Titolo | Istorija primenenija èsperanto v Rossii Pečat', radioveščanie, perepiska, samizdat | |
Aŭtoro |
D.V. Vlasov |
Kategorio | Movado |
Prezo | 26.10 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Moskva, 2014 |
Eldoninto | Impeto |
Klarigoj | Rigardo al la vojoj kaj rimedoj per kiuj oni uzis Esperanton en Rusio. |
ISBN/ISSN | 9785716102606 |
Formato | 404 paĝoj, 20 cm |
Karakterizoj | Ilus. Ruslingva |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Till Dahlenburg
Dmitrij Vlasov pri ĵurnalismo kaj Esperanto-movado
Fonto: Informilo por Interlingvistoj, n-ro 91 (4/2014)
Aldonita de anonima enmetinto (2015-01-22)
La monografio priskribas la uzadon de la internacia lingvo Esperanto ekde la jaro 1888 ĝis 1991, t.e. ekde la rifuzita peticio de L.L.Zamenhof en Varsovio pri eldono de unua Esperantoperiodaĵo ĝis la disfalo de Sovetunio. La aŭtoro koncentriĝas sur la pli-malpli regule aperintaj publikaĵoj (gazetoj, almanakoj, bultenoj) en tiuj “epokoj” kaj esploras la kaŭzojn, pro kiuj malsukcesis multaj iniciatoj de ruslandaj resp. sovetiaj esperantistoj kaj de iliaj organizaĵoj. Vlasov analizas ankaŭ la Esperanto-aplikadon en la telekomunikado, speciale en la radiofonio, krome li okupiĝas pri tiel nomata movado de laborist-kamparanaj korespondantoj (rabsel’kory) kaj pri la specifa grupo de t.n. esperkory (esperantistoj-korespondantoj).
La tempo inter la supre markitaj eventoj estas plena da strebadoj, interesigi la ŝtatajn kaj politikajn instancojn pri tiu lingva inventaĵo. Ofte tiaj fortostreĉoj malsukcesis, dum la stalinisma erao ili eĉ kondukis al mortpuno.
Enkondukante en la temaron, Vlasov atentigas pri jam aperintaj fakrilataj sciencaj esploraĵoj, i.a. “La danĝera lingvo. Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto” de Ulrich Lins (Gerlingen1988); “Historio de Sovetrespublikara Esperantista Unio” de Oleg Krasnikov kaj “Historio de Laborista Esperanto-Movado (IPE, EKRELO, Esperanto kaj socialismo)” de Detlev Blanke (Moskvo 2008). Sed laŭ lia impreso, en tiuj publikaĵoj la demandoj koncerne la evoluon de la esperantmovada ĵurnalismo ne estas sufiĉe konsiderataj. Li mem antaŭ tri jaroj jam aperigis monografion, dediĉitan al tiu temo, nome “Ėsperanto: polveka cenzury. Razvitie ėsperantodviženija i ego žurnalistiki v uslovijach cenzury v Rossijskoj imperii i SSSR (1887–1938 gg.)”(Moskva 2011) (Esperanto: Duonjarcento sub la cenzuro. Evoluo de Esperanto-movado kaj ĝia ĵurnalistiko sub cenzuro en Rusia imperio kaj USSR (1887–1938)”.
La scienca valoro de la nova monografio konsistas, laŭ la aŭtoro, en tio, ke estas esplorataj
1e: socia movado (ruslanda kaj sovetia) ĝis nun praktike ne analizita;
2e: granda kvanto da dosieroj el diversaj arkivoj (pli ol 50 aktaroj);
3e: malpli konataj periodaĵoj, eldonitaj fare aŭ helpe de esperantistoj.
Krome unuafoje estas prezentata superrigardo pri la Esperanto-elsendoj en Sovetio.
En kvar ĉapitroj estas prilumata la Esperanto-ĵurnalistiko kaj ĝia rolo lige kun la regantaj politiko-ideologiaj cirkonstancoj: 1888-1917 (Rusia imperio); 1917-1924 (komenco de la soveta reĝimo); 1924-1937 (rabsel’kora movado kaj la likvido de Sovetia Esperanto-Unio); 1956-1991 (specifaĵoj en la evoluo de la sovetia Esperanto-ĵurnalistiko).
