Titolo | Morto de Smail-agao Ĉenĝiĉ, La | |
Aŭtoro |
Ivan Maĵuraniĉ |
Kategorio | Poezio tradukita |
Prezo | 2.10 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Zagreb, 1972 |
Eldoninto | Kroatia E-Ligo |
Klarigoj | Nova traduko de grava eposo. Ĝi priskribas de la turkaj regantoj al kristanoj en Montenegro. |
Tradukisto, lingvo | J. Velebit / El la kroatserba |
Formato | 53 paĝoj, 20 cm |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Atenton, "Morto de Smail-agao Ĉenĝiĉ, La" ne estas havebla!
Recenzo de K. Kalocsay
LA MORTO DE SMAIL-AGAO ĈENGIĈ
Fonto: Hungara Vivo 1973:2, p. 27.
Aldonita de Ada CSISZAR (2004-07-27)
La eposeto, jam en 1933 tradukita de la iam tre konata E-pioniro Mavro Ŝpicer, aperas nun en freŝa interpreto. Pri ĝi mi povas ripeti, kion mi skribis okaze de la unua traduko en mia recenzo (Bibliografia Gazeto, 1933:2, p. 25-26): Oni elsentas prafortan, primitivan ter-odoron kiu emanas el la lakonaj frazoj, pensoritmoj, vortoripetoj, sugestiaj bildoj kaj komparoj, kaj trans ĉi tiuj poeziaj valoroj la ekstazan aspiron je libereco, kiu pulsas tra la tuta verko. La draste elokventa pripentro de la sufero de sklavigita, subpremita, turmentata popolo faras la verkon unu el la rimarkindaj trezoroj de la mondliteraturo. Ne mirige, ke ĝi estas tradukita ĝis nun al 38 lingvoj.
Ĝi priskribas la agojn de la sangsoifa kaj or-avida turka agao Ĉengiĉ, kiu eltordas la "haraĉon" (kap-imposton) el la kompatindaj "rahajoj" (neislamanaj subuloj) per elektitaj torturoj. Kontraŭ lia krueleco, kiun korfrostige pentras la ĉapitro "Haraĉo", ribelas la montenegranoj kaj venĝas en sanga batalo: agao Ĉengiĉ falas. La lasta ĉapitro solenas tiun venkon kun popolbalada grando kaj gravo. Kaj la libro, bedaŭrinde, ĝis nun ne malaktualiĝis: ni pensu nur la Vjetnamiaj vilaĝekstermoj, "tigraj kaĝoj", blinda furiozo de bombadoj per la plej rafinite perfektigitaj murdiloj: ankaŭ tie temas pri "haraĉo' de la militara-industria komplekso.
La unuan tradukon, siatempe, mi recenzis kun multa malfacilo: ne volante aflikti la oldan-meritan pioniron, en kiel eble plej dolĉan pilolon mi devis paki la malperfektaĵon de lia laboro. Nun mi estas en kompareble pli favora situacio: la nova traduko de J. Velebit estas nekompareble pli bona ol la antaŭa. Se en la malnova traduko la valoraĵon de la verko validiĝis malgraŭ la traduko, nun, per la lerto de nova tradukinto ili estas eĉ pli reliefigitaj. Kelka pezeco de la lingvaĵo ŝajnas konscie farita por reprodukti la primitivan praforton de la originalo. Ankaŭ la iometajn poeziajn licencojn kaj sinerezojn mi nepre aprobas. La sola kiun mi riproĉas, estas kelkaj kunfandoj de substantivo kun ĝia epiteto adjektiva (bonĉevalo, bonpaŝtisto). Miaopinie, se formo kaj gramatiko neeviteble kolizias, la antaŭa devas cedi, eĉ se tio kostas sinerezon aŭ io similan. Speciala ĝojo estas, ke jen nova retraduko de klasikaĵo — tio mem montras la evoluon de la lingvo kaj ĝiaj poeziaj uzantoj.
Via opinio pri Morto de Smail-agao Ĉenĝiĉ, La