Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Tagoj kaj ruinoj
Titolo Tagoj kaj ruinoj
 
Aŭtoro Jaume Grau Casas 
KategorioPolitiko
Prezo 24.30 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaros.l., 2017 
EldonintoSATeH 
KlarigojTaglibro de ĉefa figuro de la kataluna E-movado dum lia ekzilo en francaj koncentrejoj (1939-44) kaj aldonaj tekstoj.
Tradukisto, lingvoM. Fernández / En Esperanton
ISBN/ISSN9788469730157 
Formato 505 paĝoj, 25 cm 
Karakterizoj Bind. Ilus 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Vinko Markovo

Poeta rigardo al francaj koncentrejoj

Fonto: Sennaciulo 07-08 (2017)
Aldonita de Pedro Sanz (2018-06-01)

En tiu ĉi impona, bele bindita, abunde ilustrita kaj agrable kompostita librego, la kataluna poeto Jaume Grau Casas rakontas pri siaj travivaĵoj en sep sudfranciaj koncentrejoj, kie li restadis inter februaro 1939 kaj septembro 1944. La malvenko de la respublikanoj fronte al la frankismaj puĉintoj en 1939 kaŭzis amasan forfuĝon de homoj, foje revoluciemaj, foje simple lojalaj al la respublika registaro, al Francio, kie nenio estis antaŭvidita por ilin akcepti. Tiuj "homoj en ruinoj", laŭ la vortoj de Grau, estis komence ĵetitaj ien ajn, ekzemple sur la strando de Argelès, kaj poste senditaj al diversaj koncentrejoj, kie ili spertis ne nur mankon de libero, sed krome malsaton, malvarmon kaj teruran mankon de higieno. Plus, foje, arbitrecon kaj eĉ senskrupulan profitemon de la mastrumantoj, kiu interalie okazigis translokiĝon de unu loko al alia, kaj ricevon de putraj manĝaĵoj. Kial "homoj en ruinoj" ? Ĉar post la militeksplodo inter Francio kaj Germanio, la franca registaro kribris la rifuĝintojn laŭ la fizikaj kapabloj, kaj restis en koncentrejoj nur tiuj, kiuj montriĝis netaŭgaj por laboro. Al kiuj baldaŭ aldoniĝis diverslandaj judoj, interalie germanoj.

La kormalsana Grau estis petata prizorgi la administradon de sia barako. Ja li estis "intelektulo", kapabla franclingve skribi. Kaj skribi li faris ne nur por plenumi la petojn de la koncentrejaj administrantoj, sed ĉefe por pluvivi kaj lasi ateston pri la teruraj travivaĵoj kaj pri la frakasitaj sortoj de siaj kunuloj. Kolektante ĉiujn eblajn paperpecojn, ofte malpurajn, li persisteme notis siajn observojn. Lia plumo, fonto de poemaroj, tradukitaj beletraĵoj kaj lernolibroj en la antaŭmilita periodo, fariĝis ĉi-kaze transdonanto de realaj travivaĵoj. Malgraŭ la pezeco de la temo, li sukcesis trakti ĝin kun ia distanco, kaj ofte kun humurplena ironio. Plej banalajn ĉiutagaĵojn li sukcesis pentri en atentokapta maniero. Krome lia teksto montras, ke eĉ en tiel ekstremaj kondiĉoj, iuj homoj kapablas teni intereson pri plej diversaj temoj, ĝis la plej literaturaj. La teksto konsistas ne nur el taglibraĵoj, sed ankaŭ el sufiĉe multaj leteroj, ĉu al amikoj, ĉu al la edzino, kiu restis en Barcelono kun la du gefiloj. Esperantistaj amikoj fakte ege grave rolis, per sendo de pakaĵoj kiuj certigis lian pluvivon.

Grau mem planis pretigi du malsamajn librojn el siaj koncentrejaj skribaĵoj. Li eĉ jam en 1943 kontaktis eldoniston tiucele. Sed la vivo decidis ion alian. La tekstoj fine trafis valizon, kiun Grau lasis al fidindaj amikoj en Tuluzo, kie li restadis kvar jarojn inter sia liberiĝo kaj la momento, kiam estis al li permesite reiri al Barcelono, en 1948. La postan jaron, li kun la familio denove devis ekziliĝi, ĉi-foje al Valencio, kie li mortis en 1950. Pasis dek jaroj ĝis kiam la tuluzanoj sukcesis kunporti la valizon al la familianoj. Kaj la dokumentoj plu dormis duonjarcenton, ĝis la pacienco de la esploristino Marie-Hélène Melendez, mem filino de hispana ekzilito, ebligis al granda parto de ili fariĝi alireblaj al franclingva publiko, en 2014. La franclingva librotitolo "Ulysse dans la boue" (Odiseo en la koto) referencas al poemo de Grau. Tio utilis kiel bazo por la nuna esperantlingva eldono, tradukita de Miguel Fernández el la plejparte hispanlingva originalo, kun abunda aldona enkuntekstigo.

Iusence la libro aperas en ĝusta momento, kiam mistraktado de rifuĝintoj denove fariĝas aktuala temo en Eŭropo. La atesto de k-do Vivancos, kiu renkontiĝis kun Grau en la koncentrejo de Bram, ankaŭ helpas fortigi la ligon inter la nuno kaj la pasinteco.

Hezitontoj antaŭ la dikeco de la libro trankviliĝu: eblas eklegi ĝin de pli malpli iu ajn paĝo. Pluraj frapaj ĉapitrotitoloj kaj detala nomindekso donas plej diversajn enirpunktojn. La malsamampleksaj memstaraj ĉapitroj, ofte konstruitaj kiel noveloj, ebligas al ĉiuj eklegi laŭ sia momenta kuraĝo aŭ disponebleco. Kaj la sorĉa stilo de la aŭtoro preskaŭ certigas, ke multaj eklegintoj emos transiri al plia ĉapitro...

Vinko Markovo

 

Via opinio pri Tagoj kaj ruinoj