tre vaste uzebla varbilo.
La filmo komenciĝas per malnova nigra vinildisko, kiu aŭdigas la ĉarman melodion Jen nia mondo. La raportisto klarigas ke troviĝas tri bazaj fontoj de intereso pri Esperanto: idealismo, praktikaj kialoj kaj ĝenerala intereso pri lingvoj kaj lingviko. La plej grava fokuso de la filmo estas idealismo, ĉu sukcesa ĉu estontece potenca.
Tiu ĉi filmo prezentas simpatie homan vizaĝon de la Esperanto-komunumo: aperas tre diversa grupo de parolantoj ekde komencantoj ĝis plej lertaj kaj famaj spertuloj, kaj de preskaŭ ĉiu angulo de la mondo. La fotisto bone kaptas nuancojn de ridetoj kaj aliaj vizaĝesprimoj, kiuj montras la fakton ke tiuj ĉi esperantistoj ne estas aktoroj: ili estas iomete malkomfortaj antaŭ la fotilo, tamen ili volas esprimi sian subtenon al la internacia lingvo kaj la idealoj de homaranismo. Ili aperas amikemaj, amindaj kaj ĝenerale bonkoraj.
Vidiĝas multe da historiaj filmpecoj kaj bildoj, kiuj montras la forpasintan forton de Esperanto; do la filmo flirtas kun nostalgio kaj melankolio. Sed finfine la reĝisoro donas kialojn por esperi pri la estonteco de Esperanto. Tiu ĉi filmo prezentas bonan miksaĵon de realismo kaj optimismo. Ĝi vere estas dokumenta filmo farita de neŭtrala raportisto; tute ne temas pri propagando farita de ĝisosta kredanto. Fakte la koncerna filmo estas parto de pli granda projekto “Utopio en kvar movimentoj”, kiu esploras diversajn projektojn utopiajn. La reĝisoro diris: “La mondo alfrontas tiom da problemoj: ‘Utopio’ estas metodo por lumigi eblaĵojn”.
Ĉu la Esperanto-Movado vere estas utopia? Aŭ ĉu temas pri tute racia projekto, kiu jam donas frukton kaj eble iam grandskale sukcesos? Tiu ĉi filmo traktas tiun demandon, kaj feliĉe invitas la spektanton mem pripensi taŭgan respondon.
Kiel aldonaĵoj al la filmo estas deklamo de Humphrey Tonkin, intervjuo kun la denaskulo Leo Sakaguchi kaj muntaĵo de portretoj de UK-partoprenantoj.
Via opinio pri Universal Language, The