Titolo | Malriĉa en spirito | |
Aŭtoro |
H.J. Bulthuis |
Kategorio | Teatraĵoj |
Prezo | 4.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Chapecó, 2015 (2a eld) |
Eldoninto | Fonto |
Klarigoj | Originala dramo, unue publikigita en 1923. |
Formato | 95 paĝoj, 18 cm |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Valentin Melnikov
...ĉar ilia estas la regno de la ĉielo...
Fonto: revuo Esperanto, marto 2021, p.58
Reta ligilo al la originalo: http://literaturo.esperanto.net/uea/malricspiritrec.pdf
Aldonita de Valentin Melnikov (2021-03-06)
Hindrik Jan Bulthuis (1865–1945) estas konata kiel la aŭtoro de la klasikaj romanoj “Idoj de Orfeo” (1923), “Jozef kaj la edzino de Potifar” (1926), “La vila mano” (1928) kaj “Inferio” (1938). Malpli konataj estas liaj dramverkoj.
"Malriĉa en spirito" aperis en 1923 kaj en 2015 estis reeldonita de “Fonto”. La titolo (eble ne tuj komprenata) estas biblia esprimo; en la teksto plurfoje ripetiĝas la frazo: “Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo”. Diru tion en via nacia lingvo – kaj ĉio klaros. Tamen ŝajne la aŭtoro donas al tiuj vortoj iom alian sencon.
Du ĝemelfratoj, Johano kaj Alberto, estis laboristoj. Sed Johanon trafas akcidento, li falis de alta turo, ricevis cerb-damaĝon, perdis intelekton – sed ne emociojn kaj kapablon (kun)senti. Najbaroj nomas lin idioto – sed la patrino diras: “ne ... vi estas malriĉa en spirito”, kaj legas al li el la biblio. Al li plaĉas la vortoj, li eĉ petas ripeti... li revas veni en la ĉielan regnon, revas vidi Dion.
Alberto intertempe devas soldatiĝi: estas 1812, Napoleono ekmilitas kontraŭ Rusio kaj bezonas multajn soldatojn. Alberto ne volas militi, fuĝas, sed estas kaptita kaj kondamnita al mortpuno. Tamen, kelkajn horojn antaŭ la destinita ekzekuto li venas hejmen por adiaŭi la patrinon kaj la fraton: gardisto, lia plej bona amiko, lasis lin kondiĉe ke li revenos – alikaze oni mortpafos la amikon anstataŭ lin. Dilemo... Meze de la dramo sagaca leganto jam povas prognozi pluajn eventojn, sed la fino estas apenaŭ prognozebla.
Ne estas montrata milito – sed ordinara armea vivo aperas jen ridinde absurda, jen naŭze abomena. Tiurilate la dramo de Bulthuis ne perdas aktualecon eĉ post cent jaroj, samkiel famaj tiuepokaj verkoj de Hašek kaj Remarque. Milito, armeoj, ĉio ligita kun “laŭleĝa” perforto estas terura aĉaĵo, kaŭzo de ĉiaj homaj malfeliĉoj.
La lingvaĵo certe iom diferencas disde la nuna. “Simplulo” en la senco “stultulo, mens-handikapulo”; la multfoje uzata “fumturo” (t.e. alta fumtubo); sistema skribado de numeraloj kun streko (dudek-kvar, dek-tri ktp.); ie-tie nelogika vortordo: la eldonejo eĉ avertas: “atentu pri la mislokita “ankaŭ”, se oni ludos la teatraĵon”. Tamen interese sonas: “interfingrigas la manojn”; “mi brogos kafon”.
Preseraroj ne multas, sed okulfrapas. Eĉ sur la kovrilpaĝo legeblas: “Tetraĵo” (vidu la kovrilbildon en iu libroservo). Nu, tiurilate la libro ne unikas: mi konas almenaŭ du librojn en Esperanto kun preseraroj sur la kovrilo...
La temo pri fieco de ĉiuj militoj eternas, precipe en Esperanto. Tiu pri rilato al “malriĉaj en spirito” tre populariĝis lastatempe. Do la teatraĵo de H. J. Bulthuis meritis reeldonon kaj eĉ eventualan surscenigon.
Via opinio pri Malriĉa en spirito