Titolo | Fabeloj de la neserioza heroo | |
Aŭtoro |
Anna Striganova |
Kategorio | Prozo originala /
rakontoj |
Prezo | 3.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Moskvo, 2019 |
Eldoninto | Impeto |
Klarigoj | Mallongaj (1-3-paĝaj) fabeloj, kun ilustraĵoj de la aŭtorino. |
ISBN/ISSN | 978716103054 |
Formato | 47 paĝoj, 14 cm |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Valentin Melnikov
La fabelaj mondoj de Anna
Fonto: "Literatura Foiro" 307 okt 2020
Aldonita de Valentin Melnikov (2021-07-15)
La juna aktivulino Anna Striganova estas grava figuro en la Esperanto-mondo kaj kulturo. Ŝin jam atentis Carlo Minnaja en la eseo Orienteŭropaj virinaj rakontoj (LF 288, jaro 2017). Duope kun sia edzo Dmitrij Ŝevĉenko ŝi redaktas la revuon Esperanto; ilia eldonejo Impeto (fondita de la gepatroj de Dmitrij antaŭ preskaŭ tridek jaroj) plu regule produktas bonajn librojn. Anna brile pentras – aperis jam pluraj libroj kun ŝiaj ilustraĵoj. Kaj ŝi produktas pupojn – eble vi vidis, almenaŭ sur bildoj – kun tuj rekonebla stilo: grandaj kapoj, grandaj okuloj, mieno de profunda tristo kaj bonkoreco...
Ŝia fako estas popolaj fabeloj: ŝi esploras ilin diversflanke, trovas kaŝitajn sencojn, respeguliĝon de antikvaj moroj, “mesaĝojn” el kelkjarcenta popola saĝo al novaj generacioj. Anna tre interese rakontis pri tio dum diversaj renkontiĝoj. Tute nature do, ŝi komencis mem verki fabelojn, kie rolas ankaŭ ŝiaj pupoj (aŭ pupojn ŝi plu kreas por ilustri la fabelojn). En 2014 aperis la unua libreto Miraklo de unu momento, etformata 48-paĝa kolekto de mallongaj rakontoj, ĉiu priskribanta unu miraklan momenton kaj ilustrita per foto de unu el la ĉarmaj pupoj. Legantoj aprobis, do sekvis pliaj same (mal)grandaj libretoj: Fabeloj de la mezepoko (2015), Fabeloj pri malicaj estaĵoj (2016), Fabeloj pri komenco (2017), Fabeloj pri amo (2018), Fabeloj de la neserioza heroo (2019) – kune formantaj la serion Fabelaj mondoj.
La libretoj similas aspekte, sur ĉiu paĝoduo dekstre estas teksto (preskaŭ ĉiam la rakonto estas unupaĝa – do legebla unuspire dum ajna paŭzo, tutan libreton eblas tralegi dum unu tago), maldekstre foto de pupo aŭ desegnaĵo de la aŭtorino. Tamen la temoj varias. Ni atentu du libretojn, iom pli diferencajn disde la ceteraj kaj ne traktitajn en la supremenciita eseo.
Fabeloj pri malicaj estaĵoj tute ne estas fabeloj, sed scienca esploro (tamen, prezentita en leĝera, facile perceptebla populara formo) pri apero de antikvaj mitoj, imago de praaj homoj pri la mondo. Observante ŝanĝon de sezonoj, la homo pensis pri sia vivo, kredis, ke post morto venos al li nova vivo, nova komenco. Do ne nur ĉiu fino, sed ĉiu komenco en fabeloj estas ligita kun unu el la plej antikvaj fabelaj estaĵoj, kun diino morto. Morto estas la ĉefa temo de la libro. Vampiroj, fantomoj... ni komprenas, de kie aperas tiuj estaĵoj en fabeloj de ĉiuj popoloj, kaj kiun rolon ili havas. Sekvas rakontoj pri falsteloj, pri “spirito de malvarmo” kiu serĉas ĝin [la vivan varmon] por brakumi, por varmiĝi, sed glaciigante mortigas ĝin. Pri “ŝtona trolo”, drakoj, ciklopoj, pri deveno de diversaj superstiĉoj. Poste temas pri estaĵoj, kiuj vivas ene de homo: koŝmaro, ĥimero, demono... Ankaŭ pri legendoj kaj superstiĉoj de apartaj homgrupoj – kiel ekzemple rakontoj de maristoj pri fantoma ŝipo.