La fonto-indiko listigas i.a. leĝdonajn dokumentojn, ŝtatajn dekretojn, arkivojn, periodaĵojn kaj rememoraĵojn. Ampleksaj tabeloj informas pri la Esperanto-periodaĵoj en Rusio kaj USSR (1888-1936), lerte aranĝitaj laŭ jena kategoriigo: periodaĵoj nepermesitaj / ne aperintaj / realigitaj / alinomitaj. El inter la realigitaj projektoj “La Ondo de Esperanto” estis la plej grava kaj plej longdaŭra ĵurnalo (ĝi aperis de 1908 ĝis 1917). Krome ni trovas tabelojn pri presaĵoj kaj gravaj esperantistaj samizdat-periodaĵoj inter 1957 kaj 1991.
Aparte menciindas la superrigardo pri ruslandaj periodaĵoj aŭ projektoj en aliaj artefaritaj lingvoj, kiel Idiom-Neutral, Reform-Neutral, Ido, Nepo. Ekzistas indeksoj de periodaĵoj kaj de personoj, sed ne de temoj kaj de mallongigoj.
Unu el la celoj de la aŭtoro certe estis la sistemigo de la periodaĵoj el la antaŭrevolucia periodo. Tia aranĝaĵo – sur la paĝoj 124/125 – prezentas la periodaĵojn laŭ la sekvaj kriterioj: eldonanto, eldonloko, regiono de disvastiĝo, aper-ritmo, celgrupoj, produktada metodo.
Sur la fono de detaloriĉa analizo de la Esperanto-ĵurnalismo en Rusio / Sovetio estas tuŝata la verŝajne plej decidiga problemo por la mondskala Esperanto-movado: Kion signifas esperantismo? Kiomgrade allaseblas konsideri politik-sociajn kaj ideologi-religiajn cirkonstancojn resp. devigojn por vivteni la movadon, la internacian lingvon? Ĉu la motivado okupiĝi pri Esperanto estas sufiĉe serioza por eviti tute kompreneblan skeptikismon?
Jen kelkaj observoj:
Kiam Zamenhof en 1888 oficiale petis permeson eldoni ĵurnalon „La Internaciulo“, li motivis sian planon per la postulo, ke la internacia lingvo estu praktike testata, ĉu ĝi taŭgus kiel preciza redonilo de la homa pensado kaj ĉu ĝi kapablus anstataŭi aliajn lingvojn (krom la gepatra lingvo!). Nur post tia ekzamenado ĝi povus alporti la atendatan efikecon. Lia peto estis rifuzita pro manko de cenzuristo kapabla kontroli „novinventitajn“ lingvojn.
En la jaro 1908 la Sankt-Peterburga eldonisto V.V.Bitner riproĉis al la esperantistoj tro malvastan horizonton pro ilia ekskluziva koncentriĝo pri lingvaj kaj movadaj demandoj, kaj li iniciatis esperantlingvan aldonaĵon al sia ĵurnalo „Vestnik znanija“ („Kuriero de scioj“), en kiu li volis informi pri sciencaj problemoj, pri demokratiigo de la socio, pri la aliaj popoloj ene de la rusia imperio kaj pri iliaj literaturoj. Sed vane, li ne trovis la necesan subtenon flanke de la esperantistoj.
Nemalgrandajn dubojn pri la kvalitoj de Esperanto nutris esperantistoj mem, ĉar la Ligo de Ruslandaj Esperantistoj asertis, ke Esperanto estas la plej facila, plej bela kaj plej riĉa el ĉiuj lingvoj, kiu estas ellernebla en unu monato sen instruista helpo.
Menciinda iniciato por levi la akceptiĝon de Esperanto en la socio estis la provo instali Esperanton kiel laborlingvon en industri-komerca organizaĵo. Sed senrezulte – la tiucele fondita “Universala ĵurnalo” aperis nur unu fojon, nome en 1910.
