Titolo | Apud Balta Maro | |
Aŭtoro |
Emilija Rapka |
Kategorio | Poezio originala |
Prezo | 4.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Vilnius, 2005 |
Klarigoj | Originalaj poemoj kaj kelkaj prozaĵetoj. |
ISBN/ISSN | 9955539275 |
Formato | 55 paĝoj, 21 cm |
Karakterizoj | Kun desegnaĵoj de la aŭtorino |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Valentin Melnikov
Nerimarkita libro
Fonto: Revuo Esperanto novembro 2017
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/uea/baltmarrec.html
Aldonita de Valentin Melnikov (2018-08-09)
Ĉi tiun libreton mi elektis ĉefe pro scivolemo. La ĉioscia retejo de Sten Johansson “Originala Literaturo Esperanta” listigas ĝin, sed donas neniajn informojn pri ĝi, nek pri la aŭtorino Emilija Rapka (la vera familinomo Rapkevičiūtė tro malfacilas por nelitovoj).
Do jen la kolekto: dudeko da poemoj, plus kvar rakontoj kaj du kantoj. Eldonita en Vilnius, 2005 – samkiel kelkdek aliaj libroj okaze de la brile organizita UK 90, tamen ĝi restis apenaŭ rimarkita inter tiuj.
La libreto aspektas modeste, sed bele. Vere ĉarmaj ilustraĵoj, preskaŭ ĉiuj desegnitaj de la aŭtorino mem. Ŝi ankaŭ mem modelis la libron, kaj evidente mem mendis presadon (ne estas menciita iu eldonejo, nur presejo). Laŭdinda entuziasmo.
La poemetoj, verkitaj en 1997-2004, estas tre sinceraj, iom naivaj, sed kortuŝaj. Ili estas plejparte ritmaj (kvankam kelkloke la ritmo lamas), sed senrimaj. Rimvortoj aperas nur sporade, inter adasismoj nur kelkloke videblas rimoj normalaj – ŝajne la aŭtorino trovis ilin hazarde. Bedaŭrinde senteblas nesufiĉa lingva nivelo, pluraj gramatikaj eraroj. La esprimojn kiel “ĉi kantas la birdo mirakla (...), ĉi fluas rapidrivereto” (p.8), “senfinaĝa” (p.9), “ekmanĝgustumi” (p.48) oni povus konsideri individua stilo; tamen “la patro kortuŝon pleniĝas” (p.18), “jarcentan birdon ĝi jen iĝas” (p.20), kaj precipe “...hela florornamita robo surmetis malgrandan sveltan korpon ŝian” (p.40) nepre agacos ĉiun iom spertan Esperanto-parolanton. Diferenco inter verkoj de 1997 kaj de 2004 ne rimarkeblas, do evidente dum tiuj jaroj la aŭtorino ne progresis lingve...
La rakontoj subnivelas eĉ kompare kun la poemoj, precipe enhave. Tri poemoj havas ankaŭ itallingvajn versiojn – sufiĉe forte diferencajn disde la Esperantaj. La kanto “Amikeco” (p.30) aspektas kiel parodio, tiel naive-primitive-entuziasmege oni verkis nur antaŭ pli ol jarcento.
Kanguru’ en Aŭstralio
Revas nun pri Litovio,
Pepadul’ en Litovio
Trilas aŭstralmelodion.
Interese, ĉu Trevor, menciita en la refreno, aŭdis/vidis tiun kanton? Kion li dirus?...
Tamen, mi ripetu, la ilustraĵoj en la libro min ravis. Kelkfoje en Esperanto ni ricevis poemlibrojn belege ilustritajn de aŭtorinoj mem: rememoru ekzemple “Saluto” de Antonina Apollo (1986) kaj “Kalejdoskope” de Lilli Giloteaŭ (1994); do jen unu plia. Sed mi vere ŝatus, se Emilija Rapka progresus ankaŭ lingve, poetike kaj aperigus pliajn librojn kun sama entuziasmo...
Via opinio pri Apud Balta Maro