La libro estas tre interesa kaj pensiga – sed vere morna. Legaĵo ne por infanoj, nek por komencantoj – do ne trompiĝu per la vorto “Fabeloj” titolpaĝe (kiel trompiĝis mia edzino, Esperanto-komencantino kaj profesie infan-edukistino)...
Tute alispeca, hela kaj optimisma estas Fabeloj de la neserioza heroo. Ĝi komenciĝas jene: Oni diras, ke centro de la mondo estas tiu loko, kie loĝas via plej sincera revo. Kaj se porti la revon en la koro – tiam vi ĉiam estos ĝuste en mezo de la mondo. La neserioza heroo ironie mencias princinojn, kavalirojn kaj drakojn, kaj diras: kaj ekzistas neseriozaj herooj. (...) Neniam eblas kompreni, ĉu ili parolas serioze, aŭ ŝercas, do vi ne tro kredu al mi, ĉu bone? Li (re)rakontas fabelojn, traktante ilin el nekutima vidpunkto, ofte el temo pri revoj. Tradicia motivo pri tri filoj: la plej aĝa devas esti ĉasisto kaj batalanto, tio nepris por pluvivi en praa mondo, sed jen evoluas la socio, kaj la mezaĝaj filoj de la homaro ne plu devis esti fortaj, ĉar ili estis saĝaj. Kaj do aperis ĉe homoj novaj revoj, kiuj temis pri amo anstataŭ utilo.
Rememoroj el infaneco, kun tiamaj naivaj revoj. La neserioza heroo serĉis falintan stelon, sed anstataŭe trovis mirindajn florojn. Rigardu la mondon per infanaj okuloj – kaj vi vidos en floro de irido kastelon, kien eniras la suno; vi trovos en arbaro fungan princon... La heroo diras: Ĉio komenciĝis de fabelo. La tuta homa mondo. En liaj rerakontoj ne ĉiam facilas rekoni la fontojn el monda kulturo, tamen eĉ sen tio ili impresas ĉarme. Ordinaraj objektoj aspektas neordinare, urbaj domoj similas donacskatolojn, olda muso rakontas historion pri alkemiisto, lumturo per sia granda blanka okulo mirigite rigardas... La rakonto estas tuteca, ĉio interligitas, apenaŭ eblas eltiri iun pecon por trakti ĝin aparte (tiulibre eroj estas pli longaj, kelkpaĝaj).
Ni ankoraŭ renkontiĝos, nepre, mi promesas al vi. (...) Neseriozaj herooj tute ne mortas. Do se subite mi ne venos al iu promesita de mi renkontiĝo – vi sciu, ke eble mi iomete forgesis min babilante kun dika muso, aŭ planedo, eta, kaj diverskolora, kiun mi ekdeziris atingi, troviĝis iom tro malproksime, kaj mi ne sukcesas reveni ĝustatempe – jen pro kio mi ne venis. Mi simple ne ŝatas malfrui.
Krom libroj, la eldonejo Impeto ofertas ankaŭ kompleton de dek du bildkartoj kun selektitaj ilustraĵoj el Fabelaj mondoj. La kovrila teksto resumas: (...) ili gardas en sia profundeco la memoron pri nia pasinteco, pri tenera infaneco de nia Tero. Facile miksiĝante kun novaj kulturoj kaj religioj, fabeloj kaj iliaj herooj venas al nia epoko, gardante sian antikvan sencon kaj sian gravegan rolon – lerni, subteni, inspiri kaj donaci la ĝojon.
Do atentu tiun unikaĵon, kiu povas esti ankaŭ bela donaco.
Via opinio pri Fabeloj de la neserioza heroo