La ĵurnalo „Volga Stelo“ proklamis eĉ patriotismajn celojn, kiuj estus atingeblaj pere de la lernado de Esperanto: Tiam aliaj fremdaj lingvoj kiel la angla, franca kaj germana ne povus fariĝi internaciaj komunikiloj.
En la komenca postrevolucia periodo la Esperanto-movado fariĝis politikdestinita, la lingvo devis servi kiel klasbatalilo, kiel komunikilo inter la revoluciemaj samklasanoj en la mondo.
Ekde 1923 ĝis 1937 Esperanto estis utiligata kiel specifa medio por akiri ideologian influon al kapitalismaj landoj: Unue en la historio Esperanto estis superinta sian ekskluzivecon, ĉar ĝi estis politike subtenata. Sed baldaŭ la malkonfido kontraŭ la esperantistoj revenis: La fratino de Lenin, M.I. Ul’janova, deklaris Esperanton “paliativo”; al la korespondantoj estis eĉ malpermesite indiki eblan esperantlingvan fonton; la „esperkory“ (esperantistojkorespondantoj) ricevis ordonojn pri la elektendaj cellandoj kaj pri la plej oportuna maniero de perletera intervjuado.
La jaro 1956 markas ĝeneralan turnopunkton por la ĵurnalistiko en la lando. La t.n. samizdat, la eldonado de ĵurnaloj kaj aliaj presaĵoj per propraj presmaŝinoj signifis vastan ekfloron de alternativa kulturo. La unua periodaĵo de la sovetia reviviĝinta Esperanto-movado estis la almanako “Fajrero de Esperanto” (1957-1968). Aldonita superrigardo pri la unuopaj artikoloj en tiu almanako dum la eldon-periodo listigas i.a. 38 kontribuojn pri lingvistiko kaj interlingvistiko, 18 kontribuojn pri la aplikado de Esperanto ekster Sovetio. En la jaro 1979 oni sukcesis establi Asocion de Sovetiaj Esperantistoj enkadre de Unio de Sovetiaj Societoj de Amikeco, sed la efektive gvidan funkcion okupis ne-esperantisto. Pro tio iniciatoj estis limigitaj. Meze de la 80aj jaroj, sekve de perestrojko kaj glasnosto, kreskis la nombro de esperantrilataj publikaĵoj; la almanako “Impeto” (1989 kaj 1991) kvazaŭ iniciatis la fondon de la samnoma eldonejo. Sub la antaŭrevoluciaj nomoj denove aperis “Ruslanda Esperantisto” (1991-2001) kaj “La Ondo de Esperanto” (ekde 1991).
Vlasov evitas unuflankecon en la prijuĝo de decidoj kaj okazintaĵoj, enŝovas en la tekston ripetigajn partojn, enmetas diversajn dokumentadajn ilustraĵojn. Sur la paĝoj 333-342 estas resumitaj la plej gravaj karakterizaĵoj de la Esperanto-ĵurnalismo (kun radiofonio) ekde la apero de la unua ĵurnalo en Esperanto en Rusia imperio ĝis la 1990aj jaroj. El tiu resumo mi citas nur du konkludojn:
(1) Komence de la XXI-a jarcento la esperantistoj uzas sian internacian lingvon preskaŭ samcele kiel komence de la XX-a jarcento: por interkomunikado inter samideanoj kaj por la propagando de la Zamenhofa projekto.
(2) La Esperanto-movado estis fenomeno de socia reto; tio signifas, ke la hodiaŭaj sociaj retoj havas antaŭulon en formo de la Esperanto-movado.
La teksto de la tre rekomendinda monografio. Tamen en la disertacio mankas la ampleksa tabelo kun rusiaj gazetoj en Esperanto kaj en/pri aliaj lingvo-projektoj (p. 357 – 393).
(Redaktora noto: Vlasov analizis la materialojn nur ĝis 1991. Eble valoras aldoni, ke post 1990 krome aperis “Moskva Gazeto” (1990-1995, eldonita de la eldonejo Impeto). Daŭre aperadas “Rusia Esperanto-Gazeto” [REGO] ekde 2000 kaj “Scienco kaj Kulturo” ekde 1995).
Via opinio pri Istorija primenenija èsperanto v Rossii