Titolo | Teorio Nakamura, La | |
Aŭtoro |
Anna Löwenstein |
Kategorio | Legolibroj |
Prezo | 12.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Partizánske, 2022 |
Eldoninto | Espero |
Klarigoj | La baza rakonto, sur kiu baziĝas la ĉefa kurso de Esperanto de "lernu!". |
ISBN/ISSN | 9788089366897 |
Formato | 90 paĝoj, 21 cm |
Karakterizoj | Kolorilus |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Atenton, "Teorio Nakamura, La" ne estas havebla!
Recenzo de Suso Moinhos
El la libroservo por vi - La teorio Nakamura
Fonto: Taĵo nia n-ro 4
Aldonita de Suso Moinhos (2019-09-27)
La eldonejo Espero ĵus eldonis du librojn
pri sciencfikcio, kiuj apartenas al du apartaj specoj de verkoj, ĝis nun malmulte
reprezentitaj sur niaj bretoj. La unua libro titoliĝas La teorio Nakamura kaj estas la libroforma eldono de la reta kurso samnoma verkita de Anna Löwenstein kaj aperanta en la retejo Lernu.net. Ĝi konsistas el ĉapitroj ĉiam pli altaj laŭ la lingva nivelo, kiu komenciĝas en A1 kaj venas al B1 en la fino. Ĝi povas do esti konceptita kiel laŭŝtupa libro adaptita al la lingva nivelo de komencantoj. La logan historion akompanas tre belaj, multkoloraj desegnoj. Unuvorte, temas pri tre rekomendinda libro por komencantoj. Donacu ĝin al tiu amiko, kiu volas progresi en la lingvo.
Via opinio pri Teorio Nakamura, La