Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Baza literatura krestomatio
Titolo Baza literatura krestomatio
 
KategorioLegolibroj
Prezo 27.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroKaliningrad / Kaunas, 2019 (4a eld) 
EldonintoSezonoj / LEA 
KlarigojOriginalaj verkoj kronologie aranĝitaj, kun biografiaj notoj. Tekstoj de okdeko da aŭtoroj.
KontribuantojRed. A. Korĵenkov 
ISBN/ISSN9786099508771 
Formato 365 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Valentin Melnikov

Image pri Baza literatura krestomatio

Fonto: "Cerbe kaj Kore", n-ro 17(85), nov 2020
Aldonita de Valentin Melnikov (2020-12-06)

Ĉu oni povas verki recenzon pri nelegita libro?

Kiam aperis nova versio de “Baza literatura krestomatio”, mi tuj esprimis mian intereson kaj deziron recenzi. Mi havas la eldonon de 1982, trovis en interreto la enhavtabelon de la nova eldono, konstatis ke el 64 nove aldonitaj pecoj, mi jam diversloke trovis kaj legis 46, kaj, sciante ke rusia poŝto funkcias ege malrapide (sendaĵo el eksterlando drivas minimume monaton), por ne perdi tempon, ekverkis la recenzon... Jen kio malnetiĝis:

* * *

Ĉiu el ni post fino de baza kurso alfrontis la demandon: por kio apliki Esperanton? Tre multaj, i.a., volas legi beletron, samkiel en la denaska lingvo. Tamen, se en naciaj lingvoj ekzistas tuta sistemo de literatura klerigo, ekde bazlernejo ĝis “publika opinio” – en Esperanto ĉio pli komplikas. La aŭtoroj multas, libroj des pli – kiel orientiĝi, kiel elekti? Bona varianto estas komenci de krestomatio, ricevi impresojn pri kelkdek aŭtoroj, kaj poste jam konscie akiri verkojn laŭ siaj gustoj kaj preferoj.

“Fundamenta Krestomatio” de 1903 estis multfoje reeldonita poste, tamen nun aspektas arkaike kaj naive. Kaj fakte, dekomence ĝi havis alian celon. Do nesubtaksebla estas la “Baza literatura krestomatio” (1979), redaktita de Vilmos Benczik. La unua eldono rapide elĉerpiĝis, en 1982 sekvis la dua, iom ampleksigita, kaj en 1986 aperis la tria (identa al la dua). Baldaŭ post tio, bedaŭrinde, eldon-agado de Hungara Esperanto-Asocio kolapsis.

Dua eldono de “Esperanta antologio” (1984), duvoluma “Trezoro. La Esperanta novelarto” (1989) kaj “Nova Esperanta Krestomatio” (1991) estas pli ampleksaj kaj multe pli kostaj, do destinitaj por jam spertaj literaturŝatantoj. Vasta publiko bezonas libron ĝuste bazan. Kaj dezirinde – ĝisdatan, ja dum pasintaj jardekoj aperis pluraj novaj aŭtoroj kaj verkoj.

Do nepre laŭdindas la nun aperinta kvara, grave kompletigita eldono. Al 134 verketoj aŭ verkfragmentoj de 59 aŭtoroj aldoniĝis la “Postrikolto”: 64 verketoj aŭ verkfragmentoj de 23 novaj aŭtoroj; krome en la unuan parton estas enmetitaj du pliaj prozfragmentoj el Karolo Pič kaj Eli Urbanová. Aldoniĝis ankaŭ biografioj de ĉiuj aŭtoroj, multe pli ampleksaj ol la priskriboj en la unuaj eldonoj, kaj pri pli granda nombro da personoj (verkis Aleksander Korĵenkov kaj Halina Gorecka).

Recenzante antologiojn kaj krestomatiojn, oni kutime taksas ne la verkojn mem (plejparte jam konatajn, almenaŭ por literatur-spertuloj), sed la principojn de kompilo. Evidente taksi la unuan parton, finkompilitan en 1982, estas iom malfrue, ni nur menciu ke Kalocsay estas reprezentita per 9 pecoj, Baghy – 8, Auld – 7... kun tio ne eblas malkonsenti. Cetere, Zamenhof ricevis nur 6, kaj eĉ tio eble estus tro, tamen estas deviga bazo...

Por la “Postrikolto”, miascie, ĉefe István Ertl (kunlaboris ankaŭ Aleksander Korĵenkov kaj Russ Williams) elektis novajn aŭtorojn, kaj poste la vivantaj aŭtoroj mem decidis – kion proponi por la bukedo. Fakte, nemalbona principo, ja kiu scias verkojn de iu certa aŭtoro pli bone ol li mem? Kaj la arta gusto de I. Ertl konatas kaj neriproĉeblas... nu, preskaŭ.

Do kion ni vidas? Oni povas konsenti, ke Camacho estas tre talenta poeto inter nun vivantaj (liajn personajn trajtojn oni prefere prisilentu), sed 17 pecoj de li?? Ĉu vere li valoras kiel Kalocsay kaj Baghy kune?? Pli atenta esploro tamen konstatigas, ke la 17 eroj de Camacho estas plejparte mallongaj, do okupas entute 8 paĝojn, dum Kalocsay estas prezentita per 18 paĝoj, Baghy per 17.

Oni povas longe diskuti, kial aperis tiuj aŭtoroj kaj ne aperis tiuj ĉi. Afero de gusto. Miaopinie la elekto akcepteblas, tamen mi bedaŭras, ke (ĉu pro troa modesto?) I. Ertl enmetis neniun propran poemon...

* * *

Tamen pasis monatoj, enmiksiĝis la kronvirusa epidemio, kaj la rusia poŝto pruvis sian aĉan reputacion: post duonjaro iĝis tute klare, ke la ekzemplero de “Baza literatura krestomatio”, sendita al mi, perdiĝis senspure. Mi, tamen, tre bedaŭrus forĵeti jam verkitan tekston. Do...

Kaj mi ne perdas esperon, ke iam mi tamen ricevos ekzempleron, aŭ almenaŭ – elektronikajn tekstojn de mankantaj por mi 18 eroj – kaj do tiam povos reverki tiun ĉi recenzon.

* * *

Mi proponis tiun ĉi recenzon al “Beletra Almanako”. István Ertl dekomence varme aprobis ĝin, tamen nature avertis, ke decidos la tuta redakcio. Aliaj redakcianoj tamen, kiel diras mia kolego, sentis pisemismon. Laŭvorte: “Inter la opinieroj de la redakcianoj estis: recenzo ankaŭ devus pritaksi la ecojn de libro kiel libro”. Nu, ĉu vere mencio pri (mal)bonkvalita papero kaj tiu (eĉ plej ofta) pri disfalo de paĝoj post (aŭ eĉ dum) lego, pro aĉkvalita gluo, same gravas kiel enhavo?... Alia kontraŭargumento estis, “ne krei precedencon”. Hmm, ĉu oni neniam kreu precedencon de senŝofora aŭto? De pago per poŝtelefono? De flugo en aero (ja homo ne havas flugilojn – do Dio klare malpermesis al homo flugi, ĉu ne?)? Ĉu traleginte 46 el 64 novaj libropartoj (kaj 134 malnovajn, do entute 180 el 198), oni ne ricevas adekvatan imagon pri la antologio?...

 

Via opinio pri Baza literatura krestomatio